Gerardo Published on January 4, 08
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
Handikapigaj situacioj : la APAJH Trofeoj
Posted on January 26, 08
1 comment (latest 8 months ago)
Cxu ni interkrucigu niajn krealecojn ?
Posted on January 20, 08
9 comments (latest 8 months ago)
Por esti klaraj inter ni
Posted on January 16, 08
1 comment (latest 8 months ago)
Handikapigaj situacioj : la dosiero
Posted on January 9, 08
1 comment (latest 8 months ago)
Cxu Kartezio malpravis ?
7 comments (latest 8 months ago)
Ni havu la reflekson "Vikipedio"
Posted on January 3rd, 08
3 comments (latest 2 months ago)
Personoj en handikapigaj situacioj (dauxrigo)
Posted on January 1st, 08
2 comments (latest 9 months ago)
Mi ja estas SATano
Posted on December 28, 07
3 comments (latest 9 months ago)
Alvoko al cxiuj talentoj
Posted on December 28, 07
1 comment (latest 2 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 556 visits / 1 vote

Cxu Kartezio malpravis ?

Friday January 4, 2008 at 06:55PM

Antonio Damasio, profesoro cxe la Sud Kalifornia Universitato [USONO]  estas inter la cxefaj sciencaj sercxistoj pri la funkciado de la homa cerbo. Li verkis plurajn librojn por klarigi siajn tezojn al klera publiko [en la angla, tradukitaj en pluraj lingvoj, mi povis akcesi al la franca traduko]

 

 

En sia unua verko, titolita "La eraro de Kartezio" Antonio Damasio rakontas kaj komentas la teruran historion de Pineas Gage [Gegx]?.

Tiu Pineas Gage estis skipestro dum la konstruado de la fervojoj en USONO. Tiu konstruado necesis ke oni eksplodigu rokojn kiuj gxenis la trairadon de la fervojo. Tiam oni ankoraux ne inventis la dinamitajn kartucxojn. Oni devis kavigi la rokon  meti en la kavon kvanton da nigra pulvo,premdensigi la pulvon helpate de stango el fero. Metio ege dangxera.

Gage estis tre kompetenta tre lerta laboristo..gxis kiam okazis la terura akcidento . Mi precizigu tie ke la stango uzata de Gage estis kvindek centimetrojn longa kaj kvar centimetrojn largxa.

Post la eksplodo oni reprenis la stangon je kelkaj metroj de la vundito. La stango estis enirinta en la korpon de Gage cxe la dekstra vango kaj elirinta cxe la supro de la kranio maldekstre.

Tiu epoke, oni tuj ektimas pensante pri la stato de la kuracarto, Pineas Gage devintus baldaux morti..Nu, tute ne. Li pluvivis kaj ecx oni povis konstati,mirigite, ke li ,post kelkaj monatoj ,retrovis cxiujn movkapablojn, parolkapablon, ktp.. Mirakla resanigxo..

Sed baldaux oni povis konstati gravajn sxangxojn en la sinteno de la malfelicxa eks skipestro.Li kiu gxis antaux la akcidento estis elitulo  profesie kaj persone, farigxis tute alia homo : sentauxgulo,li drinkis, ludis, insultis, ne plu kapablis zorgi pri siaj propraj aferoj kaj finis sian vivon en plena forgeso kaj mizero.

Evidente la kuracistoj kiuj zorgis pri Gage ne ankoraux kapablis kompreni kio vere okazis sed rakontis la "kazon Gage" kun suficxe da detaloj por ke la nunaj sciencistoj komprenu ke temis pri la unua konata ekzemplo de tia stranga evoluo. Bedauxrinde venis poste suficxe multnombraj vunditoj pro militoj por konfirmi la diagnozon.

Fakte la stango detruis cxe Gage parton de la cerbo, fronta lobo kie situas la centro de la rilatoj de cxiu homo kun liaj similuloj. Oni jam sciis ke homo estas socia estajxo. Oni do ekkomprenis kiamaniere tio funkcias.

Oni ankaux povis kompreni ke , male al tio kion pensis Kartezio, emocioj ricevitaj kaj traktitaj per tiu parto de nia cerbo estas fundamentaj por reguligi niajn plej raciajn plej kalkulitajn pensojn kaj decidojn.

7 Comments / add your comment?

Jakvo pro says:
Jen problemo por tiuj homoj kiuj perdiĝas en pasinteco.
Aliflanke ek de kiam ni akceptas la novajn sciojn sciencojn kiel 'nova vero' jen demando malfacila respondebla… aŭ ĉu mi eraras kaj troviĝas la respondo antaŭ miaj okuloj
Posted 9 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
De antaŭ jaroj la popola scio kaj la scienco iras en tute aliaj vojoj. La popola scio (rilate al *edukitaj homoj), laŭ mi, ĝenerale stagnis laŭ konoj de la 16a jarcento aŭ io tia. Homoj trairintaj eĉ gimazion scias apenaŭ ion plian ol Neŭtono. Elektron je adolta aĝo knaboj apenaŭ komprenas, eĉ tiuj kiuj ĝuste sciencon pristudis. Demandu knabojn - kiu konas eĉ se supraĵe la teĥnikojn por konstrui motorciklon. Mi ne parolas pri elektronika lanĉo de satelitoj; mi parolas pri sufiĉe baza afero.

Nur kelkaj univesitataj fakoj oni instruas iom pli nova scienco, eble ĝis la 19a jarcento. En kelkaj fakultatoj pri Matematiko, oni instruas eble ĝis duono de la 20a jarcento. Ĉio cetera, iras per volonta lernado.

Multaj fakoj (universitataj) plu restas eĉ apenaŭ sciencaj.

Nu, mi tiel katastrofeme opinias.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Roland Platteau replies:
Tial des pli gravas tiaj libroj scienc-vulgarigaj per bildoj kaj humur kiaj estas tiuj de S-ro Jean-Pierre Petit. Li traktas ĝis topologion aŭ la hodiaŭajn problemojn kiujn renkontas kosmologion! Ni esperantigis du el ili, sed plu serĉas volontulojn por esperantigi la 20 ceterajn, tie ĉi :
www.savoir-sans-frontieres.com/JPP/telechargeables/free_downloads.htm#esperanto
Posted 8 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Jen pruvo de mia tezo; emocioj estas faktoj. Ne kiel kutime opiniate - nur io iluzia, neekzistanta, malreala. Emocioj estas faktoj. (Ankau validas inverse - faktoj estas emocioj. Chu? Jes - char nenio gravas kio ne lasas impreson.)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
En iuj branĉoj de psiĥo-fiziologio oni ne distingas emocion kaj intelekton, sed oni anstataŭe uzas solan esprimon "semantika reago", kiu taŭgas multe pli ĝenerale por priskribi cerbajn reagojn rilatanj al signifoj. Mi tiun sciencan fluon sekvas kiom eble, kaj ja preferas tiun esprimon.
Laŭ mi vi miksas faktojn kun terminoj en via vortumo. Speciale mi konsilas *ne identigi* per la verbo 'esti' (en frazoj kiaj "tio estas tio"); mi tiajn identigajn esprimojn konsideras balbutoj.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Mi konis tiun ĉi historion, kvankam mi ne memoris la nomon de la vundito. Infane, mi havis (kaj plu havas, sed de antaŭ longe ne rigardas) bildoalbumon kie aperis mondaj kuriozaĵoj. Unu el la bildoj montris la feran palison, kiu pro eksplodo elflugis trairinte la kapon de la knabo.
Tie, per tre malmultaj vortoj, la verkintoj klarigis ke li post la eksplodo travivis, sed lia humoro ŝanĝigis al agresemo, maldankemo kaj malico.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Ne nur la humoro amiko, sed ankaux la plej raciaj decidoj ne plu povis ekzisti !! Gxis certa punkto tio pravigas vian esprimitan ideon trovi komunecon inter emocio kaj racio.. Mi volis resti je la elementa nivelo kie Damasio restis en sia enkonduka rakonto.. Evidente li poste klarigis multe pli kompleksajn aferojn... gxis nivelo kiu povas koncerni nur la fakuloj.. Mi tre sxatas tiun verkiston cxar li ne forgesas modestajn interesatulojn kiel mi estas.. Notinde estas ekzemple ke dank'al lia tria libro [ Spinozo pravis] li permesis ke mi ion komprenis pri la filozofio de Spinozo kiu fakte pro evidentaj sekurecaj kialoj [pensu ke sur lia tombo estas skribite "Caute" tio estas estu prudenta, kio ne malpermesis ke oni tiru liajn restajxojn el la tombo por malhonorigi ilin]
Cetere, mia franca traduko de Damasio jam datumas de 1995 !!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 9 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.