Jam de du monatoj mi provas interesi vin per artikoloj kiuj konsistigas,laŭ mi, la bazajn informojn por esperanto aktivuloj. Se mi bone komprenis, viaj multnombraj vizitoj pruvas vian intereson eĉ evidente se kelkaj el vi ridetas[afable,ĉar neniu vere protestis]pro tio ke ili jam scipovas kion mi rakontas..
Tiuj artikoloj dispartiĝas laŭ tri serioj :
- Bazaj nocioj pri homaj sciencoj
- Movadaj faktoj kaj referencoj
- Handikapigaj situacioj
Pri la tria serio, iom strange, ŝajnas ke la interesiĝo venas pli de anonimuloj ol de vi kiuj estas miaj malkaŝaj kontaktoj. Por daŭrigi ĝin mi havas du kialojn. La unua estas ke tiaj situacioj koncernas pli ol dek procentoj el la homaro kio estas ne neglektenda, la dua estas mia kvazaŭ tuta kariero ĉe la administrejo de faka asocio [vidu mian prelegeton PDF formate]
Sed eble vi povus min demandi « Kiu vi estas por tiel doni al ni lecionojn, semajnojn post semajno ? »
La respondo estas tute simpla.. Neniu vere povas doni lecionojn pri tiuj temoj.. Oni ja povas kontentigi vian scivolemon .. Akiro de vera kompetento estas tute alia afero..Utilas scii ke la homo estas ĉefe afekcia estaĵo , ke li aŭ ŝi ne konas realecon sed nur kapablas havi kredojn pri kio estas la realo, krealecojn. Akiro de scipovoj rilate tiun ekkonsciiĝon supozas sufiĉe longan praktikadon akompanatan de pripensado, tio estas trejnado ĉe la lumo de sperto, entute estas ja persona kulturo..
Tiam, mi povas amatorece [en ambaŭ sencoj de la vorto] ekkonsciigi vin pri la malkovroj de la nuna scienco, doni al vi referencojn.. Nur via propra decido kaj persistemo povas konduki vin al la kvara etapo de kompetento [laŭ CHAPUT !!]
Kaj por montri al vi ke ni devas resti modestaj pri la eventualaj rezultoj , mi rakontu du ekzemplojn pri lernado de esperanto:
Unua ekzemplo estas tiu de lernantino kiu ŝajnis al mi ne tro dotita por la lernado.. Ŝi malaperis el mia kurso.. Unu jaron poste, ŝi vizitis min denove.. ŝi ja parolis esperanton pli bone ol mi !! Kio okazis ? Vojaĝo al Pollando, enamiĝo kun Pola esperantisto.. Kaj jen la motiviĝo plene ludis sian rolon..
Dua ekzemplo, alia lernantino, kiu dum unu jaro praktikis esperanto aranĝojn, kiu aliflanke pergajnis sian vivon kiel tradukistino [de la angla] Ŝi ne nur lernis kun mi sed staĝumis ĉe « La Chaux de Fond » kie laŭ dire estas tre bonaj instruistoj.. Ŝi finfine forlasis nin sen iam ĉesi konstante « krokodili »
La historioj de tiuj du junulinoj vere montras ĝis kia punkto oni devas esti tre prudenta pri la rezulto de nia agado..kaj la fudamenta rolo de motiviĝo.
Do mi senhezite daŭrigu mian blogadon sed gardu mian modestecon..
Send a message
Search for members
Roberto Tresoldi says:
Tilio says:
Gerardopro replies:
Lluís says:
1. Komence ekinteresiĝis nur pri la lingvo, kaj per ĝi malkovris la fluan internacian komunikadon kaj ties plaĉoj. Tiel la plej multo, kiujn mi konas.
2. Volantaj internacian unidirektan komunikadon (de si al la cetero de la mondo): mi konas kelkajn tiajn esperantistoj.
3. Volantaj internacian duflankan komunikadon, kaj por ĝi ili elektis esperanton: mi konas neniun tian.
4. Volantaj amiko-klubon por pasigi vesperojn aŭ semajnfinojn (ĉe lokaj renkontiĝoj). Mi konas sufiĉe da tiaj esperantistoj, kiujn mi metus en la grupon de 'eternaj komencantoj', kiuj ĉefe krokodilas kaj parolas kun samlingvanoj.
Mi pensas ke multaj esperanto-kluboj propagandas ĉefe por la 3a grupo: tiu kiu volas internacian komunikadon, elektu esperanton, kaj penu ĝin lerni. Mi spertas ankaŭ iom da propagando por la 4a grupo: venu al nia amikoklubo esperantista, kie ni amuziĝas. La 2a grupo malmulte agas socie, kaj ĉefe skribas kaŝe al iuj revuoj kaj forumoj. Kaj tiujn de la 1a grupo (konsideru min laŭ tiu ŝablono)... mi ne scias kiel logi ilin al esperanto. :)
Vi povas kalkuli kiom da homoj (espistoj kaj ne espistoj) enmeteblas en ĉiu grupo, aldonu tion ke kelkaj eĉ ne konas esperanton, kaj do vi havos proporcion de espistoj/ne-espistoj similan al la nunan, ĉu ne? :)
Lluís says:
Laŭ mi, plej komprenos la facilecon de esperanto tiu, kiu mem lernis. Kaj tiu plej bone spertos internacian komunikadon danke al komuna priskriba regularo: la fundamento.
Dorina replies:
Erzsébet Tuboly says:
Gerardopro says:
Gerardo edited this comment 9 months ago.