| December 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | 31 | |||||
Antaŭ la vojo altiĝis giganta monto. La vagabondo staris kaj gapis ĝin. Trans la monto estis urbo.Tien li deziris iri, sed la monto baris la vojon.
Kion fari?
Ĉu trabori la monton? Li ne havas borilon.
Li longe cerbumis kaj restis senkonsila.
Fine li decidis, ke li forportos la monton.
Matene li komencis la laboron. Tage kaj nokte li laboris.
La homoj scivole rigardis lin.Iu demandis la vagabondon:
-Kion vi faras?
-Mi forportas tiun ĉi gigantan monton, por ni povu iri al la transa urbo.
La ĉeestantoj ridaĉis pri la vagabondo. Neniu kredis lin. La monto estis tro granda, kaj sola neniu estas kapabla forigi la monton.
Post iom da ripozo li daŭrigis la laboron.
Li laboris jarojn, eĉ jardekojn, sed apenaŭ estis videbla lia laciga laboro. Eble, se la homoj helpus al li kaj ili kune laborintus la vojo estus farebla. La vojo estus utila por ĉiu, sed se oni nur gapis kaj ridis pri homo, kiu kuraĝas sonĝi, kaj faras ion por realigi sian decidon.
Send a message
Search for members