| June 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | ||||||
Estas varmege.
Mi sidas en la ĉambro kaj retumas.
Senĉese mi aŭdas el la radioaparato kaj televidilo en la tagmezaj horoj neniu iru eksteren! Ni evitu la ardajn sunradiojn, ĉar ili estas danĝeraj kaj ili povas kaŭzi haŭtotumoron.
En kia mondo ni vivas? Ĉu jam ankaŭ la sunradioj estas danĝeraj? Ĉio renversiĝis? Terure!
Ankoraŭ en la lernejo mi lernis sen sunradioj vivo ne ekzistas sur la terglobo. Ili vivigas nin.
Kiam mi lernis Esperanton en mia lingvolibro (Baghy Gyula) estis legaĵo: Rimedo kontraŭ Esperanto. Tie mi legis, la fama kuracisto klarigis al la malamiko de Esperanto, kiu serĉis rimedon kontraŭ la Zamenhofa lingvo, ke kiu ne volas infektiĝi de Esperanto, tiu iru en profundan, malhelan kelon kaj li ne lasu iri al li la sunradiojn! Tiel oni povas eviti la infektiĝon.
Laŭ mi, ni ne enfermiĝu malhelan ĉambron! Ni lasu veni al ni la sunradiojn, ĉar la lumo helpas kaj nia koro ne iĝos frosta, se ni renkontiĝos kun alia homo. Eble estas homoj, kiuj ŝatus, se la homaro vivus en profunda mallumo.
(Kompreneble, tial ni estu singardemaj!)
Send a message
Search for members