Gerardo Published on April 7, 2008
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
La tabelo de la ligoj
Posted on April 29, 2008
2 comments (latest 5 months ago)
Kompetento kaj.. kompetento
Posted on April 29, 2008
4 comments (latest 5 months ago)
Ezopa saĝo
Posted on April 20, 2008
7 comments (latest 5 months ago)
Neŭtraleco kaj ..neŭtraleco
Posted on April 13, 2008
7 comments (latest 5 months ago)
Malkonata logiko : la malfermita dialektiko
4 comments (latest 5 months ago)
Du kontraŭ unu : la triadoj en homaj interagoj
Posted on March 27, 2008
2 comments (latest 6 months ago)
Estonteco de esperanto (2)
Posted on March 16, 2008
Estonteco de Esperanto (1)
Posted on March 9, 2008
12 comments (latest 4 months ago)
La arto de la trejnisto (1)
Posted on March 5, 2008
2 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 217 visits

Malkonata logiko : la malfermita dialektiko

Monday April 7, 2008 at 02:57PM

De ĉiam homo provis relatigi eventojn kun iliaj [realaj aŭ supozitaj] kialoj..De ĉiam homo estas konscia aŭ ne konscia logikisto..Tra la tempo la logiko perfektiĝis, raciiĝis kaj aplikiĝis al la diversaj branĉoj de ka homaj scipovoj.. Naskiĝanta scienco bezonis tiun ilon kaj tre helpis en ĝia sistemiĝo..

Por la ajna homo, mi,  vi [se vi ne estas fakulo], la homoj sur la strato, la afero estas tute klara : kaŭzo provokas efikon kaj ĉiu efiko venas de unu aŭ pluraj kaŭzoj.

Tiu simplismo povas provoki gravajn erarojn kiam ĝi miksiĝas kun afekciaj konsideroj. Nur sufiĉas citi la patologiaj reagoj ĉe viktimoj kiuj kredas ke iu estas la kulpulo sen sufiĉaj pruvoj kaj rifuzas ŝanĝi  sian opinion.

Kelkaj fakoj estas konstruitaj sur skafaldo da logikaj rilatoj . Tiaj estas la juro kaj la teologio..

Mi certe ne dirus ke oni devus forlasi la logikon.. Plej ofte ĝi estas tre utila ilo eĉ tiel necesa ke neniu civilizo povintus ekfloriĝi sen tia metodo.. Tamen oni devas malfidi.. Ĉio logika ne estas necese vera..

 

De la antikvaj civilizoj , ĉefe la greka venas alia kompreno de la mondo. Laŭ tiu koncepto la mondo rezultas ĉiumomente el interagoj de fenomenoj, senĉese moviĝantaj fluoj kiuj per iliaj reciprokaj influoj konstruas la nun percepteblan situacion.. la nomo de tiu metodo venas de la komparo kun inter homa konversacio [la greka prepozicio dia signifante pere de  kaj lektiko signifante proksimume konversacio] do dialektiko , parenco de dialogo kie logo estas parolo ]

Mi nomas tiun dialektikon malfermita pro tio ke la fluoj neniam ĉesas kaj ke la mondo, momenta konsekvenco de tiuj fluoj ĉiam ŝanĝiĝas . Tiel klariĝas la famkonata ekkrio de greka filozofo antaŭ rivero : Ĉio fluas !

 

Dum jarcentoj oni forgesis dialektikon priviliigante la klasikan logikon kiu estas kvazaŭ instinkta ĉe la pensanta homo.. ĝis la momento kiam du filozofoj de la XIXa jarcento  retrovis tiun metodon : Hegel kaj Marx..Por Karl Marx, la mondo rezultas de dialektika materiismo, signifante ke ĝi venas ne de  verko de persona Dio sed de interagantaj materiaj fortoj. Bedaŭrinde ne Karl Marx mem  sed liaj posteuloj konceptis tiun dialektikon kiel fermita, tio estas ke post la fina venko de proletaro kontraŭ burĝaro venos paradiza socio senekspluata. Pro  ilia hasto alvenigi paradizon, politikistoj kreis inferojn…

 

Intertempe, sciencistoj retrovis dialektikan pripensadon kaj danke al tiu metodo multe progresigis niajn konojn pril universo… Kompleksiĝis la malfermita dialektiko al sistemismo, trastudo de evoluantaj sistemoj [analizo de la homa korpo kiel sistemo de sistemoj] malfermante la pordon al la nocio de komplekseco.

 

Ĉu ni devas do forlasi nian kutiman logikon favore al tiu mirinda ilo kiu estas dialektiko.. Certe ne, ĉar fakte la diversaj formoj de logiko kompletigas unu la alian. La plej kutimaj situacioj estas klarigeblaj per la ĉiutaga logiko ofte nomita lineara, aliaj situacioj necesas esti ekzamenitaj sub la lumo de dialektiko , foje necesas analoga logiko [mi eble reparolos pri tiu misestimata pripensado uzata de nia karmemora Claude Piron por klarigi la strukturojn de esperanto]. Do korekte pensi necesas ke oni disponu serion da metodoj adaptitaj al ĉiuj tipoj da situacioj : la ilara skatolo de la logikisto…

 

4 Comments / add your comment?

Erzsébet Tuboly says:
Interesa artikolo!
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
rughulo says:
Chiu politikisto tutcerte asertas ke tiu neniam celas paradizon nek inferon , sed eble ion bonan por la propra nacio ,
Ili plej vershajne ankau konas la malfermitan dialektikon ( char edukita en oksfordo)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Rugxulo donas al mi la okazon precizigi tion : Mi celis en tiu artikolo rapide prezenti dialektikon, tiu mirinda formo de logiko.. Certe facile komprenebla intelekte sed tute ne facile praktikebla.. Necesas intensa trejnado en dialogo inter malsamaj opinioj por vere konstrui scipovon pri tiu tekniko..
Mi evidente devis aludi pri la dialektika materiismo de Karl Marx kaj posteuloj.. Tiu aplikado de dialektiko estas suficxe kompleksa por necesigi plurajn tiajn artikolojn por gxin klarigi. Mi ne tion celis.. Cetere se oni volas plene "dialektikumi", oni devas akzameni la staton kaj evolu kapablon de la mondo kiel sistemo de sistemoj.. tiam oni nepre konsciu ke komunismo ne agas kiel izolita forto sed ke gxi inter agas kun multaj aliaj fortoj, evidente la kapitalismo, sed ankaux la religioj kaj aliaj tradiciaj formoj da kulturo.. ktp. La realo estas ege kompleksa. Kiel mi jam diris gxi ecx estas ne konebla.. Troa simplismo revenigas al lineara logiko pri kio ni ja vidis ke gxi ne estas aplikebla al tiaj intergantaj aroj da fenomenoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 6 months ago.
Peter Bowing says:
Via verko pri la dialektiko certe estas interesa. En tia artikoleto kompreneble oni povas nur generale skribi pri la temo.Mi havas du rimarkojn.

Unue mi opinias, ke ne eblas kunmeti la tradica logiko de Aristotlo – kiu rilatas al procpozicioj, kaj la dialektika ‘logiko’ pri historio alportanta en la modernan mondon fare de Hegel. Ili estas du malsimilaj aferoj.

Due la dialektika logiko estas abstraktaĵo. De la dialektika materiismo ĉia ĉiutaga politiko kongruas – kaj certe ĉiu stalinisma tordo ‘klariĝis’ per tiu tiorio. Tial mi kredas, ke dialektika materiismo ne estas la kaǔzo de la nigraĵo de stalinismo.
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.