Gerardo Published on April 13, 08
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Strebado al plua vivo
Posted on May 9, 08
4 comments (latest 3 months ago)
La tabelo de la ligoj
Posted on April 29, 08
2 comments (latest 3 months ago)
Kompetento kaj.. kompetento
Posted on April 29, 08
4 comments (latest 3 months ago)
Ezopa saĝo
Posted on April 20, 08
7 comments (latest 4 months ago)
Neŭtraleco kaj ..neŭtraleco
7 comments (latest 4 months ago)
Malkonata logiko : la malfermita dialektiko
Posted on April 7, 08
4 comments (latest 4 months ago)
Du kontraŭ unu : la triadoj en homaj interagoj
Posted on March 27, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Estonteco de esperanto (2)
Posted on March 16, 08
Estonteco de Esperanto (1)
Posted on March 9, 08
12 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 226 visits

Neŭtraleco kaj ..neŭtraleco

Sunday April 13, 2008 at 07:54PM

De jaroj, en niaj rangoj ĉu en SAT ĉu en UEA, furroras la vortoj neŭtraleco [aŭ ne neŭtraleco].Laŭ la epokoj tiu debato havis diversajn signifojn tiel ke hodiaŭ tiu vorto neŭtraleco fariĝis ambigua..

Ĉe SAT la statuto postulas toleremon inter la diversaj tendencoj de la laborista movado. Postulo klara en 1921 ĉe la kreiĝo de la asocio. Tiam sindikatoj [kiam ili estis permesitaj] amikaraj asocioj kaj maldekstraj politikaj partioj konsistigis la maldekstran flankon  de la politikaj  fortoj tiu flanko estis la progresema flanko ĉefe tiu de la laboristaro. La alia flanko konsistigis el posedantoj, religiuloj, konservativoj ĉiuspecaj [notinde estas ke tiu tempe politiko estis afero de viroj.. virinoj ne ankoraŭ havis voĉdonrajton] SAT dum longe sin nomis ne neŭtrala opozicie al la esperantista movado kiu ĉefe konsistiĝis el naciaj asocioj aŭ federacioj.. UEA estis tiam asocio de individuoj kreita iom antaŭ SAT kaj kiu fariĝis modelo por la naskiĝanta laborista movado.Tiu lasta movado [SAT kaj Laboristaj Esperanto Asocioj] volis esti eksteraj al Esperanto Movado, simplaj uzanto de Esperanto kiel labor lingvo

Post la dua mondmilito UEA fariĝis la tegmenta asocio por la esperanto movado, samtempe federacio de naciaj asocioj kaj asocio de individuoj.. Tiu nova organizado de la esperanto movado postulis laŭ ĝia iniciatinto Ivo Lapenna striktan neŭtralecon en la diplomata interŝtata senco.. La ĉefa rolo de UEA estante lobiismo ĉe politikistoj diplomatoj, registaroj por akcepto de internacia lingvo Esperanto..

Strikta diplomata neŭtraleco mildiĝis ĉe UEA  per akcepto de la universala deklaro pri homaj rajtoj.

Samtempe okazas ĉe SAT debatoj  kiu kondukis kelkaj, antaŭ la pli kaj plia diversiĝo de la laborista klaso [en la sociologia senco] evoluigi la komencan ideon de toleremo al tiun de neŭtraleco inter la diversaj eblaj opinioj de la SAT membraro.. Tiu neŭtraleco havas evidente alian enhavon ol tiu de Lapenna ĉar en SAT ĉiu membro rajtas esprimi sian opinion, SAT fariĝante debatlokon, forumon kie ĉiu rajtas esprimiĝi sen provi konvinki iun sed, konforme al la statuto de la asocio, permesante al ĉiu pli maturigi siajn konvinkojn per komparo de la diversaj interŝanĝitaj argumentoj..

7 Comments / add your comment?

Thierry Salomon says:
Interesa teksto.
Tamen atentu pri la uzo de kelkaj esprimoj:
"Lingvo internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas.
Zamenhof en "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia":

Pri tio vidu:
hungario.hu/esencoj/2008/02/08/ripetigantaj-fusoj-en-la-informado-pri-esperanto
kaj
interpopolalingvo.inf.hu
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Mi ne serĉis ideologian sencon pri la nomo de esperanto en tiu artikolo.. Mi ja eraris.. La nomo uzata ĉe UEA anoj estas plejofte internacia lingvo.. mi korektis.. Mi atentigu tamen pri la fakto ke, principe SAT anoj ofte uzas la esprimon sennacieca lingvo.. Tamen temas pri la sama lingvo esperanto.. krom kelkaj esprimoj kiuj koncernas la internajn strukturojn de la du asocioj.. Ekzemple la estraro ĉe UEA estas la plenum komitato ĉe SAT.. Ne gravas..
Posted 4 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Pli precize oni uzu simple “Esperanto.” La nura kaj estonta statuso de Esperanto estas ofte alia afero.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardo pro replies:
Mi plene konsentas kun vi.. sed mi devas konstati ke oni elvokas nian lingvon laŭ diversaj manieroj lige kun la konceptoj de la diversaj asocioj kiuj agas kadre de la esperanto movado..
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 4 months ago.
Jakvo pro says:
Bona kaj instrua teksto amiko.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Pierre Levy says:
Cxar SAT ne estas neuxtrala, kiel SAT-ano mi opinias vana cxian diskuton pri neuxtraleco en SAT.
Difinon de neuxtraleco _de UEA_ mi eventuale sercxus en la statuto de UEA. Diskuti pri tiu neuxtraleco (de UEA) estas afero de UEA-anoj, ne de SAT-anoj.
Cetere, atente leginte la Deklaracion de Bulonjo, kiu referencas al la Fundamento, mi konstatas, ke mi estas esperantisto laux la difino de la Deklaracio de Bulonjo. Mi ne bezonas aligxi al neuxtralismo por esti lerninta, uzanta kaj disvastiganta neuxtralan lingvon - kian ajn difinon vi donas al la vorto "neuxtrala".
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Kara Petro,
Mi evidente ne diris kaj neniam diros ke SAT celas neŭtralecon laŭ la sama maniero ol UEA.SAT estas asocio kiel ni ambaŭ tre bone scias kie la membroj rajtas havi personan opinion kaj interŝanĝi tiun opinion kun la aliaj membroj.. Tio estas la principo mem de nia asocio.. Kaj tio signifas de ekstere ke SAT ne estas neŭtrala ĉar sine de SAT oni esprimas opiniojn kaj la rezulto de tio estas ke efektive opinioj estas aŭdeblaj aŭ legeblaj ĉe ni.. Aliflanke SAT ne postulas de siaj membroj ke ili havu iun aŭ alian opinion..Opinio estas propraĵoj de ĉiu el ni kaj la asocio ne postulas ke oni ŝanĝu sian opinion.. Do oni povas diri ke SAT estas neŭtrala inter siaj membroj sen postuli ke siaj membroj estu neŭtralaj, male.. Mi konfesas ke en la ĉiutaga praktikado la afero estas multe pli simpla...
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.