Mi apenaux cxesis pensi pri mia lasta debato kun Karulo [dumtempa forgeso, cxar la temo estas suficxe grava kaj ricxa] ke frontartikolo en la franca eldono de la revuo "Psychologies" [Psikologioj] reenkondukis en mian cerbon ion similan . Kiuj estas la diferencoj inter filozofio kaj psikologio kaj cxu iam ili alproksimigxos unu de la alia kaj kial tiu eventuala alproksimigxo.Jen cxi poste resumon de kio estas dirita en tiu frontartikolo.
La psikologio celas klarigi kaj plibonigi niajn kondutojn. Gxi povas helpi nin en niaj rilatoj kun aliuloj, en la edukado de niaj infanoj . Gxi ne cxesas proponi novajn klarigojn pri la kialoj de niaj sintenoj kaj sugesti novajn metodojn por reiri al harmonia vivo.Gxi observas, eksperimentas, gxi pragmatisme antauxeniras, gxi lauxiras la terenon.
La filozofio pripensas, analizas la homecon, provas kompreni nian cxeestadon en la mondo, la universon, la morton, la tempon, la etikon, cxion komunan al ni kiu ajn estu nia deveno, nia sekso aux nia travivado..
La filozofio eliras el "realo" por dedukti ideojn, kiam la psikologio prilaboras praktikajn rimedojn por plibonigi la trairadon de niaj vivoj . La agad kampo de la psikologio estas la individuo, kiam la celumo de la filozofio estas la universalo
Ili dum longa tempo snobe traktis unu la alian, la filozofoj prijugxante la psikologojn tro prozaj kaj tiuj lastaj opiniante la filozofojn tro intelektaj kaj malproksimaj de la vera vivo.
Tamen ili havas similan ekzistokialon : helpi nin pli bone travivi nian surteran vojon.De la momento kiam ili malproksimigxas el tiu celo, ili perdas ilian senson...Oni instigas nin ne plu fari trancxon inter nia kapo, nia koro, nia korpo. La individuo plej perfekta, plej felicxa estu unueca kaj rekonsiligita kun si mem.
Estas nun agnoskita ke la psikaj perturboj povas malsanigi la korpon same kiel deprimon povas havi korpajn kauxzojn. Plie, vivmaleston povas havi verajn ekzistadajn kauxzojn, cxar sen klara kompreno de kio ligas nin al la aliaj homoj kaj al la universo ni estas minacataj de perdo de senso
Kiel venki la timon sen akcepti nian mortalecon ?
La plej bonaj psikologoj kaj la plej bonaj filozofoj ja komprenas ke ili bezonas ambaux vid- manierojn. Bedauxrinde tiuj estas maloftaj.
Send a message
Search for members
Karulo says:
Ekzemple: psikologo studas kial hundo salivumas antaŭ la manĝo kaj filozofo studas kial la psikologo kredas ke la salivumado de la hundo estas grava kaj studinda afero.
Nu, psikologio moviĝas, ni diru, en la medicina kampo. filozofoj laboras por la plivastigo de la konscienco kiu taŭgas, inter alie, por krei alternativon al Dio (ne necesas ekspliki la enorman gravegon de tiu fakto).
Tilio says:
Neuza Brienze says:
Artikolo kiel vi skribis ebligas oni pensi, ellirante el la rutinaj ideoj.
Gratulon!
Jakvo pro says:
Do regule mi sendas al ŝi filmetojn, mallongan leterojn en mia dialekto kaj evidente ŝercojn.
Momente tamen ŝi estas sub kontrolo en spikiatriejo eĉ apenaŭ konas momente propran nomon. Tre ege trista afero.
Ermanno Tarracchini says:
Kore salutas vin!