En gxiaj jaraj bondeziroj, la nova prezidanto de UEA, Probal Dasgupta salutas la rolon luditan en la esperantista movado de Sennacieca Asocio Tutmonda. Li emfazas la klerigan kaj kulturan rolon de tiu asocio tra la jaroj de gxia historio kvankam ne cxiam amika kun la gxenerala esperanto movado, kaj substrekas la ekzemplan kunlaboradon de SAT kaj UEA pri la vortaro. Iniciato de SAT, la Plena Vortaro kaj poste la sinsekvaj eldonoj de la Plena Ilustrita Vortaro [PIV] arigis la plej bonajn leksikografojn, kiu ajn estu iliaj personaj opcioj,je la servo de cxiuj esperantistoj.
Ne atendita tono ? Ne tro.. Se la du antauxaj prezidantoj de UEA , Kep Underby kaj Renato Corsetti estante SAT anoj diskretis pri tiu temo, la nuna prezidanto, kiu ne estas SAT ano konstatas ke la rilatoj inter la du asocioj jam de longe plibonigxis, sen ke unu vere cedu al la alia. SAT emfazas sian "per esperantan" esencon kaj gxian ne neuxtralecon. UEA, ecx se gxi ne rezignas gxian rolon de tegmenta asocio por la tuta movado bonhumore akceptas la laboristan movadon kun kiu instaligxis iom post iom paca kunlaborado pri komunaj aferoj.
Sed kio fakte estas SAT ?
En si mem la nomo Sennacieca Asocio Tutmonda indikas nenion krom la strukturo mem de la asocio. Gxi estas asocio de individuoj en kiu cxiu homo povas aligxi sendistinge de gxia aparta nacieco, de gxiaj apartaj konvinkoj.Tamen estas deviga ke cxiu membro de SAT scipovu E-on por partopreni la funkciadon de la asocio.
La statuto de SAT precizigas. Gxi estas kleriga, kultura asocio por laboristoj kie cxiu membro estas invitita respekti cxiujn skolojn de la laborista movado. Agnosko de diverseco, de super tendenco de la asocio.
SAT estas ligita al reto de laboristaj esperanto asocioj kies rolo estas varbi en la laboristaj kaj progresemaj medioj en la regionoj kie oni parolas tiu aux alia lingvo kaj instrui la internacian lingvon al tiuj varbitoj por ke ili povu aligxi al SAT
Jen la baza organizo..
Historio de la SAT movado diras evidente iom pli. Se oni sin tenas al la cirkonstanca historio, SAT cxe gxia naskigxo en 1921 estis sub tre forta influo komunista. Situacio facile komprenebla. Oni jxus eliris el la unua mondmilito, la kumunista revolucio jxus venkis en Rusio..Ekis la terura batalo kiu oponis en la XX a jarcento kapitalismo kaj socialismo..SAT estis tiam avangarda organizo por la fina venko de la proletaro.
La organizo rapide kreskis gxis la momento kiam gxi atingis 7000 membrojn en la tridekaj jaroj.
Sed kial do ekestis tre rapide rezisto al plena obeo je la ordonoj de Moskvo ? evidente manifestigxis la plurtendenco de la asocio, plie la ordonoj de "komintern" estis aparte krudaj.. sed tio ne suficxas por klarigi la forton de la rezisto, la internaj bataloj dum la SAT kongresoj.
Mia persona hipotezo estas trovebla en la franca subkonscio de la gvidantoj kaj sercxebla laux tri karakterizoj de la SAT heredajxo.
1- La fondinto Eugène Adam [Lanti] estis metiisto . Li lernis la lignajxistan metion antaux ol deveni instruisto cxe famkonata ebonista lernejo. Li ne povis ne koni la Kompanaroj , jarcenta organizo de la franca laboristaro. Li ne estis filozofa nek politikista gvidanto sed simpla laboristo kun auxtodidakta kulturo.. La etoso de solidareco interhelpo kiun li enkondukis estas tre tipa de tiu de la kompanoj.. Li evidente malfidis la politikistojn [respondeculoj laux li, kaj oni nur povas kompreni lin, de la amasbucxado kiu jxus okazis] ne emis la gxeneralaj ideoj de la filozofoj [Lia kulturo entenas pli da Rabelais aux Voltaire ol da Karl Marx ]
2- Cxe la fino de la XIX a jarcento, la organizo de la scienca sercxado naskigxis . Sciencistoj ne plu estis izoluloj kaj kreigxis vera socia tavolo de sciencaj sercxantoj kies ideologio rifuzis la krudan naciismon en kiu banis euxropo tiu epoke. Tie estas versxajne la deveno de la sennaciista ideologio kiun Lanti enkondukis por kontrauxbatali komunistajn atakojn. Tio estas evidenta kiam oni komprenas kun kia respekto lanti traktis la sciencajn donitajxojn
3- La altiro al Internacia lingvo estas la tria fonto. Notinde estas ke diskuto pri tiu temo estis vigla, post la unua kongreso de Esperanto en 1905 kaj post la disigxo de Ido. Lanti, momente, interesigxis pri Ido kaj finfine, antaux la kreigxo de SAT revenis al Esperanto
Kaj nun post tiuj eventoj, bataloj, kiuj tiom okupis la historion de SAT, kvazaux malaperigis la asocion [diri ke la strecxa etoso de la periodo inter la du militoj estis favora al kreskigxo de la socio estas laux mi malbona sxerco, kiom da tempo kaj valoraj membroj perditaj], kiam la kauxzoj de tiaj problemoj cxesigis kaj ke la bruo de la tiamaj bataloj ne plu estas ecx auxdebla..
Nun SAT trovu en sia heredajxo fortojn por estonteco. La valoroj de solidareco, sercxado de plej granda kvalito de la kompanoj , la scienca asketismo nun tre malproksima de la scientismo, la dauxran kreskigxon de la E-o movado.. jen la kialoj por ke SAT dauxru kaj evoluu laux la necesoj de nia tempo.
En mondo submetigita al cxiuj formoj da malestimo por la valoroj de la homa laboro, de la homa kreivo, fare cxu de senanimaj financistoj cxu de fanatikuloj cxiuspecaj , SAT estas nepre necesa kiel kleriga, kultura lernejo por respekto de la homoj kiu ajn estu iliaj devenoj, opinioj,kulturoj.. En SAT ni kune pliricxigxu el niaj diferencoj [www.satesperanto.org]
Send a message
Search for members
Erzsébet Tuboly says:
Gerardo pro replies:
Reza replies:
nukleaj bomboj jam estas pli facile haveblaj al fanatikaj teroristoj kaj katastrofoj pli proksimaj ...
Jakvo pro replies:
La celo de SAT estas klerigi la homojn ne alvoki ilin al milito kontraŭ iu ajn, sed postuli respekton por homaj rajtojn, laboristaj rajtoj, lingvaj rajtoj ktp, ktp, laŭ plej larĝa senco.
Bedaŭrinde malmultaj Esperantistoj komprenas ke la plej granda asocio Ne Esperanta, uzas Esperanton kiel laborlingvo. Ne faras la penon informiĝi kio SAT fakte estas aŭ tro facilanime kredas la onidirojn kiuj fifamigas SAT.
SAT estas pli ol nu rasocio kies laborlingvo estas Esperanto. La nova Prezidanto de UEA komprenas tion, la du antaŭuloj jam antaŭ jaroj metis la paŝon kaj aliĝis al SAT.
Jakvo Schram
Prezidanto Plenum-Komitato de SAT
esocom says:
Tonyo replies:
www.nodo50.org/esperanto/SATeo.htm
esocom replies:
Roland Platteau says:
Tamen restas ofte polemikaj temoj pri kaj inter SAT! (ekzemple la Lanti-a koncepto de unulingveco por la tuta tero!). Cetere oni povus revi, en la nuna epoko, ke Esperanto finfine utilu por vera kaj efekta sklasbatalo por alimondisma movado. La ĉeesto de Esperanto budoj en ĉiu Socia Mond Forumo, estas komenco, sed poste? Tamen kiom, kiel jam pensis eĉ Zamenhof (tamen tute ne socie konscia!) kiom Esperanto povus esti utila en la internaciaj kontaktoj de laboristoj. La ununura praktika ekzemplo en mia kono estas la E-a versio de la TTT-ejo Labourstart: www.labourstart.org/eo
LabourStart: Kie sindikatanoj komencas sian tagon sur la reto.
Jakvo pro replies:
Kion mi ne komprenas estas ke homoj kiuj scipovas Esperanton laŭŝajne ne komprenas la simplan statuton de SAT en kiu ĉio estas priskribita kio SAT estas.
Oni ne ligu SAT al partipolitiko, al perfortaj bataloj, eĉ se estas "por la bono de la laboristaro".
SAT estas asocio kie laborprenantoj, dungitoj, laboristoj povas trovi samideanojn laŭ vera senco, por ke ili havu la eblon, uzante nian laborlingvon Esperanton, pridiskuti aferojn kiuj koncernas nin.
Sur la paĝaro de Andrea Fontana www.ipernity.com/home/ancxjo.pac-horanooni povas aŭskulti prelegon kiun mi donis pri SAT, eble el ĝi oni komprenas pli kio SAT estas.
Jakvo edited this comment 9 months ago.
Eustáquio Maia says:
Gerardo pro replies:
Gerardo edited this comment 9 months ago.
Eustáquio Maia says: