April 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30      

Archives

November 2009 (2)
September 2009 (1)
July 2009 (2)
June 2009 (1)
May 2009 (3)
April 2009 (2)
March 2009 (5)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (8)
February 2008 (8)
January 2008 (6)
December 2007 (11)

April 13, 2009

Semajnaj pensoj (05) La utila Esperanto



Por mi Esperanto estas ĉiutaga lingvo. Ne pasas tago, ke ĝi ne estus uzata. Sen ĝi nun mi jam ne povus ekzisti. La Zamenhofa lingvo helpas al mi en ĉio. Ĝi ne estas nur hobia lingvo, kiel multaj homoj opinias pri ĝi. Dum jardekoj helpe de Esperanto mi vojaĝadis ekonante multe da landoj, akirante sincerajn geamikojn tra la tuta mondo.

Junaĝe mi ege ŝatis korespondi. Tiu ĉi revo pelis min por lerni iun lingvon. En la sepdekaj jaroj vivantaj en socialistaj landoj ni estis enfermitaj kaj nur malfacile ni povus vojaĝi eksterlanden. La korespondado estis ia anima vojaĝo. Verdire tiutempe la leteroj alvenis tre malrapide. Ofte ni devis atendi semajnojn je la respondoj. Ho, kiom granda estis la ĝojo, kiam la poŝtisto trandonis al mi leteron venintan el iu fora lando. Mi estis tute ravita.

Tiu ĉi miraklo ankoraŭ nun kaŭzas eksciton kaj mia koro ekpulsas rapide. Sed nun jam grandparte tiuj ĉi kontaktoj okazas rete. Tiel la komunikado estas pli rapida kaj jam mi ne devas atendi semajnojn. Ofte mi povas babiladi kun miaj geamikoj kaj iliaj respondoj tuj venas. Ĝi estas grandioza sento. La mondo malgrandiĝis kaj Esperanto denove pruvis sian gravecon kaj utilon.

Mi ĝojas, ke mi ellerni la Internacian Lingvon kaj proponas al ĉiu lerni kaj ekkoni ĝin, ĉar per tiu ĉi lingvo oni povas venki grandegajn distancojn.

Published at 16:32 / 2 comments / 186 visits
This post is public

April 27, 2009

Semajnaj pensoj 06 ( Artefarita lingvo)



Esperanto!? Ĝi estas artefarita lingvo. Tamen nun ĝi jam fariĝis la plej nova branĉo de la homaj lingvoj.

Precize oni ne scias, kiom da homoj uzas kaj parolas ĝin. Estus bone kredi, iutage ĝin oni uzos, kiel nian duan gepatran lingvon. En la tuta mondo ĉie per Esperanto oni povos komprenigi sin kaj falos la lingvaj bariloj.

Multaj aferoj malhelpas ĝian disvastiĝon. En la unua loko estas la homa stulteco.

Jes, la stultaj homoj povas kaŭzi grandan domaĝon por la Internacia lingvo. Mi ne komprenas, kial oni elektas pli malfacile ellerneblan lingvon, kiam ankaŭ per la Zamenhofa lingvo oni povus komuniki tute same, kiel per mondlingvoj. Krome tiu ĉi lingvo estas neŭtrala. Ĝi apartenas al neniu nacio aŭ popolo.

Mi ne konas homon, kiu perfekte povintus ellerni fremdan lingvon, malgraŭ tio, ke li lernis ĝin jarojn, kaj jardekojn. Kiu asertas, ke mi jam perfekte scias iun lingvon, tiu mesogas, ĉar ni ne scias eĉ nian gepatran lingvon senerare.

Do, mondo krias por Esperanto, tamen el ni nur malmultaj aŭdas ĉi vokvorton kaj multaj niaj homfratoj indiferente iras preter nia kara lingvo.

Kio devus okazi, ke Esperanto estu akceptita unuanime, kiel pontolingvo por la homaro?

Published at 14:44 / 4 comments / 262 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...