Gerardo Published on June 26, 2009
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
SAT kaj la Universalaj Kongresoj
Posted on August 10, 2009
7 comments (latest 4 months ago)
La leĝo de Pareto aŭ la principo 80 / 20
Posted on August 10, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Lastajn vortojn pri finiĝinta amikeco
Posted on August 5, 2009
7 comments (latest 4 months ago)
Ne antaŭvidita renkonto kun la tribo LIEBLANG
Posted on July 1st, 2009
9 comments (latest 4 months ago)
Letero al Nato militisto : mia reago
9 comments (latest 5 months ago)
Rikoltoj : ĉu necesas sklavigado ?
Posted on May 31, 2009
7 comments (latest 5 months ago)
Ni kaj nia kuzeto "bonobo"
Posted on May 10, 2009
15 comments (latest 7 months ago)
La leporo kaj la testudo [Ezopaĵo laŭ Kalocsay]
Posted on April 19, 2009
7 comments (latest 5 months ago)
Ĉu Kartezio malpravis ? (el miaj arkivoj)
Posted on March 22, 2009
2 comments (latest 9 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 3 people added it to their favorites
  2. Read 302 times

Letero al Nato militisto : mia reago

Friday June 26, 2009 at 12:56PM

Bojana Alfirevic verkis tre belan tre fortan kaj emociigan leteron al militisto de NATO dum la milto en Serbio / Kosovo.. Tiun leteron ŝi enretigis sur sia paĝo en Ipernity.. Ĝi estis reprenita en Sennaciulo, la gazeto de SAT [Numero de Majo / Junio] . Nia amiko Mike 59 prezentas francan tradukon de tiu letero sur sia paĝo kaj mi tie reagis en la franca.

Jen traduko de mia reago en Esperanto

Por legi la tekston de Bojana :

http://www.ipernity.com/blog/bojana.balfirevic/138224




Ne,milito ne estas politiko daŭrigita per aliaj rimedoj !! Milito okazas kiam la sinsekvo de eventoj kaj decidoj kondukis al ĉesigo de ĉiu ajn racia kontrolo kaj kiam regas perforto. Perforto havas siajn proprajn regulojn kiuj imponiĝas ekster, la homaj tempo kaj laboroj. Ne ekzistas gloraj militistoj, nur homoj gvidataj de iliaj instinktoj por pluvivado.. fizika pluvivado evidente sed plie psika pluvivado klu kondukas kelkajn ĝis la plej teruraj elvojiĝoj. Se ja ekzistas "akcidentaj damaĝoj", tio ne povus esti alia ol la situacioj de iuj sin trovantaj je la malbona loko kaj je la malbona momento..Oni konsciu ke tiaj akcidentaj okazaĵoj konsistigas nur parteton de la teruraĵo.. Politiko de sistemaj seks-perfortoj organizitaj de kelkaj armeoj, torturo, buĉado de kaptitoj aŭ de ne armitaj civiluloj, jen la centra efiko de milito, efiko obstine kaŝita al la publika opinio per emfazo de kuraĝaj agoj de esceptaj soldatoj. Ordinaraj soldatoj se ili ne atendas la ĉesigon de la premsonĝo aŭ la liberiĝon per la morto kapablas je la plej teruraj agoj. .. Sed finfine, ĉu ili ankaŭ ne estas viktimoj de la kontraŭ naturaj eventoj en kiuj ili estas engaĝitaj ? Kiom da eks-soldatoj fariĝis la plej konvinkitaj aktivuloj de por pacaj movadoj ? Kiom da ili falis en mensan malsanon ? Oni ja devas agi antaŭ la okazigo de milito, poste tro malfrue..

Mi ja ne povas, eĉ se mi komprenas la tre belan,tre fortan tekston verkitan de nia serba amikino, kondamni iun ajn, tiu estu la NATO soldato kiu ŝajnas kredi ke li estas en video ludo [sed ĉu vere li kredas tion ?] aŭ la elvojigita serba soldato seks-perfortulo kaj murdisto. Kion mi kondamnas estas ĉiuj agoj, ĉiuj paroloj kiuj kondukas al perfortaj sintenoj aŭ laŭdas tiajn fi-agojn.. Vivu sen-perforta komunikado, kleriĝo, kulturaj interŝanĝoj...

9 Comments / add your comment?

rughulo says:
Oni ja devas kondamni murdistojn. soldatojn, krimulojn- eĉ dilektulojn.

la milton kontraŭ serbio preparis responsuloj ekz. la iama ministro el partia verda joschka fischer.

Sed eĉ la verda partio postulas hipokrite la senperfortan komunikadon, kleriĝon , kaj kulturajn interŝanĝojn sed .dum la tuteŭropa baloto ili tute ne esprimis sin kontraŭ militoj. tion nur faris en germanio la maldekstra partio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Milito estas nenormala, escepta situacio kiu trafas plej intime la psikan vivon de tiuj kiuj bedaŭrinde estas devigataj travivi tiujn eventojn.. La spektaklo de milito povas esti delektinda sed nur de malproksime [vidu la elektronikajn ludojn !]Mi vere dubas ĉu ekzistas homoj kiuj ne estas profunde perturbitaj de ilia sperto ĉe batal-kampo, foje sen ke tio estas evidente perceptebla.. Milito detruas eĉ la detruantojn..Pro tio mi evitas kondamni.. Politikistoj kaj militistaj estroj portas multe pli gravan respondecon ĉar okazigo de milito aŭ grava neutila buĉado povas rezulti el iliaj mal-lertaĵoj.

Post la milto ofte okazas kondamnon de la malamiko;; kiu evidente estas la nura kulpulo.. Ĉu tio ne estas daŭrigo de la milito per aliaj rimedoj.. Komprenebla, homeca sinteno sed ĉu prava ?
Posted 5 months ago. ( permalink )
rughulo replies:
Miaj gepatroj travivis la du mond militojn- perturbojn mi ne perceptis ĉe ili. Ankaŭ SAT anoj partoprenis militojn ekz en eksa jugoslavio aŭ alĝerio - psikon difekton mi ne diagnozis. Tamen mi kondamnas kaj miajn gepatrojn kaj ĉiajn soldatojn - ili ja povus delekti sin per komputilaj ludoj .

la politikistoj kiuj favoras la militojn nuntempajn ( ekz. en afganio, afriko, suda ameriko kaj aliaj kontinentoj ) estis elektita de popoloj el ne nur eŭropo , kvankam nur minoritato voĉdonis. Kutime nur la venkinto de milito kondamnas la malamikon armeon., popolon. La vera kaj justa solvo estus - ne plu ekzistu malamikoj - sed tutmonda homa familio. Almenaŭ tion solene patose diras nia himno
Posted 5 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Pri via lasta frazo, evidente, mi tute konsentas..

La perturbado en la vivo de eks-soldatoj estas konata.. Mi legis sufiĉe da gatzet-artikoloj kiuj alarmigas pri la situacioj de batalintoj ĉe ilia reveno.. Sed estas iluzio forigenda : milito ne estas senĉesa sinsekvo de reciproka buĉado.. Ĝi entenas multe da periodoj kiam okazas nenio aŭ kvazaŭ nenio, [periodoj, cetere, kiam libere kreskas timo kaj enuo].. Kaj ne ĉiuj soldatoj partoprenas en la plej streĉaj bataloj.. Finfine, ĉiuj homoj ne havas samajn reagojn.. Do estas normale ke kelkaj revenas ŝajne sanaj kaj resocianiĝas sen probleme.. Ne ĉiuj kaj eĉ ne la plimulto... la ideo laŭ kiu la milito detruas eĉ la detruintojn grandskale pravas spite la esceptojn.Evidente, tiu konstato ŝanĝas nenion pri la sorto de civilaj viktimoj..
Posted 5 months ago. ( permalink )
Gerardo edited this comment 5 months ago.
Jakvopro says:
La teksto de Bojana estas por mi unu el la plej bonaj kontraŭmilitaj manifestoj kiujn mi iam legis. Mi tuj prenis kontakton kun Bojana ĉar ĝuste tiuj tekstoj ni bezonas por SAT. Mi esperas ke ĉiuj homoj legas … kaj klopodas kompreni.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Bojana alvokas soldaton akcepti respondecon por propraj agoj, kaj Gerardo montras al la fakto ke plejofte soldato estas nur 'ilo' kiu devas sekvi komandojn, sen la kutima respondeco. Gerardo ankaŭ montras la fakton ke soldato ne vere estas ilo, sed homo kiu poste suferas pro dum-militaj agoj.
Do, ambaŭ montras al la fakto ke soldatoj estas homoj; homoj kiuj estas kaptitaj en malhumana kaj netolerebla situacio. Vere homoj ne povas (kaj ne devus) malŝalti la konsciencon. Ĉiu ago kiun homo faras, restos kun tiu homo.
La artikoloj kompletigas unu la alian. Gratulon!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mike59pro replies:
Elkoran dankon pro via tre bona sintezo, kara Cindy!!! :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Dankon Cindy pro la sintezo.. Evidente miaj sentoj estas tre miksitaj.. Mi ne kredas ke iu ajn armeo perfekte etike sintenas, eĉ la franca armeo.. Bonŝance por mi, mi ne partoprenis iun ajn militon.. sed mi povus ĉerpi argumentojn ĉe eks soldatoj kiujn mi renkontis.. Mi ne kredas ke oni povas reveni el tia sperto sen spuroj fizikaj aŭ moralaj. Estas vere ke Bojana vivis la eventojn en eks Jugoslavio, kaj pro tio estas diferenco inter ni.. Mi povis distanciĝi.. ŝi ne, des pli ke la forto uzita en la milito pri Kosovo ne lasis iun ŝancon al la serba armeo [diference de la antaŭaj eventoj en Bosnio]. Jen do Bojana, mi ne partoprenis la krimojn, mi simple klare kondamnas ĉiun militon, kaj ŝajne tio estas bazo de interkonsento.
Posted 5 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Mi nur scias la realon en eŭropo. la plimulto- la majoritato, ne kondamnas la militojn. En svislando voĉdonis en jaro 1989 64% por sia propra nacia armeo. La rezulto probable estas la sama en ĉiuj shtatoj de eŭropo. Normala homo povas elshalti la konsciencon . Ago farita neniel influas la postan agadon. Tia estus koncepto religia: post morto homo iros paradizen aŭ inferen.
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...