Nombri la personojn en handikapigaj situacioj estas ne facile, cxar la statistikaj sistemoj varias de unu lando al alia. Plie oni ofte ne kalkulas la nombron de personoj, [ekzemple viktimoj de akcidentoj] kiuj momente suferas nestabiligitajn handikapojn.. kaj oni ofte diferencigas la agxaj personoj de la pli junaj handikapitoj .. Mi donas cxi sube ciferojn por Francio kiuj havas relativan valoron sed kiuj montras la gravecon de tiu socia problemo .. iom malpli ol dek pro centoj de la francoj estas en stabiligitaj handikapigaj situacioj.. Tio signifas, se oni kalkulas la familiajn konsekvencojn ke kvazaux la triono de la franca popolo estas koncernata rekte aux ne rekte [ne rekte supozas ke oni estas koncernata pro la handikapo de proksimulo]
La situacio varias laux la landoj.. evidentas ekzemple ke la militoj provizis suficxe vastajn regionojn de la mondo per suplementaj personoj en handikapigaj situacioj. Alia faktoro estas la kvalito de la kuracado kaj flegado ie kaj alie. Diri ke dek pro centoj de la homaro estas rekte koncernataj de handikapigaj situacioj certe ne estas troigo..
Situacio en Francio
Nombro de personoj en handikapigaj situacioj : 5 500 000
Inter kiuj :
- movaj handikapitoj 2 200 000
- vidaj handikapitoj 1 600 000
- mensaj handikapitoj 800 000
- auxdaj handikapitoj 750 000
- tetraplegiuloj kaj paraplegiuloj 25 000
Send a message
Search for members