De la momento kiam mi lernis esperanton, antaŭ pli ol tridek jaroj, tiu libreto akompanas min..Ĉef verko de la plej granda el la esperanta verkisto Kolomano Kalocsay, traduko el la greka Ezopa saĝo. Mi elektis oferti al vi kelkajn eltiraĵojn kiel agrabla paŭza momento.
La grilo kaj la formiko
La formik' en tempo vintra
grase sidis sur la greno
kiun li estis kolektinta
por si el somera beno.
Grilo iris al li pete :
"Ho , ne estu sen kompato !
Donu al mi iomete,
mi ja mortas de malsato "
Sonis la respond' severe :
"Kion faris vi somere ?"
"Violonis mi sen halto."
"Dancu do post la muziko" -
diris moke la formiko
surda por la ĉarm' de l'arto
Libero
Liberon plenan ĝuis iam la ĉeval'
laŭ plaĉe kuradis en la kampo,tra la val'
Alvenis foje kaj ofendis ĝin la cerv'
per malklarigo de fonto kaj huftreto de herb'
Ĝi volis venĝi,sed kun pli rapida sving'
la cervo kuris : Ĝi fiaskis pri l'ating'
Kolero en ĝi bolis, kaj ĝi en impet'
nun al la homo turnis sin kun helpo-pet'
Ĉi tiu diris : "Bone, la cervon ĉasos mi,
se bridon , selon al vi meti lasos vi"
la cervon murdis la ĉasist' per lancotraf'
sed la ĉeval' por ĉiam iĝis lia sklav'.
Send a message
Search for members
Jakvo pro says:
Riŝo says:
El la "Verda Biblio". Izrael Lejzerowicz. Prozo originala / rakontoj. Hejme. Czeladź. 2007 (3a eld). 88 paĝoj.
katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7847
Tilio says:
Gerardo pro replies:
Christiane de merial pro says:
Gerardo pro replies:
Vi ja sciu ke mi ne zorgas tie ĉi pri elementa kurso.. estas normale ke vi ne ĉion komprenu.. Sed iom post iom, vi eniros la ludon..
Tilio says: