July 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

November 2009 (2)
September 2009 (1)
July 2009 (2)
June 2009 (1)
May 2009 (3)
April 2009 (2)
March 2009 (5)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (8)
February 2008 (8)
January 2008 (6)
December 2007 (11)

July 3rd, 2009

Semajnaj pensoj 11 (Homo, kiu parolis ĉiun lingvon)



Hieraŭ mi renkontiĝis kun viro, kiu parolis ĉiun lingvon ekzistantan. En laproksima parkol i fanfaronis pri sia scio. La ĉeestantoj mire rigardis kaj aŭskultis lin. Apud mi maljunulino rimarkis:

-Feliĉulo. Junaĝe ankaŭ mi lernis kelke da lingvoj. La lingvolernado estas malfacila laboro. Mi ne komprenas, kiel li povis ellerni tiom da lingvoj.

-Estas talentuloj, kiuj dum tagoj, aŭ semajnoj estas kapablaj ellerni lingvon – aldonis iu malantaŭ ni.

-Ĉu vi scias kiom da lingvoj ekzistas sur la terglobo? – demandis la maljunulino.

-Hm?

-Pli ol tri mil. Mi ne kredas, ke oni estas kapabla ellerni ĉiom da lingvoj. Certe li mensogas.

-Li ŝajnas simpatia kaj kredebla homo. Kiu povus kontroli, kel i diras veron?

-Mi dubas. Eble krom la gepatra lingvo li scias neniun.

-Mi devus ekzamenigi lin por ke ni eksciula veron.

Tiam la maljunulino diris al la fanfaranto:

-Ni deziras ekzamenigi vin, sinjoro.

La viro surpiziĝis kaj lia vango ruĝiĝis.

-Tre volonte, sed nun la tempo ne estas aktuala. Mi ne havas tempon. Mi devas rapidi, sed eble venontfoje se ni estos renkontiĝantaj. Do, ĝis….! Baldaŭe mi staros je via dispono, sed nun mi devas foriri.

Ni restis tie triope sen la viro parolanta ĉiun ekzistantan lingvon de la terglobo. Plurfoje mi ne vidis lin. Eble mi nur sonĝis la tutan, ĉar laŭ mi ankoraŭ ne naskiĝis tia homo, kiu povus ellerni pli ol tri mil lingvojn.

Nur post monatoj mi eksciis, eble tio ne estas fantastaĵo, se oni ellernas la Zamenhofan lingvon, ĉar tiam oni estas komprenata ĉie en la tuta mondo.

Published at 21:26 / 7 comments / 255 visits
This post is public

July 31, 2009

Semajnaj pensoj 12 (Ŝtonero)



Mi tenas en mia manplato malgrandan ŝtoneron. Ĝia koloro estas blanka. Ĝi estas malgranda ŝtonereto. De kie ĝi venis al mi? Ĝin mi trovis inter multaj ŝtoneroj.

Ne demandu kial ĝi estis elektita el miloj da ŝtoneroj. Ja tie estis ankoraŭ multegaj similaj. Tamen mi elektis tiun ĉi etan ŝtoneron.

Mi rigardas ĝin revante kaj mi ekprovas imagi kie ĝi estis antaŭ jarcentoj aŭ jarmiloj kaj tiu ĉi eta, eta ŝtonereto kion ĝi vidis el la mondo.

Ho, se ĝi povus rakonti, tiam certe li malkaŝus al mi multe da interesaj aferoj. Eble ĝi vidis reĝojn aŭ generalojn kaj ĝi travivis gravajn historiajn eventojn.

Mi scias bone, mia ŝtonero jam ekzistis dum la dua mondmilito, eĉ travivis ankaŭ la teruraĵojn de la unua hombŭcado. Tiom da tempo estas tro mallonga en la vivo de tia ŝtonero, kaj nun mi povas reiri en la tempon. Eble la ŝtonero kiun mi tenas en mia manplato, jam estis ie ankaŭ tiam, kiam la prahomo luktis por sia vivo kaj neniu sciis, kien evoluas la homa gento. Ankoraŭ neniu sciis, ĉu homaro estos kapabla flugi al Luno aŭ konkeri la universon.

Nur nun mi vidas, ke mi estas pli malgranda, ol tiu ĉi eta ŝtonero. Ni homoj estas nur polveroj en la granda maŝino de la universo.

Ŝtonero estu salutate! Mi petegas montru al ni la ĝustan vojon!

Published at 15:07 / 6 comments / 269 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...