Gerardo Published on February 1st, 2008
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Libera Folio - " Demandu antaux ol respondi ! "
Posted on February 13, 2008
1 comment (latest 9 months ago)
Handikapigaj situacioj : 10 % de la homaro
Posted on February 13, 2008
SAT : malkonata asocio kun malkonataj fontoj
Posted on February 9, 2008
12 comments (latest 9 months ago)
Etapoj en la akiro de kompetento
Posted on February 4, 2008
5 comments (latest 9 months ago)
Filo kaj Psiko, du malsamaj manieroj vidi la mondon
5 comments (latest 9 months ago)
Grava atentigo pri viaj vizitoj kaj komentoj
Posted on January 27, 2008
7 comments (latest 10 months ago)
Handikapigaj situacioj : la APAJH Trofeoj
Posted on January 26, 2008
1 comment (latest 10 months ago)
Cxu ni interkrucigu niajn krealecojn ?
Posted on January 20, 2008
9 comments (latest 10 months ago)
Por esti klaraj inter ni
Posted on January 16, 2008
1 comment (latest 10 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 542 visits

Filo kaj Psiko, du malsamaj manieroj vidi la mondon

Friday February 1st, 2008 at 11:45PM

Mi apenaux cxesis pensi pri mia lasta debato kun Karulo [dumtempa forgeso, cxar la temo estas suficxe grava kaj ricxa] ke frontartikolo en la franca eldono de la revuo "Psychologies" [Psikologioj] reenkondukis en mian cerbon ion similan . Kiuj estas la diferencoj inter filozofio kaj psikologio kaj cxu iam ili alproksimigxos unu de la alia kaj kial tiu eventuala alproksimigxo.Jen cxi poste resumon de kio estas dirita en tiu frontartikolo.

La psikologio celas klarigi kaj plibonigi niajn kondutojn. Gxi povas helpi nin en niaj rilatoj kun aliuloj, en la edukado de niaj infanoj . Gxi ne cxesas proponi novajn klarigojn pri la kialoj de niaj sintenoj kaj sugesti novajn metodojn por reiri al harmonia vivo.Gxi observas, eksperimentas, gxi pragmatisme antauxeniras, gxi lauxiras la terenon.

La filozofio pripensas, analizas la homecon, provas kompreni nian cxeestadon en la mondo, la universon, la morton, la tempon, la etikon, cxion komunan al ni kiu ajn estu nia deveno,  nia sekso aux nia travivado..

La filozofio eliras el "realo" por dedukti ideojn, kiam la psikologio prilaboras praktikajn rimedojn por plibonigi la trairadon  de niaj vivoj . La agad kampo de la psikologio estas la individuo, kiam la celumo de la filozofio estas la universalo

Ili dum longa tempo snobe traktis unu la alian, la filozofoj prijugxante la psikologojn tro prozaj kaj tiuj lastaj opiniante la filozofojn tro intelektaj kaj malproksimaj de la vera vivo.

Tamen ili havas similan ekzistokialon : helpi nin pli bone travivi nian surteran vojon.De la momento kiam ili malproksimigxas el tiu celo, ili perdas ilian senson...Oni instigas nin ne plu fari trancxon inter nia kapo, nia koro, nia korpo. La individuo plej perfekta, plej felicxa  estu unueca kaj rekonsiligita kun si mem.

Estas nun agnoskita ke la psikaj perturboj  povas malsanigi la korpon same kiel deprimon povas havi korpajn kauxzojn. Plie, vivmaleston povas havi verajn ekzistadajn  kauxzojn, cxar sen klara kompreno de kio ligas nin al la aliaj homoj kaj al la universo ni estas minacataj de perdo de senso

Kiel venki la timon sen akcepti nian mortalecon ?

La plej bonaj psikologoj kaj la plej bonaj filozofoj ja komprenas ke ili bezonas ambaux vid- manierojn. Bedauxrinde tiuj estas maloftaj.

5 Comments / add your comment?

Karulo says:
Pli malpli mi vidas la aferon tiel ke, psikologoj studas la menson de siaj klientoj kaj filozofoj studas la menson de la psikologoj.
Ekzemple: psikologo studas kial hundo salivumas antaŭ la manĝo kaj filozofo studas kial la psikologo kredas ke la salivumado de la hundo estas grava kaj studinda afero.
Nu, psikologio moviĝas, ni diru, en la medicina kampo. filozofoj laboras por la plivastigo de la konscienco kiu taŭgas, inter alie, por krei alternativon al Dio (ne necesas ekspliki la enorman gravegon de tiu fakto).
Posted 9 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Tre bone vi verkis tion. Mi salutas vin kore.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Dankon!

Artikolo kiel vi skribis ebligas oni pensi, ellirante el la rutinaj ideoj.
Gratulon!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Homa penso strangas. Konatulo de mi havas filinon psike malsana. Pro la malsano ŝi ŝanĝis dum periodo de 10 jaroj de belega virino (mi ne konis ŝin tiam) al malbela, dika virino, kiu konstante ripetadas samajn frazojn. Mi nekredeble plezurigas ŝin sendante tiuj, al ĉiu uzanto de la reto konataj, filmetoj, per kiu oni povas atingi ĉielon , farti pli bone aŭ iĝi riĉa. Ŝi ŝategas tiujn filmetojn. Strange estas ke kvankam ŝi ne regas la antverpenan dialekton ŝategas leterojn kiujn mi sendas al ŝi en antverpena dialekto.
Do regule mi sendas al ŝi filmetojn, mallongan leterojn en mia dialekto kaj evidente ŝercojn.
Momente tamen ŝi estas sub kontrolo en spikiatriejo eĉ apenaŭ konas momente propran nomon. Tre ege trista afero.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Ermanno Tarracchini says:
Tre interesa debato dank al Gerardo! Ankau' tre grava problemo estas la medikaligo de la c'iutaga vivo far de la psikologio kaj psikiatrio . Do mi opinias ke ni devus iomete distingi: kiam estas veraj malsanoj de la menso au' kiam estas psikologigo au' psikiatrigo de la inter-personai rilatoj kaj de la homaj diversecoj: c'iuj emocioj, sintenoj de la homoj, c'iu diverseco, ekzemple la malsamaj tempoj kaj specifaj bezonoj de lernado kaj integrig'o de la gelernantoj en la lernejo, s'ainas, por la psikologio, simptomoj de malsanoj, c'u estas la vero?Mi tute ne kredas! C'u vi legis la libron de Frank Furedi, kies originala titolo estas" Therapeutic culture. Cultivating vulnerability in an uncertain age ( 2004) " ? Kaj ankau' Steve Rose "Explaining , mending, and manipulating the mind (2005)"?
Kore salutas vin!
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.