Kia estis mia surprizo alvenante en la Iper spaco... lavangon da bildoj mi ricevis. Mi kiu de jaroj, jaroj da analizista metio, ne plu kutimis la abundon la diversecon de tiaj montrofenestroj de la mondo kaj de ĝia popolo.
Mi ja fotis en aliaj tempoj, mi eĉ dediĉis tempon al la kemia plezuro pro la riveliĝa momento de nigre blankaj fotoj.Mi emocie memoras la antaŭan tempon kun kelkaj graciaj momentoj kiam mi realigis artaĵojn kiujn mi fierus montri al miaj nunaj amikoj. Sed ve.. manko da spaco, pluraj translokiĝoj faras ke restas nenion el miaj arĝentaj ĉefverkoj..
Sed for la nostalgion.. mi nun kolektas, plezuro minora tamen plezuro..en la paradizo de la fotistoj.Post la paniko de la unua momento, kion mi faru per tia abundo.. da malegalaj realigoj ? Kribri evidente, selekti laŭ du kriterioj : informo kaj beleco.
- Informo ja ĉar mi venas el asocio kie oni pretendas diskuti sen koni la homojn kun kiuj oni diskutas.[ĉu ni vere estas puraj intelektaj ideoj?]. iom pli da kompreno pere de bildoj de miaj partneroj en ilia kutima medio, atendante pli kompletan konon pri iliaj „krealecoj“, dank’al iliaj tekstoj kaj komentoj
- beleco certe ĉar mi amas florojn,arbojn,korpojn,artaĵojn.
Venas tamen dubo, ĉu vere ke fotoj estas fidelaj speguloj de la realo, la fama nekonebla realo,konsistigante specion da lingvo ankoraŭ pli universala pli vera ol esperanto.aŭ.ĉu oni povas mensogi per bildoj ?
Mi ne aludas pri vola mensogo,kiun mi ne supozas tra la Iper spaco, sed pri la nevola plibeligo de la mondo fare de fotistoj kiuj instinkte elektas iliajn celojn. Kutime oni ne fotas difektajn korpojn [antaŭ kelke da tempo okazis en Parizo ekspozicio de fotisto kies temo estis nudaj homoj kiaj ili estas : surprizo !! ]
Kaj eĉ se oni volas montri la malbelon kia ĝi vere estas,estas ja konata ke la foto povas foje plibeligi eĉ la plej terurajn mizerojn
Do la bildoj estas nur elementoj de la informo kiuj devas esti kompletigitaj, precizigitaj de tekstoj. Plie ne ĉio estas fotebla, esprimebla per bildoj. Oni do devas uzi prudente tiun rimedon kaj ĉu fare de la fotisto,ĉu fare de la spektanto akcepti nur tion kiu vere informas aŭ kiun vere kortuŝas..
Sed vere.. eĉ se mi kontentiĝas esprimi mian penson per vortoj.. eĉ se mi dubas foje pri la utileco de tiom da bildoj, mi tamen estas feliĉa esti finfine en bunta mondo, mi kiu venas de mondo sen bilda.. Dankon amikoj..
Send a message
Search for members
Ĝenoveva says:
Ĉe mi, estas, de longtempe, mia maniero esprimiĝi. Sed, ni ne devas forgesi ke bildoj povas erarigi nian vidmanieron...kiel vi bone esprimas.
Mi bedaŭras, ke , ofte, la bildoj estas sen komentario : tro da fotoj , ne sufiĉe skribaĵoj.
Ĝenoveva edited this comment 7 months ago.
Mephisto Diablo says:
Fotoj, por mi giganta mondo kun miloj da ebloj. Serci la belecon malfacilas, serci veron eĉ pli malfacilas.
Tilio says:
Gerardo pro replies:
Dorina says:
Certe, eblas mensogi. Per bildoj, per vortoj same. Min ne interesas mensogoj, min interesas la esprimmaniero. Kiel iu prezentas siajn chirkauajhojn, siajn pensojn, sentojn. Kaj pri tio multe parolas la fotoj... en chiuj sin esprimas la fotisto.
Dorota says: