Gerardo Published on May 15, 2008
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Ĉu Eŭropo estas mortinta ? [kiel Esperanto !!]
Posted on June 22, 2008
14 comments (latest 13 days ago)
La malbela anasido [de Andersen, traduko de LL Zamenhof]
Posted on June 2nd, 2008
2 comments (latest 4 months ago)
Emblemo malbone konata : la ruĝa flago
Posted on June 2nd, 2008
6 comments (latest 3 weeks ago)
La hierarĥio de la bezonoj [piramido de Mazlow]
Posted on May 21, 2008
5 comments (latest 4 months ago)
Don Kiĥoto [el la klasikaĵo de Cervantes]
6 comments (latest 3 weeks ago)
Strebado al plua vivo
Posted on May 9, 2008
6 comments (latest 3 weeks ago)
La tabelo de la ligoj
Posted on April 29, 2008
2 comments (latest 5 months ago)
Kompetento kaj.. kompetento
Posted on April 29, 2008
4 comments (latest 5 months ago)
Ezopa saĝo
Posted on April 20, 2008
7 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 253 visits

Don Kiĥoto [el la klasikaĵo de Cervantes]

Thursday May 15, 2008 at 04:51PM

Por daŭrigi la prezenton de klasikaĵoj, jen mallonga eltiraĵo de la ĉefverko de Cervantes, Don Kiĥoto.. Gustumu.. kaj diru al mi ĉu mi devas daŭrigi ..

 

Ĉapitro LXI Pri tio kio okazis al don Kiĥoto eniranta en Barcelonon, kaj aliaj aferoj pli veraj ol diskretaj

Tri tagojn kaj tri noktojn restadis Don Kiĥoto kun Roque, kaj eĉ se li restus tricent jarojn, ne mankus al li aferoj, por miri kaj admiri en lia vivmaniero. Ĉi tie ili vekiĝas, tie ili manĝas; kelkajn fojojn ili forkuras, ne sciante pro kiu, aliajn ili atendas, ne sciante kiun. Ili dormas starante, interrompante la dormon, vagante de unu loko al alia. Ili senĉese dissendas spionojn, observas la gardo-starantojn, blovadas la meĉojn de la meĉ-pafiloj, kvankam ili kunportis malmultajn el tiuj ĉi, tial ke preskaŭ ĉiuj uzas la ŝtonpafilojn. Roque pasigas la nokton malproksime de sia bando, en lokoj, kiujn ili ne konas, ĉar la multaj ediktoj, kiujn la vicreĝo de Barcelono estis ĵetinta sur lian vivon, maltrankviligis kaj timigis lin, kaj liaj amikoj mem ĉu mortigos, ĉu liveros lin al la juĝistoj: vivo certe tre mizera kaj enuiga.

Fine, sur neuzitaj kaj kaŝitaj vojoj, ekiris Roque, Don Kiĥoto kaj Sanĉo kun aliaj ses armilservistoj al Barcelono. Ili alvenis al ĝia marbordo la antaŭtagon de la Sankt’ Johana festo en la nokto, kaj Roque, ĉirkaŭpreninte Don Kiĥoton kaj Sanĉon, al kiu li donis la dek ormonerojn . promesitajn, kiujn ĝis nun li ne estis doninta, ilin forlasis post mil afablaĵoj reciprokaj.

Foriris Roque, kaj restis Don Kiĥoto, atendante la tagiĝon, sur la ĉevalo. Ne longe daŭris, ĝis kiam komencis montriĝi tra la orientaj balkonoj la vizaĝo de la blanka aŭroro, gajigante la herbon kaj la florojn anstataŭ ol gajigi la aŭdadon, kvankam samtempe gajigis ankaŭ la aŭdadon la sono de la multaj flutoj kaj tamburoj, la bruo de tintiletoj, la svarmo kaj trotado de ĉevaloj, kiuj ŝajne eliras el la urbo. Lasas lokon la aŭroro al la suno, kiu kun vizaĝo pli granda ol tiu de ŝildo, el sub la plej malalta horizonto iom post iom supreniras.

Don Kiĥoto kaj Sanĉo direktis la rigardon ĉien; ili vidis la maron, ĝis tiam de ili ne viditan: ĝi ŝajnis al ili tre vasta kaj longa, multe pli ol la lagunoj de Ruidera, kiujn en la Manĉo ili vidis. Ili vidis la galerojn, kiuj flosis ĉe la sabla bordo kaj kiuj, mallevinte la tendojn, elmontriĝis plenaj de festflagoj, kiuj flagris pro la vento kaj kisis kaj balais la akvon: interne sonoris kornetoj, trumpetoj kaj flutoj, kiuj proksime kaj malproksime plenigis la aeron per mildaj kaj batalaj akcentoj: ili komencis moviĝi kaj fari kvazaŭ bataleton sur la trankvilaj akvoj. Preskaŭ samtempe alvenis multnombraj kavaliroj, kiuj sur belegaj ĉevaloj kaj kun riĉaj livreoj eliris el la urbo. La soldatoj de la galeroj pafis per multnombra artilerio, al kiu respondadis tiuj, kiuj estis en la muregoj kaj fortikaĵoj de la urbo; kaj la peza artilerio rompadis la ventojn kun terura bruego, al kiu respondadis la ferdekaj kanonoj de la galeroj. La maro gaja, la tero ĝoja, la aero pura kaj nur malklarigita de la artileria fumo ŝajnis kaŭzi kaj naski subitan plezuron en la tuta homamaso: Sanĉo ne povis imagi, kiel povas havi tiom da piedoj tiuj korpoj, kiuj moviĝadas sur la maro.

Dume la livreuloj alvenis kun kriado de batalo kaj ĝojo tie, kie Don Kiĥoto restis surprizita kaj mirigita. Unu el ili, kiu estis avizita de Roque, diris per laŭta voĉo al Don Kiĥoto: “Bonveninta estu en nia urbo la spegulo, la lanterno, la stelo, la astro kaj la nordo de la tuta migranta kavaliraro, kiu plej larĝe ĝin entenas. Bonveninta estu, mi diras, la kuraĝa Don Kiĥoto de la Manĉo: ne la falsa, ne la fiktiva, ne la apokrifa, kiun per falsaj historioj lasttempe oni montris al ni, sed la vera, la lojala, la fidela, kiun priskribis al ni Cide Hamete Benengeli, floro de la historiistoj”.

Don Kiĥoto ne respondis vorton, kaj la rajdantoj, ne atendante lian respondon, sed turniĝante kaj returniĝante kun la aliaj, kiuj ilin sekvis, komencis fari volvantan helik-iron ĉirkaŭ Don Kiĥoto, kiu, sin turnante, diris al Sanĉo: “Tiuj ĉi bone rekonis nin; mi vetus, ke ili legis nian historion kaj eĉ tiun de la Aragonano nove presitan.”.

Revenis denove la rajdanto, kiu parolis al Don Kiĥoto, kaj li diris: “Via Moŝto, Sinjoro Don Kiĥoto, venu kun ni, ĉar ni ĉiuj estas viaj servantoj kaj grandaj amikoj de Roque Guinart.”.

Kaj al tio respondis Don Kiĥoto: “Se ĝentilaĵoj naskas ĝentilaĵojn, via ĝentileco, sinjoro kavaliro, estas ido aŭ proksima parenco de tiu da granda Roque: konduki min, kien vi volas, ĉar min ne havos alian volon ol la vian, des pli, se vi deziras dediĉi ĝin al via servo.”

Per vortoj, ne malpli afablaj ol tiuj ĉi, respondis la rajdanto, kaj ĉirkaŭfermante lin en la mezo, ĉe la sono de flutoj kaj tamburoj ili ekmarŝis kun li en la urbon, ĉe kies eniro la Malbonulo, kiu ĉiam malbonon ordonas, kaj la buboj, kiuj estas pli malbonaj ol la Malbonulo: du el ili, pli kuraĝaj kaj sentimaj ol la aliaj, sin interŝovis mezen de la aro, kaj unu, levante la voston de la azeno kaj la alia tiun de Rocinanto, enmetis kaj alĝustigis al ĉiu faskon da kardoj. Sentis la malfeliĉaj bestoj la novajn spronojn, kaj alpremante la vostojn, ili pligrandigis la suferon tiamaniere, ke, farinte mil kapriolojn, ili sendis siajn majstrojn sur la teron. Don Kiĥoto, hontigita kaj ofendita, alkuris por formeti la tufon el sub la vosto de sia ĉevalaĉo, kaj Sanĉo tiun de sia azeno. Volis tiuj, kiuj kondukis Don Kiĥoton, puni sentimecon de la infanoj, sed tio ne estis ebla, ĉar ili sin intermiksis kun pli ol mil aliaj, kiuj ilin sekvis.

Ekrajdis ree Don Kiĥoto kaj Sanĉo, kaj kun sama bruado kaj muziko ili alvenis ĉe la domo de sia kondukanto. Ĝi estis bela kaj granda kiel tiu de riĉa kavaliro, kaj tie ni ilin lasas nun, ĉar tiel deziras Cide Hamete.

El « Esperanta tekstaro »

6 Comments / add your comment?

Tilio says:
Vivu Sanĉo Pansa!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Jakvo pro says:
Kara amiko,
kion vi faras? Mi estas nekredeble admiranto de la kavaliero kun la trista vizaĝo.
o, jes mi estas unu de tiuj malmultoj kiuj tute finlegis la libron. Unue en la nederlanda, kaj kiam mi festis naskiĝtago de 50 jaroj, la anoj de La Verda Stelo donacis la libron en traduko al Esperanto al la kara prezidanto (kiu estis mi tiam).
Mi denove tute legis la libron, ĉiun paĝon mi gustumis kiel plej bonguta aĵo kaj decidis por mi mem ke ĝi estas el ĉiuj libroj iam verkitaj, la plej supera kaj elstara iam skribita.
Multajn diskutojn mi faris pri enhavo kun talentulo Jorgo Camacho kiu tiam loĝis en Bruselo kaj kiu ĉiun semajnon venis al prelego en antverpena E-klubo. Ĉu nur por la prelegoj? Evidente ne. Mi instruis lin pri belga biero dume mi mem nur trinkis litrojn da Bordozo.
Don Quijoto, mi povas paroli pri la bela epoko kun li. Mi eĉ faris prelegon en mia kaduka esperanto al mi kutima. Nun jus antaŭ kelkaj minutoj traserĉis komputilon kaj ĉiuj ŝrankojn por retrovi la prelegon, sed kiel mi oftege faris, mi plej verŝajne forĵetis la tekston. Malamo por propraj tekstoj jam tutan vivon estas grandega kaj la amaso da papero plenskibita de mi iris vojon al urba rubejo.
Se en Saharo ne plu troviĝas arboj, kulpas mi pri tio. Miloj da arboj suferis forhakadon por nutri mian frenezecon verki. Nun, feliĉe mi nun nur malpurigas duran diskon kun mia rubaĵo.

dankon por la bela momento de relegado de parteto el majstraverko.
kison jakvo
Posted 4 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiser pro says:
Nepre daŭrigu, bona ideo!
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Tonyo says:
Saluton, Gerardo:
Mi divenas ke la teksto venas el la parta traduko de Pujulá, pri Don Kiĥoto en Barcelono. Vi povas trovi la tuton en pdf en www.aleph.com.br/kce/ftp/kelter01.zip

Ĝuste hodiaŭ en mia blogo (www.delbarrio.eu/2008/05/kvazau-alia-ghin-verkis.htm) mi flanke ligis al iama teksto en kiu mi rakontis pri la diversaj tradukoj de la verko de Cervantes. Vi povas ĝin legi rete en www.esperanto-es.org/quijote/donquijoteenesperanto_esp.htm, aŭ, pli facile, en www.esperanto-es.org/quijote/pe.asp?e=elproyecto_esp.htm. La teksto aperas "plate", sen ligoj; tiuj aperas en la originalo hispanlingva en www.delbarrio.eu/quijote.htm

Jakvo pravas: Don Kiĥoto ja estas interesa verko. Ne mirinde la esperantistoj estas verdaj donkiĥotoj, ĉu ne?
Posted 4 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Kial Don Kihhoto estas sinonimo por stulteco ? jhus mi konversaciis kun hispano pri tiu erara interpreto de la romano.

Chu julio baghy ankau uzis la nomon " Don Kihhoto " por esprimi la ridindecon kaj stultecon de e-istoj?
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Fakte, la ĉefverko de Cervantes estas pastiĉo de antaŭaj kavaliraj romanoj.. Estas vola primoko en lia "heroo"
Posted 3 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.