| March 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | 31 | ||||||
Mi ĉiam deziris lerni lingvon.
Onidire mi tre malfacile lernis ĝin infanaĝe. Laŭ mia lingvoinstruistino, mi neniam estos kapabla ellerni iun ajn lingvon. Vane mi lernis la rusan, tamen la rezulto estis preskaŭ nulo. Krom kelkaj bagatelaj vortoj kaj esprimoj mi nenion povis ellerni.
Mankis io el mi, kio inspirus min por lerni.
En la elementa lernejo ni lernis la rusan lingvon devigite. Kiel preskaŭ ĉiu lernanto ankaŭ mi ne ŝatis ĝin. Estus stultaĵo diri, tiam mi jam sentisla grandan politikan ŝanĝiĝon, kio okazis post 1989 en la iamaj socialistaj landoj.
Mi nenion sentis. Simple mi ne ŝatis la devigitajn lingvojn. Mi estas konvinkita, se tiam la germana aŭ angla lingvoj estus instruitaj por ni, tiam el ni multaj abomenus ilin. Mi ne komprenis, kial oni necesas lerni lingvojn.
Tamen, kial mi lernis Esperanton, kiam mi transvivis tiom multe da fiaskoj dum la lernejojaroj? – Mi ne scias.
Unue, kiel lernanto mi renkontiĝis kun Esperanto kaj estis arda somero. Mi kun mia koramiko eklernis ĝin je la granda miro de niaj gepatroj, ĉar ni ne estas konataj pri tio, ke ni volonte foliumas lernolibrojn dum lerneja ferio.
Tiam okazis io. En mian kapon venis dia fajrejo, kiu ekbruligis mian koron kaj jam en la unua momento mi komencis pensi esperantisme kaj tiu ĉi sento tute renversis min. Ekde tiu momento mi vivas en nova lando, kie la Suno neniam subiras kaj tiu ĉi lando nomiĝas Esperantujo.
Mi ne scias, nun kion dirus mia lingvoinstruistino, se ŝi sciintus pri mia lingvokariero?
Eble ankaŭ ŝi ekmirus. Estus bone vidi ŝian vizaĝon.
Send a message
Search for members