| February 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
Nuntempe la homoj estas malgajaj. Ili ne povas ridi. Ili forĵetis la bonhumoron kaj en ilia okuloj tie sidas la timo de la morgaŭo.
Tamen iutage mi renkontiĝis kun feliĉa homo, kiu ne forgesis ridi eĉ etaj aferoj povis ĝojigi lin.
Mi ekvidis lin sur la strato, kiel ĝuste li promenadis rigardante la montrofenestrojn. Li ofte haltis kaj lia vizaĝo radiis de la feliĉo.
Kial li estis feliĉa?
Neniu sciis.
Li nur ĝuis la vivon, tiun teruran, malfacilan vivon, kiu por alia homo estas peziga kaj dolora. Lin povis ĝojigi ankaŭ la trilado de la birdoj, la falantaj pluvogutoj sur lian vangon. Lin ĉarmigis la vidaĵo de bela pejzaĝo.
La aliaj homoj ne komprenis lian feliĉon. Ili enviis lin kaj se li amikeme volis proksimiĝi al ili, tiam ili rifuĝis de li.
La feliĉan homon ne malgajigis tiu ĉi, ĉar li sciis alvenos tago, kiam ĉiu homo estos feliĉa kaj gaja. El la koroj malaperos la malamo.
Li ne estos la unusola feliĉulo en nia mondo.
Send a message
Search for members