Gerardo Published on February 16, 2008
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Handikapigaj situacioj : kio estas handikapo
Posted on February 27, 2008
Kiel havigi al si amikojn
Posted on February 27, 2008
5 comments (latest 7 months ago)
Por sukcesa planado : la metodo KVIN
Posted on February 24, 2008
6 comments (latest 7 months ago)
Mi venas el lando sen bilda
Posted on February 20, 2008
6 comments (latest 7 months ago)
Akiro de scipovoj : neniu donu lecionojn
8 comments (latest 7 months ago)
Libera Folio - " Demandu antaux ol respondi ! "
Posted on February 13, 2008
1 comment (latest 7 months ago)
Handikapigaj situacioj : 10 % de la homaro
Posted on February 13, 2008
SAT : malkonata asocio kun malkonataj fontoj
Posted on February 9, 2008
12 comments (latest 7 months ago)
Etapoj en la akiro de kompetento
Posted on February 4, 2008
5 comments (latest 8 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 591 visits

Akiro de scipovoj : neniu donu lecionojn

Saturday February 16, 2008 at 06:37PM

Jam de du monatoj mi provas interesi vin per artikoloj kiuj konsistigas,laŭ mi, la bazajn informojn por esperanto aktivuloj. Se mi bone komprenis, viaj multnombraj vizitoj pruvas vian intereson eĉ evidente se kelkaj el vi ridetas[afable,ĉar neniu vere protestis]pro tio ke ili jam scipovas kion mi rakontas..

Tiuj artikoloj dispartiĝas  laŭ tri serioj :

-          Bazaj nocioj pri homaj sciencoj

-          Movadaj faktoj kaj referencoj

-          Handikapigaj situacioj

Pri la tria serio, iom strange, ŝajnas ke la interesiĝo venas pli de anonimuloj ol de vi kiuj estas miaj malkaŝaj kontaktoj. Por daŭrigi ĝin mi havas du kialojn. La unua estas ke tiaj situacioj koncernas pli ol dek procentoj el la homaro kio estas ne neglektenda, la dua estas mia kvazaŭ tuta kariero ĉe la administrejo de faka asocio [vidu mian prelegeton PDF formate]

Sed eble vi povus min demandi « Kiu vi estas por tiel doni al ni lecionojn, semajnojn post semajno ? »

La respondo estas tute simpla.. Neniu vere povas doni lecionojn pri tiuj temoj.. Oni ja povas kontentigi vian scivolemon .. Akiro de vera kompetento estas tute alia afero..Utilas scii ke la homo estas ĉefe afekcia estaĵo , ke li aŭ ŝi ne konas  realecon sed nur kapablas havi kredojn pri kio estas la realo, krealecojn. Akiro de scipovoj  rilate tiun  ekkonsciiĝon supozas sufiĉe longan praktikadon akompanatan de pripensado, tio estas trejnado ĉe la lumo de sperto, entute estas ja persona kulturo..

Tiam, mi povas amatorece [en ambaŭ sencoj de la vorto] ekkonsciigi vin pri la malkovroj de la nuna scienco, doni al vi referencojn.. Nur via propra  decido kaj persistemo povas konduki vin al la kvara etapo de kompetento [laŭ CHAPUT !!]

Kaj por montri al vi ke ni devas resti modestaj  pri la eventualaj rezultoj , mi rakontu du ekzemplojn pri lernado de esperanto:

Unua ekzemplo estas tiu de lernantino kiu ŝajnis al mi ne tro dotita por la lernado.. Ŝi malaperis el mia kurso.. Unu jaron poste, ŝi vizitis min denove.. ŝi ja parolis esperanton pli bone ol mi !! Kio okazis ? Vojaĝo al Pollando, enamiĝo kun Pola esperantisto.. Kaj jen la motiviĝo plene ludis sian rolon..

Dua ekzemplo, alia lernantino, kiu dum unu jaro praktikis esperanto aranĝojn, kiu aliflanke pergajnis sian vivon kiel tradukistino [de la angla] Ŝi ne nur  lernis kun mi sed staĝumis ĉe « La Chaux de Fond » kie laŭ dire estas tre bonaj instruistoj.. Ŝi finfine forlasis nin sen iam ĉesi konstante « krokodili »

La historioj de tiuj du junulinoj vere montras ĝis kia punkto oni devas esti tre prudenta pri la rezulto de nia agado..kaj la fudamenta rolo de motiviĝo.

Do mi senhezite daŭrigu mian blogadon sed gardu mian modestecon..

 

8 Comments / add your comment?

Roberto Tresoldi says:
Elkoran dankon: via senchesa laboro estas tre utila por chiuj. Elkore. Roberto
Posted 7 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Cetre ke vi daurigos vian blogadon! Mi ne permesas al vi foriri, ech se vi volus.
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Gerardo pro replies:
Trankvile Tilio !! Mi ne pretas forlasi.. simple mi volis indiki kiaj estas la limoj de miaj verkajxoj..
Posted 7 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Mi de antaŭ longe pensas ke la plej multo da homaro ne sufiĉe bezonas internacian fluan komunikadon, por ke tiuj penu lerni esperanton. Mi provu eltrovi ŝablonojn de tiuj esperantistoj, kiuj iom aktivas:
1. Komence ekinteresiĝis nur pri la lingvo, kaj per ĝi malkovris la fluan internacian komunikadon kaj ties plaĉoj. Tiel la plej multo, kiujn mi konas.
2. Volantaj internacian unidirektan komunikadon (de si al la cetero de la mondo): mi konas kelkajn tiajn esperantistoj.
3. Volantaj internacian duflankan komunikadon, kaj por ĝi ili elektis esperanton: mi konas neniun tian.
4. Volantaj amiko-klubon por pasigi vesperojn aŭ semajnfinojn (ĉe lokaj renkontiĝoj). Mi konas sufiĉe da tiaj esperantistoj, kiujn mi metus en la grupon de 'eternaj komencantoj', kiuj ĉefe krokodilas kaj parolas kun samlingvanoj.

Mi pensas ke multaj esperanto-kluboj propagandas ĉefe por la 3a grupo: tiu kiu volas internacian komunikadon, elektu esperanton, kaj penu ĝin lerni. Mi spertas ankaŭ iom da propagando por la 4a grupo: venu al nia amikoklubo esperantista, kie ni amuziĝas. La 2a grupo malmulte agas socie, kaj ĉefe skribas kaŝe al iuj revuoj kaj forumoj. Kaj tiujn de la 1a grupo (konsideru min laŭ tiu ŝablono)... mi ne scias kiel logi ilin al esperanto. :)

Vi povas kalkuli kiom da homoj (espistoj kaj ne espistoj) enmeteblas en ĉiu grupo, aldonu tion ke kelkaj eĉ ne konas esperanton, kaj do vi havos proporcion de espistoj/ne-espistoj similan al la nunan, ĉu ne? :)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Mi ankoraŭ ion aldonu... mi pensas ke necesas konsideri la ligon inter esperanto kaj la memlernado.
Laŭ mi, plej komprenos la facilecon de esperanto tiu, kiu mem lernis. Kaj tiu plej bone spertos internacian komunikadon danke al komuna priskriba regularo: la fundamento.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Dorina replies:
En Hungario ekzistas la 5a grupo: tiuj eklernas la lingvon, pli bone regas ghin ol tiuj en la 4a - kaj poste rapide kaj sukcese ghin forgesas (la eklernadon instigas akiro de shtata lingva ekzameno, kaj akirinte tion, laufaka diplomo). Sed eble aperos grupo 5A: Post eklerno ne okazos forgeso, sed ili plu uzas ghin, diversmaniere - kaj eble aliras vian 1an grupon.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Vere tiel estas. Mi konas tri ekslernantojn, kiuj restis lingvouzantoj :-)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Felicxe tamen ke de tempo al tempo [ververe suficxe ofte] niaj klopodoj sukcesas.. Mi simple volis diri ke foje oni ne komprenas kiel la sukceso kaj kiel la malsukceso.. motivigxo ja, sed kiel motivigi ?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 7 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.