Gerardo Published on March 5, 08
by Gerardopro

Gerardo's blog

Malkonata logiko : la malfermita dialektiko
Posted on April 7, 08
4 comments (latest 4 weeks ago)
Du kontraŭ unu : la triadoj en homaj interagoj
Posted on March 27, 08
2 comments (latest 7 weeks ago)
Estonteco de esperanto (2)
Posted on March 16, 08
0 comments
Estonteco de Esperanto (1)
Posted on March 9, 08
11 comments (latest 5 weeks ago)
 →  La arto de la trejnisto (1)
Handikapigaj situacioj : kio estas handikapo
Posted on February 27, 08
0 comments
Kiel havigi al si amikojn
Posted on February 27, 08
5 comments (latest 2 months ago)
Por sukcesa planado : la metodo KVIN
Posted on February 24, 08
6 comments (latest 2 months ago)
Mi venas el lando sen bilda
Posted on February 20, 08
6 comments (latest 2 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 200 visits

La arto de la trejnisto (1)

Wednesday March 5, 2008 at 06:56PM

Jen unu el plej famakonataj libroj pri manaĝerado kiu venis al ni de USONO « Minuta trejnisto » [The One minute manager]Evidente temas pri libro pri gvidado de homoj en industriaj entreprenoj sed ĝiaj proponoj, facile kompreneblaj eĉ lumigaj  estas perfekte adaptiĝeblaj al ĉiuj situacioj kiam oni devas gvidi homojn por plenumi taskojn. Do, mi proponas al vi laŭiri tiun metodon eble surpriziga por tiuj el vi kiuj okupas plej malsupran lokon en entrepreno kaj ofte forgesas ke ankaŭ ili povas « manaĝeradi » ĉu en familia rondo, ĉu en grupoj.Jen la unua ĉapitro kiun oni povus titoligi « La dilemo de manaĝerado »

[Ha ! mi ne forgesu, la libro estas de Kenneth Blanchard kaj Spencer Johnson. Mi aĉetis la francan tradukon en 1982]

 

Problemo estas metita kiam oni devas plenumigi taskon al homoj : Ĉu oni devas pli atenti pri la rezulto aŭ pri la homoj kiuj devas plenumi la taskon ? Unuavide, vi tuj komprenas ke la antaŭviditaj labormetodoj ne estos samaj en la unua kazo kaj en la dua.

Fakte oni tiel pensis ĝis antaŭ ne longe, opiniante ĉu ne gravas ke la homoj estu aŭ ne feliĉaj , ni devas atingi la finon de la procezo, la rezulto, plej rapide.nur tio gravas, aŭ inverse gravas la homoj, ni povas atendi iomete pli sed vere la laboro estas farita por la homoj kaj ne inverse..

Vi povas supozi ke la industriestroj plej ofte preferis la unuan metodon kun laborkondiĉoj ĉe limo de sklavigo kondukante  efektive al ŝajne taŭgaj rezultoj sed kun akceptitaj perdoj sub formo de  diversaj malsanoj kaj akcidentoj.

Tiuj kiuj volis humanece,uzi la duan metodon, primokataj  atingis ne sufiĉajn rezultojn . En medio kie regas konkurenco tiuj « sentaŭguloj » ne nur estis severe prijuĝataj sed rapide  bankrotis…

Do, jen venas juna entreprenisto ĉe ŝajne modela entrepreno kie la dungistoj estis feliĉaj kaj kiu atingis tre bonajn rezultojn. La estro / trejnisto de tiu entrepreno estis konata en la tuta regiono kiel « originalulo » kiu uzis strangajn metodojn, la « minuta trejnisto »

Surprizita, la juna entreprenisto volis viziti kaj provi kompreni kia estis la uzata metodo . La « minuta trejnisto » permesis kaj konfirmiĝis la famiĝo de la modela entrepreno .. Revenante ĉe la oficejon de la estro, la juna entreprenisto  rimarkis afiŝitan kartonon kun moto :

« La homoj kiuj sin sentas bonfartaj kaj feliĉaj  produktas bonajn rezultojn »

Jen la ŝlosila klarigo de la metodo. Ni vidos poste detale, kiel ĝi aplikiĝas

 

Daŭrigota …

 

2 Comments / add your comment?

Mephisto Diablo says:
« La homoj kiuj sin sentas bonfartaj kaj feliĉaj produktas bonajn rezultojn »
Bonfarto ne alportas felicxon. Felicxa homo ne nepre bonfartas?
Produkti bonajn rezultojn dependas de la energio metita
Posted 2 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Ha, kara Diablo, por sukcesi oni devas uzi energion... Kia malkovro !! Mi devis evidente laŭiri la libron kiun mi komentis.. Se ne mi devintus ankaŭ aludi pri grava elemento : la respekto.. Dum mia profesia vivo mi devis plurfoje rimarki ke homo kiu sin sentas respektata spontane tendencas plenumi tion kio estas petata eĉ se la tasko postulas grandan kvanton da energio.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this post.