| May 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | |||||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | ||
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | ||
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | ||
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
| 31 | ||||||||
Semajnaj pensoj
( Savboato / lifeboat )
Proksime al la urbo Kaposvár estas artefarita lago. Antaŭ jardekoj ĝi estiĝis kaj ekde tio ĝi estas ŝatata ekskursejo kaj fiŝkaptistejo de la kapoŝvaranoj. En la someraj monatoj multaj homoj vizitas ĝian plaĝon por baniĝi kaj sunumi. La belega pejzaĝo kun montetoj kovritaj de pitoreskaj arbaroj ravas la turistojn kaj ripozantojn.
Antaŭ nelonge perpicikle mi ekskursis tien farante kelke da fotoj, kiujn mi nun aldonas al mia verkaĵo. Promenante sur la lagobordo miajn okulojn ekpikis savboato. Nu, ĝi ne estus strangaĵo sur lago, ja ĉie sur ĉiu lago en la mondo oni povas vidi similan akvoveturilon. Kie oni baniĝas, naĝas kaj boatumas, tie laŭleĝe estas necesa starigi tian bazon por savi la vivon, se hazarde okazas akcidento.
Sed tio jam estis stranga por mi, sur la savboaton estis skribite nur angle: LIFEBOAT.
Por kiu? Tiun ĉi lagon grandparte vizitadas nur hungaroj. Eksterlandanon malmultas eĉ en la plej varmaj monatoj. Se tamen oni renkontiĝas kun ili, tiam ili venas kun siaj hungaraj geamikoj.
Mi timas la hungaran lingvon. Eble hodiaŭ nur sur tiu ĉi boato estis anglolingva teksto, sed alvenos tago, kiam la hungaraj vortoj malaperas de sur niaj stratoj, kaj ĉie oni trovos nur fremdajn vortojn. Malrapide la okuloj kaj oreloj alkutimiĝas ilin. Fine ni mem estos la ekzekutisto de la hungara lingvo.
Ni ne atendu tiun ĉi tagon! Ne hontu uzi nian belegan lingvon, ĉar eble ankaŭ la eksterlandanoj prefere renkontas hungaran lingvon, ol ian uniformitan anglan lingvaĉon.
( Per la angla lingvaĉo mi ne deziras insulti la angle parolantojn, ĉefe ne la anglojn, sed dum la lastaj jardekoj mi ofte spertis, ke kelkaj samsandanoj miaj, kiom kripligas la belegan lingvon de Ŝekspiro.)
Send a message
Search for members

