September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

November 2009 (2)
September 2009 (1)
July 2009 (2)
June 2009 (1)
May 2009 (3)
April 2009 (2)
March 2009 (5)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (8)
February 2008 (8)
January 2008 (6)
December 2007 (11)

September 3rd, 2008

Esperanto estas atakata

Komence, kiel novbakita esperantista mi kredis, ke ĉiu ŝatas la Zamenhofan lingvon.La homoj unuanime akceptas ĝin, kiel helpilon, kiu povus solvi la grandan Babelan lingvoĥaoson.

Devis pasi pluraj jaroj, ĝis por mi klariĝis, ke Esperanton ne ŝatas ĉiu hungaro,eĉ ili forte atakas ĝin.Ofte mi estis primokita pro tio.Multaj homoj frapetadis miajn sultrojn dirante: „Bone amiko,lernu ĝin! Ĝi estas bonega ludilo.Vi estas ankoraŭ infano kaj se Vi plenkreskos ankaŭ vi spertos la lernita lingvo estas nur ludilo por kelkaj mil fanatikuloj”

Tio tre dolorigis min.Mi deziris konvinki ĉiun dubantoj kaj mi esperis per miaj predikoj povos ŝanĝigigi la mondon. La malamikoj de Esperanto amase alvenos al nia sandardo.

Domaĝe ne tiel okazis. Ili plu atakis intense nian amatan lingvon.

Por mi estas stranga, kial kontraŭi Esperanton, kiam sciante nia geptra lingvola hungara estas izolite en Eŭropo,kaj tiu ĉi neŭtrala, pli facile ellernebla lingvo povus helpi al ni.

Ne. Ekzistas hungaroj, kiuj devigas ĝian forigon el la instruado. Iu flustris al mi silente, la granda tendaro de la atakantoj apartenas al lingvoinstruistoj, ĉar Esperanto deprenas multe da mono el ilia monujo.

Oni devas scii en Hungario nur tiu ricevas diplomon, kiu havas ŝtatan lingvoekzamenon el unu aŭ du lingvoj. Sen ŝtata lingvoekzameno la studentoj ricevas nur atestilon pri la kvar aŭ kvin jaroj, ke ili lernis en tiu altlernejo aŭ universitato.

Bone ellerni iun nacian lingvon estas malfacila. Ne ĉiu estas kapabla fari mezan aŭ superan lingvoekzamenon.

Bele sonas la nomo de tiu lingvo, kies ellernado bezonas dekoble malmulte da tempo ol la grandaj mondlingvoj.

Se Esperanto estus forigita el la elekteblaj ekzamenolingvoj, tiam tiuj kiuj lernis la Zamenhofan lingvon nun devus lerni alian lingvon pliriĉigante la monujon de la lingvoinstruistoj.

Ĉiutage ekflugas misa informo, ke baldaŭe Esperanto estos forigita. Per tiuj ĉi informoj oni ekprovas ŝuti la dubojn, ĉu lerni aŭ ne lerni Esperanton.

Estus bone, se tiuj ĉi atakoj estus finitaj kaj oni vidus tiu ĉi lingvo estas por ni kaj per ĝi ni hungaroj povus malfermi grandan pordegon al la mondo.

Published at 13:38 / 7 comments / 448 visits
This post is public

September 25, 2008

Aŭtunaj pensoj

Denove estas aŭtuno. La arbofolioj falviĝas. Melankolio ĉirkaŭbrakumas min. Sola mi promenadas en la parko kaj mi rememoras pri la ardaj, someraj tagoj, kiuj rapide forpasis.

Nun jam estas malvarme. Suno lacete iras sur la ĉiela vojo,ofte kaŝiĝante malantaŭ nuboj, eĉ foje –foje ankaŭ ekpluvetas. Monotona aŭtuna pluvo frapetas sur la fenestroj de la domoj. Trista melodio traboras mian koron.

La aŭtuno ĉarmigas min kaj venas pensoj en mian kapon. Ili estas aŭtunaj pensoj. Mi iras sur la vojo kovrita per flavaj kaj seka foliaro.

La homoj rapidas. Neniu rigardas la velkiĝantajn florojn. Antaŭ kelkaj semajnoj ili ankoraŭ pompis, ĉiu admiris la belegajn, kolorajn florojn.

Ĉio iutage forpasas kaj restas nur memoro.

La matenoj estas nebulaj kaj frostaj. La ĉielon grizaj nuboj flugas, kiel gigantaj birdoj timigante la homojn.

Tamen mi ŝatas la aŭtunon.Ĝi donas al mi karajn sentojn, belegajn kolorojn.

Estus bone kredi, ke ĉi aŭtuno estos longa kaj bela, ni homoj estos feliĉaj.

Published at 22:07 / 4 comments / 394 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...