Mi nun parolos al vi pri malnova amiko libro kiun mi reprenas de tempo al tempo [mi aĉetis ĝin en 1974]. Temas pri franca traduko de la verko de usonano Dale Carnegie [Del Karneĝi]. Iom malnovaj sed ankoraŭ aktualaj estas liaj konsiloj por la gvidado de homoj.. Tiutempe la neŭrosciencoj eĉ ne balbutis, Carnegie trovis en siaj legadoj kaj pragmatisme en la vivsperto kiamaniere agi kun la homoj, kiel havigi al si amikojn.. Oni trovas en liaj konsiloj, en liaj rakontoj verkitaj laŭ tipe usona maniero, sen teoriumado, la konkludojn kiujn ni jam vidis ĉe la nunaj sciencistoj.. Homoj estas afekciaj estaĵoj, enfermitaj en siaj krealecojj. Jen resume, kelkaj konkludoj trovitaj en la libro.
« se vi volas mielon, ne skuu la abelujon »
Ses rimedoj por gajni la simpation de la homoj
1- Sincere interesiĝu pri la aliaj
2- Estu ridema
3- Memoru ke la nomo de iu homo estas por li / ŝi la plej grava vorto en la tuta vorttrezoro
4- Scipovu aŭskulti. Kuraĝigu la aliajn ke ili parolu pri si
5- Parolu al via kunparolanto pri tio kion li / ŝi ŝatas
6- Montru al li, sincere, kiom li / ŝi gravas
Dekdu manieroj por konvinki
1- La nura rimedo por venki en diskuto estas eviti ĝin
2- Respektu la opiniojn de via kontraŭulo, neniam diru al li / ŝi ke li / ŝi malpravas
3- Se vi malpravas, tuj kaj elkore agnosku vian eraron
4- Ekparolu mallaŭte
5- Metu demandojn kiuj necese alvenigas pozitivajn respondojn
6- Lasu la alian paroli senĝene
7- Lasu lin / ŝin kredi ke la ideo kiun vi sugestas venas de li / ŝi
8- Sincere provu vidi la situacion laŭ la vidpunkto de via kunparolanto
9- Donu al la aliaj la simpation, la komprenemon kaj eĉ kompaton kiujn ili deziregas
10- Alvoku la bonvolemon de via kunparolanto
11- Impresi la vidon kaj la imagpovon
12- Lanĉu defion
Naŭ manieroj kritiki sen ofendi nek vundi
1- Komencu sincere laŭdante lin /ŝin
2- Ne rekte montru al li/ŝi liajn / ŝiajn eraroj aŭ difektojn
3- Antaŭ ol kritiki emfazu viajn proprajn erarojn
4- Ne rekte ordonu. Sugestu, metu demandojn
5- Ne ofendu lian/ŝian memestimon. Lasu al li/ŝi la eblecon savi la ŝajnojn
6- Rekonu liaj / ŝiajn meritojn pro liaj / ŝiaj penoj. Viaj kuraĝigoj estu malavaraj kaj sinceraj
7- Kuraĝigu lin / ŝin. La eraro ŝajnu esti facile korektebla , la tasko facile plenumebla
8- Agu tiel ke li / ŝi estu feliĉa fari tion kion vi proponas
Send a message
Search for members
Karulo says:
Gerardo pro replies:
Mirabelinka says:
Gerardo pro replies:
Tilio says: