Gerardo Published on March 9, 08
by Gerardopro

Gerardo's blog

Neŭtraleco kaj ..neŭtraleco
Posted on April 13, 08
7 comments (latest 3 weeks ago)
Malkonata logiko : la malfermita dialektiko
Posted on April 7, 08
4 comments (latest 4 weeks ago)
Du kontraŭ unu : la triadoj en homaj interagoj
Posted on March 27, 08
2 comments (latest 7 weeks ago)
Estonteco de esperanto (2)
Posted on March 16, 08
0 comments
 →  Estonteco de Esperanto (1)
La arto de la trejnisto (1)
Posted on March 5, 08
2 comments (latest 2 months ago)
Handikapigaj situacioj : kio estas handikapo
Posted on February 27, 08
0 comments
Kiel havigi al si amikojn
Posted on February 27, 08
5 comments (latest 2 months ago)
Por sukcesa planado : la metodo KVIN
Posted on February 24, 08
6 comments (latest 2 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 407 visits

Estonteco de Esperanto (1)

Sunday March 9, 2008 at 07:15PM

Post  persista rifuzo al adopto de esperanto kiel lingvo de Eŭropo, venas demandoj foje radikalaj , kelkaj sin demandante ĉu nia lingvo estas utopio ?[vidu dokumentoj kaj debato ĉe Marius Dyglys] aŭ ĉu la diverseco de la esperanto movado kulpas pri la malsukceso [vidu en LA SAGO artikolon de Vinko Markovo « Ĉu nur kune ni sukcesos ? »]

Unue utopio estas io kiu ekzistas en neniu loko, ne realaĵo. Evidentas ke esperanto ne estas utopio en la nuna epoko, la nombro de esperanto parolantoj, da libroj, da gazetoj, eĉ se la movado estas ja malgranda, pruvas sendube ĝian ekziston. Pri la nombradaj metodoj la opiniaj varias . Se oni limigas la enketon je la organizita movado, certas ke inter 30 000 kaj 50 000 homoj apartenas al diversaj esperanto  asocioj. Se oni volas havi pli veran evaluadon, oni devas kalkuli kun ne videblaj esperantistoj, tiuj kiuj ne plu aliĝas al asocioj, la lernantoj, la ret lernantoj , ktp. Tiukaze, oni alvenas al ciferoj pli proksimaj al miliono kaj eĉ al du milionoj da homoj . Oni estas des pli malproksime de utopio ke fakte tiuj esperantistoj verkis kaj daŭre verkas [pli ol 20 000 libroj, centoj da gazetoj]

Kio mankas al esperanto por sukcesi, fariĝi la tutmonda lingvo, do atingi sian finan celon?.. Ne mankas al ĝi fakan vortaron kiel ne informitaj malamikoj volas kredigi.. esperanto uzas [laŭ la dekvinan regulon de la Fundamento] la permeson pruntepreni vortojn en la « komuna rezervo de la eŭropaj lingvoj » Pli oni eniras la sciencan kaj teknikan vortrezoron pli oni konstatas similecon en ĉiuj eŭropaj lingvoj inkluzive de la angla

Pli serioze venas la argumento laŭ kiu mankas al esperanto la praktikado de tiu riĉa vortrezoro. Entute, tio signifas ke esperanto ne povas esti akceptata ĉar la angla jam uzurpe prenis la lokon. Nenio riproĉenda por nia lingvo krom la fakto ke oni ne provis ĝian uzadon.. La teknika supereco de la sintaksa kaj fonologia strukturo ne valoras.. La angla venkis  ĉar ĝi , pro simpla  politika kialo, jam prenis la lokon.. Do la adopto de ponto lingvo por eŭropo estas simpla afero de politika povo…

Restas la nura valora argumento kiu estas la neceso de tempo por kreskigi la socian rolon de nia lingvo, la formado de instruistoj  je internaciaj normoj.. Jes ja bezonus unu generacio. Sed ĉu oni devas tuj adopti esperanton.. ni ne tion postulas, simple oni donu al ĝi la eblecon valorigi iom post iom ĝiajn evidentajn atutojn.

La ideo ke la diverseco de la popolo esperantista, la esperantio  kulpus pri la ne sukceso de esperanto, pri la ne alveno de la fina venko estas iom stranga . Sincere ĉu la kvazaŭ perforta neŭtraligo kiun volus, kelkaj aktivuloj  bonvolemaj sed certe ne sufiĉe informitaj pri la veraj kaŭzoj de nia relativa ne sukceso alportus pli ? Laŭ mi certe ne, Ni ja estas diversaj  sed ni parolas la saman lingvon pliriĉigante la uzadon de ĝia vortaro.

 

Daŭrigota

 

11 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
Apartaj komentoj: bone, ke E-o ne estu adoptita de iu ajn instanco ĝuste nun. Pli bone, ke ĝiaj radikoj kiel lingvo plilongigu plie en la teron.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Posted 2 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Mi konkludas laux via aliro ke ni devas rilati al Esperanto kiel partioj iam rilatas al "ombra registaro". Esperantistoj en Esperanto devas esprimi sin cxiusfere kaj veni al nivelo (sen
efektive trudata praktiko) kiun postulus efektive trudata praktiko.

Blazio
Posted 2 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Cxu ni esperantistoj estas bone ligitaj? Ipernity estas bonan escepton, cxu ne?
Cxu niaj gazetoj kaj bultenoj estas influaj? Cxu politika neuxtraleco estas kulpa?
Cxu ni, esperantistoj, devas esti pli agresemaj?
Kiom da monoj donas anglalingvanoj en propagando de angla lingvo?
Multe da demandoj sed malmulte respondoj.
Tamen, ni batalos!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic edited this comment 2 months ago.
Eustáquio Maia says:
Mi opinias ke ni devas uzi esperanton ne nur kiel ŝatokupo sed kiel reala neceso kaj ni devas montri tion al la tuta mondo: "Ni uzas esperanton ĉar ni bezonas ĝin. Ĝi estas la plej vigla kaj simpla vojo por la internacia komunikado." La daŭra uzado estas esenca por la reklamo. Mi certas ke nia ekzemplo allogos aliajn.
Posted 2 months ago. ( permalink )
esperantulo pro says:
MI atendos la finon de la tuta artiklo por doni miaj komentoj kaj kritikoj.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Sperto mia: ne eblas okupighi per e-to nur surflanke, kiel shatokupo. Kiam mi konatighis kun e-to, antau 2 jaroj, tuj mi farighis fanatika. Mi volas verki originalan e- verkaron, kaj en mia dalmatina denaska dialekto (ne oficiala kroata lingvo). Tiuj du sufichas por unu vivo. Kelkaj lingvistoj taksas dalmatan lingvon mortan, sed ghi ankorau ekzistas, certe mildigita, kompare kun iama formo. Tamen ni uzas ghin chiutage. Kelkaj pritaksas e-ton artefarita kaj neebla lingvo - tamen ni uzas ghin chiutage, sukcese, kun plezuro kaj celante progreson. (Patosajn esprimojn mi evitas.)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Claude Trésorier replies:
Mi falis kiel bebo en la Esperanto-kaldrono, nu mi bone fartas,sed eble gxi ne estas la viveliksiro de la homaro...
Posted 2 months ago. ( permalink )
Claude Trésorier says:
Cxu vi ne povus veni al Greziljono por babili pri la estonteco de Esperanto???
Posted 2 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
Politika volo utiligi Esperanton estas sendube la plej determina. Sed ne nur tio estas decida. Sur la dua loko troviĝas laŭ mi la reala grado de disvastiĝo de la lingvo. Gerardo taksas la nombron de Esperantistoj esti inter 30 000 kaj 50 000 personoj. Mi tute ne intencas malfermi diskuton por prijuĝi la ekzaktan nombron. Mi vidas alian problemon, nome:

Se en nia mondo troviĝus nur cent personoj, el kiuj minimume 70% parolus bone (korekte, klare) Esperanton nur post kelkaj jaroj da lernado (fakte, kial ne paroli bone facilan lingvon nur post kelkaj jaroj da lernado?), tiukaze ne-Esperantistoj multe pli multe kortuŝiĝus pro tiu fakto, ol, se ili renkontas 50 000 Esperantistojn, kiuj eĉ post jardekoj da lingvouzo ne kapablas paroli korekte, klare la lingvon. Tiu spertiĝo ja elrevigas ilin, rifutas tiun favoran miton pri Esperanto.
Eksterulojn tute ne interesas la nombro de tiuj, kiuj laŭdas Esperanton, sed la nombro de tiuj, kiuj kapablas bone scipovi ĝin (ja *bone scipovi*, ĉar Esperanto supozas sin esti multe pli facila lingvo, ol la angla. Se ĝi tamen ne estas sufiĉe facila, tiukaze ni ja unue faru ĝin esti sufiĉe facila).

Ĉi-loke mi ne deziras prelegi pri la kialoj de malbona lingvo-scipovo ene de Esperantistaro. Tion mi jam faris en kelkaj miaj blogoj.
Mi volas nur atentigi ĉiujn koncernulojn pri tio, ke sen bona lingvoregado ne eblas konvinki nian mondon pri la utileco de Esperanto.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
rughulo says:
Kial necesus konvinki la mondon? pli bone estus konvinki homaron, au eble nur homareton, kiel skribis Z. al Kofman.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this post.