Gerardo Published on February 24, 08
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Estonteco de Esperanto (1)
Posted on March 9, 08
12 comments (latest 2 months ago)
La arto de la trejnisto (1)
Posted on March 5, 08
2 comments (latest 4 months ago)
Handikapigaj situacioj : kio estas handikapo
Posted on February 27, 08
Kiel havigi al si amikojn
Posted on February 27, 08
5 comments (latest 4 months ago)
Por sukcesa planado : la metodo KVIN
6 comments (latest 4 months ago)
Mi venas el lando sen bilda
Posted on February 20, 08
6 comments (latest 4 months ago)
Akiro de scipovoj : neniu donu lecionojn
Posted on February 16, 08
8 comments (latest 5 months ago)
Libera Folio - " Demandu antaux ol respondi ! "
Posted on February 13, 08
1 comment (latest 5 months ago)
Handikapigaj situacioj : 10 % de la homaro
Posted on February 13, 08

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 431 visits

Por sukcesa planado : la metodo KVIN

Sunday February 24, 2008 at 11:02PM

Mi rimarkis ke agad planoj estas ofte kompleksaj . Por eviti forgeson de iu aŭ alia aspekto de la planita aranĝo kiu ajn ĝi estu oni ja prave listigas  elementojn laŭ ordo plej eble plej strukturita kaj tiel oni alvenas al tuto malfacile memorigebla.
Mi do serĉis kiel oni povas simpligi kaj tamen esti kompleta, ne forgesi ion kaj facile memorigi la ĝeneralan strukturon tiel faciligante la plenumon de la antaŭvidita agado.

Mia serĉado kondukis min al ĝenerala metodo  dispartigita laŭ kvin  grandaj celoj / rimedoj por gvidi nian pripensadon. Kvin kiel la kvin fingroj de la mano..Evidente, la metodo kiun mi prezentas al vi ĉi sube ne estas perfekta. Ĉu vi helpu min en ĝia perfektigo ?

 

1-       ANALIZI : Oni prave diras ke problemo bone analizita estas jam duone solvita. Oni evidente ne forgesu iun ajn aspekton de la  situacio. Bona helpo povas esti la famkonata demandaro KIU ? faras KION ? kun KIU ? en KIAJ ? kondiĉoj, KIA ? cele

2-       ALLOGI : Necesa elemento kies respondo povas esti paradoksa. Ne nur kaj ĉiam plezuro allogas.Petita peno, karismo de la gvidanto estas ankaŭ gravaj elementoj tiacele

3-       DISDONI TASKOJN : Tre surpriza elemento de la planado, nepre necesa. Estas psikologia fakto ke homoj kiuj ricevis klaran, plenumeblan taskon tendencas efektivigi tiun “mision” eĉ se ĝi estas malfacila.Male, iu kiu ne ricevis taskon tendencas seninteresiĝi

4-       INTERLIGI : Samtempe krei ligojn inter la partoprenantoj en la agado, trovi helpon, asociigi eĉ ekster la anoj de nia rondo kaj krei etoson

5-       ANTAŬVIDI  ETAPOJN : Ne tro postulu samtempe.. Longa vojaĝo komencas per malgranda simpla paŝo  kiu ripetiĝante alvenas al fina celo

 

6 Comments / add your comment?

Mephisto Diablo says:
Placxas al mi simplaj pasxoj. Tre ege instrua gxi estas.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Getuls Francisko says:
Tre bona cia artikolo, estimata Gerardo. Ofte malbona organizo malebligas atingon de gravaj celoj. Dankon.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Tre bona, kaj praktike uzebla metodo! Dankon :-)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Ulo inteligenta kaj praktika, nia Gepardo. Pardonu; Gerardo.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Tre bone, Gerardo!
Estos utila al mi. Dankon!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Cxar mi planas taskojn nur por mi mem, mi aplikas la kvinan pasxon - antauxvidi etapojn. Mi planas taskojn por la plej proksima tago, semajno, sen montri kiun tagon de la semajno gxi estu farita, kaj monato. Gxis nun mi bone sukcesas ...
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.