Nun mi devas konfesi strangan sxaton por eta libro akirita en Julio 1983, kiun mi ofte retrovis kun plezuro. Temas pri konsiloj por vendistoj kaj por cxiuj el ni kiuj cxiutage vendas ofte senkonscie. La verkisto,Jean Marc CHAPUT [Johan Marko Sxapü] estas kebekano kaj li rakontas kun tipe kebeka humuro anekdotojn cxiuj ligitaj al unu aux alia psikologia aspekto de sia metio...La titolo : "Vendre c'est vivre" [vendi estas vivi] El tiu libro mi eltiris resumon de la maniero laux kiu oni akiras kompetenton [temas ja pri cxiu ajn speco da kompetento]...Ha ! antaux ol komenci mi devas peti vian pardonon cxar mi vere ne kapablas kebeke humuri en Esperanto..
Unua etapo de la procezo : oni estas ne kompetenta kaj ne konscia , oni ecx ne scias ke estas io lernenda, tute simple, oni ne havas ecx ideeton pri la neceso aux utilo akiri tiun aux alian scipovon
Dua etapo oni ekkonscias, estas io kiu eklumas inter niaj neuxronoj "ha! estus tamen bone ke mi scipovu - kanti, stiri auxtomobilon, paroli esperanton - " oni estas ne kompetenta sed konscia
Tria etapo oni pli kaj pli lernas cxiutage oni progresas, oni fieras pri siaj akiroj, oni estas pli kaj pli kompetenta kaj konscia
Kvara etapo, oni fin fine akiris la dezirindan kapablon, oni scipovas - kuiri cxine, foti, paroli esperanton - sed kio okazas nun ? Oni ne plu konscias oni uzas siajn kompetentojn sen tro atenti, oni virtuozas. oni estas kompetenta sed ne konscia
Kaj vi kiuj estas engagxitaj en procezo por akiro de nova kapablo, je kiu etapo cxu vi estas ? sincere ? je la tria etapo.. Kuragxon restas ankoraux iaj progresoj antaux la fina sukceso...
Kaj se vi ja atingis la kvaran etapon, atentu tamen, cxiuj kompetentoj estas fragilaj, cxiuj petas de vi ke vi sencxese trejnadu..
Do cxu mi instruis al vi ion utilan ??
Send a message
Search for members
Tilio says:
Jakvo pro says:
Gerardo pro replies:
Tio montras ke sub aspekto humura, nia Chaput diras seriozajn aferojn.. Li estu dankata pro tio ke li atingis la kvaran nivelon por la verkado de lia libro..
Jakvo pro replies:
Nun tamen la lastaj 2 monatoj mi ricevis punojn unu post alian. Tro proksima al sinagogo mi parkis, 50eŭro, esti tro longe sur loko por malŝarĝi la aŭton (rilatas pri 5 minutoj) 50 eŭro, kaj nekredeble sed vere, dum nokto mi venis hejme, parkis la aŭton sur libera loko sen scii ke kelkajn tagojn antaŭe oni indikis ĝin kiel parkloko por handikapitaj (jes mi hontegas), pagis 225 eŭron por rehavi la aŭton kiun oni forigis. Sekvos punon de 100 eŭro. Por tio prezo mi povas partopreni SAT kongreson kaj diboĉi ĉiun vesperon, ĉar kiel vi scias, SAT kongreso estas laŭ kostoj eble la plej favora kongreso kiu ekzistas. (kaj por mi la plej intereso, sed ja , tio estas mia percepto kiel membro de SAT)
Mondocivitano says: