Gerardo Published on January 26, 08
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
SAT : malkonata asocio kun malkonataj fontoj
Posted on February 9, 08
12 comments (latest 5 months ago)
Etapoj en la akiro de kompetento
Posted on February 4, 08
5 comments (latest 5 months ago)
Filo kaj Psiko, du malsamaj manieroj vidi la mondon
Posted on February 1st, 08
5 comments (latest 5 months ago)
Grava atentigo pri viaj vizitoj kaj komentoj
Posted on January 27, 08
7 comments (latest 5 months ago)
Handikapigaj situacioj : la APAJH Trofeoj
1 comment (latest 5 months ago)
Cxu ni interkrucigu niajn krealecojn ?
Posted on January 20, 08
9 comments (latest 5 months ago)
Por esti klaraj inter ni
Posted on January 16, 08
1 comment (latest 5 months ago)
Handikapigaj situacioj : la dosiero
Posted on January 9, 08
1 comment (latest 6 months ago)
Cxu Kartezio malpravis ?
Posted on January 4, 08
7 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 351 visits / 1 vote

Handikapigaj situacioj : la APAJH Trofeoj

Saturday January 26, 2008 at 06:31PM

Cxiu jare, de 2005, la Federacio de APAJH organizas disdonon de Trofeoj al organizoj, entreprenoj,urboj kiuj realigis altnivelajn iniciatojn por helpi en la plena socianigxo de personoj en handikapigaj situacioj. La Trofeoj estas enmanigitaj al gajnintoj dum ceremonio kiu okazas en la Kongres Palaco de Parizo antaux publiko de proksimume 4000 personoj. Tiu ceremonio estas okazo de spektaklo kiu arigas famkonatajn artistojn de la franca scenejo Gxi permesas cxiujare emfazi kio okazas ekster Francio. Tiel, en 2007, USONO estis honorigita. Cxi jare estas la vico de Kanado. La venonta ceremonio estas programita por Lunde la 9an de Junio 2008    

Tro ofte ankoraux, la personoj en handikapigaj situacioj provokas cxe la ne avertita publiko reagojn de kompato kaj de forjxeto.

La asocioj APAJH [Asocioj Por Adoltaj kaj Junaj Handikapitoj] celis de ilia kreigxo en 1962 la plenan rajton de cxiuj handikapitaj personoj  al plena socianigxo, civitaneco. 

De  2005, la Federacio  de APAJH  metis inter gxiaj agadoj la cxiujaran organizadon de  festa okazigo sen paga, momento de gxojo kaj de kulturo por cxiuj cxeestantoj, inkluzive de personoj en handikapigaj situacioj  venantaj  el la tuta Francio.

Tiu okazigo, krom gxia spektakla aspekto estas la momento kiam oni disdonas Trofeoj atribuitaj al organizoj, entreprenoj, urboj kiuj grave helpis cele al plena socianigxo de personoj en handikapigaj situacioj favorigante  :

1- akceson al lernejo kaj kulturo

2- akceson al profesia vivo

3- akceson al la urbo kaj al la publikaj servoj

Cetere tiu ceremonio permesas  emfazi realigojn en aliaj landoj.

Iom post iom la APAJH  Trofeoj instaligxis en la auxdvida pejzagxo de la lando kaj cxe la publikaj instancoj kiel atendita evento.

Vi povas viziti en la dokumenta parto kelkajn fotojn de la festo

Se vi havas la okazon trairi en Parizo la 9an de Junio, avertu min por ke vi povu esti invitota.

 

 

1 Comment / add your comment?

Jakvo pro says:
Mi ne faras promeson ĉeesti, sed tamen notis en agendo kun espero ke mi estos libera. (mi vivas grandparte laŭ agendo de edzino,pardonu min)
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.