Gerardo Published on January 16, 2008
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Filo kaj Psiko, du malsamaj manieroj vidi la mondon
Posted on February 1st, 2008
5 comments (latest 9 months ago)
Grava atentigo pri viaj vizitoj kaj komentoj
Posted on January 27, 2008
7 comments (latest 9 months ago)
Handikapigaj situacioj : la APAJH Trofeoj
Posted on January 26, 2008
1 comment (latest 9 months ago)
Cxu ni interkrucigu niajn krealecojn ?
Posted on January 20, 2008
9 comments (latest 9 months ago)
Por esti klaraj inter ni
1 comment (latest 9 months ago)
Handikapigaj situacioj : la dosiero
Posted on January 9, 2008
1 comment (latest 10 months ago)
Cxu Kartezio malpravis ?
Posted on January 4, 2008
7 comments (latest 10 months ago)
Ni havu la reflekson "Vikipedio"
Posted on January 3rd, 2008
3 comments (latest 4 months ago)
Personoj en handikapigaj situacioj (dauxrigo)
Posted on January 1st, 2008
2 comments (latest 10 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 502 visits

Por esti klaraj inter ni

Wednesday January 16, 2008 at 09:12PM

Karaj vizitintoj kaj vizitontoj,

Por ke vi pli bone sciu pri miaj intencoj kaj deziroj cxi tie en Ipernity, mi kopias cxi sube la gxisdatigitan resumon de mia persona historio kiu estis la enkonduko de prelegeto dum la SAT kongreso en Antony [pariza regiono] . Vi povos trovi la kompletan tekston de tiu prelegeto inter miaj dokumentoj [sub formato PDF, elsxutebla]

Do, vi povas atendi de mi ke mi ofte verku pri handikapigaj situacioj..sed mi aldonos artikolojn pri diversaj temoj homsciencaj,filozofaj kaj prezentoj de rimedoj laux mi nepre konendaj de aktivuloj.

Ne hezitu komenti , sugesti, meti demandojn. Mi pretas cxu mem respondi cxu helpi vin en la trovo de solvoj al viaj demandoj..

Ne hezitu peti de mi ke mi aldonu al miaj dokumentoj viaj atestoj pri aspektoj de handikapigaj situacioj konataj de vi. Mi metos ilin je la dispono de cxiuj [pro tio mi farigxis "pro" cxe Ipernity]

En la sama jaro 1976, tiu tempe ankoraux juna instruisto, mi frapis cxe du pordoj..La unua estis tiu de SAT [Sennacieca Asocio Tutmonda], la dua estis tiu de asocio ligita al instruista medio kiu zorgis pri la akcepto de handikapuloj [oni ankoraux ne diris personoj en handikapigaj situacioj] kiu dungis min, aux pli ekzakte akceptis min kiel sxtatoficisto metita je la servo de la asocio. Tiu asocio, lige kun la francaj publikaj instancoj kaj cxefe kun la publika lernejo farigxis unu el la grandaj federacioj kiuj nun fakas en la akompano de personoj en handikapigaj situacioj en Francio. Mi tre modeste partoprenis en tiu evoluo per la koncepto de administraciaj dosieroj por la kreado de novaj establejoj aux servoj. Nun cxe parta emeritigxo, mi ligas miajn du aktivecojn: partopreno en la vivo de la administracia skipo de APAJH [Asocio Por Junaj kaj Adoltaj Handikapukoj] kaj aktivado cxe SAT...kaj je via servo amikoj en Ipernity

1 Comment / add your comment?

Béla Apáti Kovács says:
Mi gxojas ke mi povas saluti SAT-anon tie cxi. Ankaux mi estas SAT-ano. Ipernity povus esti bona loko por renkontigxi, pritrakti niajn aferojn. Kiel Vi opinas pri gxi?
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.