September 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

November 2009 (2)
September 2009 (1)
July 2009 (2)
June 2009 (1)
May 2009 (3)
April 2009 (2)
March 2009 (5)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (8)
February 2008 (8)
January 2008 (6)
December 2007 (11)

September 27, 2009

Semajnaj pensoj (12) Kiun lingvon elekti?



Onidire nun jam neniu povas ekzist sen fremda lingvoscio. Sur tiu ĉi tereno de la vivo oni bezonas la konon de kelkaj lingvoj. Kvazaŭ nia planedo estus fariĝinta pli malgranda, ol antaŭ jarcentoj. En la dudek unua jarcento ni povas ĉirkaŭflugi la terglobon dum kelkaj horoj. Vole nevole oni sentas la mankon de la lingvoscio. Centmiloj vojaĝas eksterlanden. Ĉiutagaj estas la komunikadoj kun homoj, kiuj parolas malsaman lingvon. Tial ofte okazas lingvaj miskomprenoj.

Do, antaŭ ni estas la demando, kiun lingvon ni elektu por komprenigi nin?

La adeptoj de la angla lingvo ĵuras, la unusola mondlingvo estas la angla. Ĝi jam disvastiĝis en la tuta mondo. En ĉiu lando multaj homoj parolas kaj uzas ĝin.

Eble ili pravas. Sed estas problemo, tiu ĉi lingvo apartenas al nacio, kies kulturo kaj politiko influas aliajn popolojn kaj kultursferoj. Danĝere estas ĝia unusola uzado por la interhoma komunikado.

Komprenble ankaŭ ĉe aliaj lingvoj la situacio estas simila.

Ni povas konstati: ne ekzistas nacia lingvo, kiun oni povus rekomendi sendanĝere, ĉar neniu lingvo estas sendependa. Ĉiu apartenas al iu nacio aŭ popolo.

Kio estas la solvo? Ĉu ni estas enfermitaj por ĉiam inter la murojn de la gepatra lingvo?

Kiu ne aŭdis pri la Zamenhofa lingvo, tiu certe nun dirus: jes kaj rezignante metas sian kapon sub jungon de iu mondlingvo. Laŭ tiuj ĉi homoj ne ekzistas pli bona solvo. Lerni lingvojn estas necese.

Por esperantistoj tiu ĉi jam ne estas demando. Ili jam enpaŝis miraklan mondon, kie la vivon ne malhelpas lingvaj miskomprenoj, ili egalrajte povas komuniki unu kun la alia. Per Esperanto la lingvoĥaoso solviĝus dum kelkaj jardekoj kaj la tuta terglobo verdiĝus. La loĝantaro de l’ Tero komprenus unu la alian. Nenies lingvo kaj kulturo estus subpremata.

Bela sonĝo, sed espereble ĝi ne estas utopio.

Published at 15:53 / 5 comments / 172 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...