Gerardo Published on January 27, 2008
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Handikapigaj situacioj : 10 % de la homaro
Posted on February 13, 2008
SAT : malkonata asocio kun malkonataj fontoj
Posted on February 9, 2008
12 comments (latest 9 months ago)
Etapoj en la akiro de kompetento
Posted on February 4, 2008
5 comments (latest 9 months ago)
Filo kaj Psiko, du malsamaj manieroj vidi la mondon
Posted on February 1st, 2008
5 comments (latest 9 months ago)
Grava atentigo pri viaj vizitoj kaj komentoj
7 comments (latest 9 months ago)
Handikapigaj situacioj : la APAJH Trofeoj
Posted on January 26, 2008
1 comment (latest 9 months ago)
Cxu ni interkrucigu niajn krealecojn ?
Posted on January 20, 2008
9 comments (latest 9 months ago)
Por esti klaraj inter ni
Posted on January 16, 2008
1 comment (latest 9 months ago)
Handikapigaj situacioj : la dosiero
Posted on January 9, 2008
1 comment (latest 10 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 623 visits / 2 votes

Grava atentigo pri viaj vizitoj kaj komentoj

Sunday January 27, 2008 at 02:56PM

Karaj amikoj,

Bonvolu tre atenti pri tio :

Mi ne evidente kunvenigis vin por plauxdi je cxiuj miaj iniciatoj.. Vi povas ne konsenti kaj tion diri. Vi povas indiferenti, vi povas sxati unu el miaj artikoloj, malsxati alian. Sed ni ne estas cxe televido kie oni prenis la kutimon simple zapi se io ne placxas en la titolo mem de artikolo aux cxe la unuaj vortoj.

Bonvolu noti ke vizito ne estas aprobo. La nombro de vizitoj simple devus montri al mi, se ekzemple artikolo alvenas al gxiaj 60 unuaj vizitoj ke mi devas prepari alian materialon.. Se vi zapis vi lasas anonimuloj plenigi la lokon kiun vi ne okupis. Anonimuloj kiuj ecx ofte ne estas esperantistoj do komprenas nenion en miaj verkajxoj. Kaj finfine okazas en la nuna momento ke pli ol la duono de la vizitoj estas faritaj de simplaj scivolemuloj..

Post la vizito venas la momento de la komento. Tiam vi povas doni vian opinion. Vi povas ne fari tion tuje. Mi lasas la artikolojn suficxan tempon por ke vi povu pripensi.. lasi aliaj komenci la "pafadon" aux la komplimentojn.. aux ecx la komplementojn. Ne gravas... Se vere via opinio estas tro negativa kaj ke vi timu ofendi min per publika drasxado [mi ne facile vere ofendigxas] sendu al mi mesagxeton..

Kaj se vere io placxas al vi aux se vi volas tute trankvile ekzameni mian prozon, vi povas musklaki sur la steleton maldekstre. Gxi tiam flavigxas. Vi jxus kreis ligilon kiu permesas rekte retrovi mian tekston cxe la dosiero "plej sxatataj" .Notu ke tiun "honoron" vi povas forigi je cxiu momento laux via bontrovo. Notu ankaux ke tiel vi ne kopias la artikolon cxe via propra retejo sed kreas ligon, kaj cxiufoje kiam vi vizitos la tekston per tiu mallonga vojo  estos enkalkulitaj kiel normalaj vizitoj  cxe mi. [atentu ke la procezo de kreado de la ligo povas preni kelkajn minutojn]

Evidente la samaj reguloj valoras por la dokumentoj, krom la elsxuteblaj dosieroj.

Atentu ! se vi eniras la blogon per la gxenerala eniro sub mia nomo, vi devas tamen musklaki sur la titolo de la artikolo mem por "subskribi" vian viziton

Mi esperas ke tiuj simplaj indikoj helpus vin cxar ili aplikigxas ne nur al mi sed ankaux al viaj propraj blogoj kaj dokumentoj

Amike,

Gerardo

7 Comments / add your comment?

Dorina says:
Vidu, kara Gerardo, kia kuraghulo mi estas: komentarias kiel la unua!
Jes ja, vizito ne signifas aprobon, sed konsideru, ke eble ne chiuj (inter tiuj ankau mi) havas tujan opinion... Oni tralegas, au kelkaj ech ne ghis la fino la artikolon... kaj ... estas nenion por aldoni, aprobi, kontraudiri... Kaj ne pro malpacho, pro senintereso... nur simple nenio inda venas en la kapon. Tamen, chiel estas bone kaj utile ke vi notis tion chi, mi gratulas, kaj dankas!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Gerardo pro replies:
Tio estas jam antauxvidita. Vi ne estas devigata komenti tuje.. Vi povas reveni kiam tiu inda io estos en via kapo kaj tiam komenti laux via bontrovo. Amike
Posted 9 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Tre bele konsistigita, didaktika materialo. Estus tre bone, se multaj tralegus ĝin. Eble estus bone, se vi kun S-ro Paǔl Peeraets priparolus meti legendan materialon pri la metodologio de la Ipernet-uzado. Mi gratulas al vi, verŝajne vi faris la unuan paŝon tiurilate. Ekzistas verŝajne pluraj tipoj de Ipernet-uzantoj: de la pli-mapli profesiaj ĵonglistoj ĝis la vagabonde svagantaj rigardemuloj. Multaj enŝovas la nazon nur por iom lerni la lingvon. Ili ekzemple bezonas bonajn tekstojn. Ĉu eble aranĝi iel iaspecan lingvan revizoradon? Mi ne scias, kiel? Sed verŝajne estus bona iom da lingva aǔspicio, kiu siatempe ekzistis ĉe la paperaj gazetoj.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Ankau mi ofte koleras kontrau Iper kiam mankas komentoj, almenau malbonaj, al miaj verkoj. Entute; kial esperi ion krom averaghon, ech chitie? Estas amuzejo, ne tiom serioza afero. Mi rimarkas ke kichaj kaj averaghaj verkoj (fotoj, skribajhoj) ricevas pli da aplaudo al artajho vera.
Lau kutimo - regas mediokriteteco.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Gerardo pro replies:
Tre kara Tilio,
Mi komprenas cian malesperajn dirojn... Mi opinias ke ci nur parte pravas [kaj fakte mi aludas pri nur parteto de la problemo] Granda principo por cxiu agado estas ne kulpigi la aliajn homojn sed vidi kio estas fusxa, kio provokas malsukceson. Vidu..Mi verkis tiun artikolon por akceli la vizitemon de miaj amikoj en la reto. Mi parte sukcesis, cxar unuafoje la "subskribitaj" vizitoj al tiu artikolo estas pli multnombraj ol la anonimaj. Sed tio valoras nur por tiu artikolo. La artikolo pri la APAJH Trofeoj stagnas.. Cxu pro la temo mem [tiakaze mi devus kontentigi kun tiaj malbonaj rezultoj kiam mi verkas pri handikapigaj situacio] sed tiu stagnado povas ankaux rezulti el malbone elektita titolo, el malgajeco [manko da koloroj, da bildoj] kiam fakte temas pri festa, gxoja evento kaj suficxe grava por kunigi dum unu vespero iom pli da homoj ol Universala Kongreso.. Mi evidente faros aliajn provojn, enketos cxe kompetentuloj.. Sed mi ne akuzos la esperantistan komunumon esti suprajxa. La solvo de tia problemo des pli necesas ke la dauxro de nia esperantia aventuro dependos de nia kapablo altigi la kvaliton kaj la allogecon de niaj "produktoj".
Posted 9 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 9 months ago.
Tilio says:
Chu vi opinias kvaliton kaj allogecon sinonimoj? Mi ne.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Gerardo pro replies:
Oni ja vidos. Tamen rigardu la novan vestigxon de la Trofeoj.. Bildoj, koloroj..kiel anoncite
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.