August 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

November 2009 (2)
September 2009 (1)
July 2009 (2)
June 2009 (1)
May 2009 (3)
April 2009 (2)
March 2009 (5)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (8)
February 2008 (8)
January 2008 (6)
December 2007 (11)

August 3rd, 2008

Lingvo sen landlimoj

 

 

Iam mi sonĝis pri Esperanto. Ĝi estis belega sonĝo. Mi ege bedaŭris kial mi vekiĝis. Malfermante la okulojn la sonĝo tuj forflugis.

Pri kio temis mia sonĝo?

Mi vivis en tia mondo, kie la Zamenhofa lingvo estis vaste disvastiĝinta kaj ĉiu parolis ĝin.

La imperio de tiu ĉi mirakla lingvo faligis landlimojn kaj malaperis la lingvaj miskomprenoj. La homoj vivis unu kun la alia en frateco kaj harmonio.

Ni geesperantistoj ofte estas atakitaj, ke ni tro revadas pelante iluzion kaj ankaŭ mem nia lingvo estas nur sonĝo. Ĝi neniam fariĝos la dua gepatra lingvo de la homaro, ĉar ĝi ne staras sur fiksa bazo. Ĉi tiun rolon jam delonge plenumis mondlingvo. Efektive jam neniu deziras neŭtralan pontlingvon. La universala akcepto de Esperanto nur plivastigus la ĥaoson de la ekzistaj lingvoj.

Mallonge la Zamenhofa lingvo solvus nenion, eĉ…

Ĉu efektive Esperanto estas nur la granda sonĝo de la homaro?

 

Published at 20:05 / 3 comments / 326 visits
This post is public

August 21, 2008

Kial mi fariĝis esperantisto?

Antaŭ nelonge iu demandis min: Kial vi fariĝis esperantisto? Kial oni elektas Esperanton, kiam tiom da lingvoj ekzistas. Per la mondlingvoj oni povas pli utile orientiĝi, kaj ili estas pli vaste disvasiĝintaj.

Jam ankaŭ mi ofte meditis pri tio.Efektive mi ne scias la respondon. Mi nur sentas interne, profunde en mia koro, ke la Zamenhofa lingvo donas al mi pli multon ol la aliaj lingvoj.

Mi scias, tiu ĉi sento estas konata al ĉiuj geesperantistoj, kiujn trafis tiu ĉi grandioza ideo.

Nun mi povus paroli pri frateco kaj mondpaco. Ankaŭ ili estas veraj, se oni pensas pri Esperanto. Sed por mi estis tre grave, ke mi povis komprenigi min kun homoj, kiuj parolis malsaman lingvon.

En la lernejo mi lernis devigite la rusan lingvon. Sed post tiom da jaroj mia scio el tiu ĉi lingvo estas egala kun nulo. Mi apenaŭ scius elbuŝigi kelke da vortoj kaj simplaj frazetoj. Nun jam mi ege bedaŭras, ke mi ne ellernis la lingvon de Puŝkin kaj aliaj rusaj famuloj. Mi ne deziras serĉi obĵetojn. Fakte mi estis la kulpulo, kiu ne lernis diligente kaj pro tio ĝi ne iĝis mia propraĵo.

Neniu lernanto ŝatas la devigitajn lingvojn. Se mi lernintus alian lingvon devigite, tiam ankaŭ ĝi kaŭzus por mi problemojn. Ja, mi provadis lerni ankaŭ aliajn lingvojn, sed mi ne povis persisti kaj rapide mi rezignis serĉante kaŭzon, kial mi ne lernas ilin.

Kial mi sukcesis ellerni Esperanton?

Eble tial, ĉar mi tre volis. Mi decidis forte kaj mi lernis ĝin intense. Ia interna motoro instigis min, kaj io montris al mi la ĝustan vojon, en kiun direkton mi devas iri plu.

Antaŭ 37 jaroj mi komencis lerni Esperanton. Depost tio jam pasis multe da jaroj, tamen mi ne bedaŭras, ke mi elektis tiun ĉi grandiozan lingvon.

Published at 12:40 / 6 comments / 388 visits
This post is public

August 28, 2008

Meditado

Antaŭ nelonge mi meditadis.

Kial ekzistas tiom da lingvoj sur nia terglobo? Ĉu ankaŭ sur aliaj planedoj ekzistas multaj lingvoj, aŭ tiu ĉi fenomeno karakterizas nur la teran vivon. Se antaŭ la homaro malfermiĝos la kosma pordego, ĉu ni devos lerni la lingvojn de la planedoj?

Kiom da lingva ĥaoso estos, se ni deziros komuniki kun la „fremduloj” Eble la eksterteraj civilizoj jam eltrovis ion por solvi tiun ĉi ĝenan situacion.Verŝajne ili komunikas per cerbondoj kaj la pensoj libere flugas de kapo al kapo.El ilia mondo malaperis la lingvoj. Ĉiu komprenas la alian.

Tiom multe da diversaj lingvoj ekzistas nur sur nia olda terglobo, kiel la puno de Dio konate el Biblio. Pro tio la homo devas lerni lingvojn, se li deziras komprenigi sin kun diverslingvano. Nia raso estas ankoraŭ tro primitiva kaj ne ellernis la kosman lingvon per kiu ĉiu racia estaĵo komunikas.

En la universo estas miliardoj da steloj. Miliardoj da lingvoj, kiujn ni devas ellerni aŭ proprigila komunikilon de la eksterteruloj, se ni ne volas perdiĝi en la frosta kosmo.

Kiun vojon ni elektu por nia estonto. Ja, nin dividas multaj naciaj lingvoj, kiuj ofte tre malfaciligas nian vivon. Vane ni esperas, ke iu nacia lingvo povos plenumi la rolon de helplingvo. Tio estas nur iluzio. Dume jaroj kuras kaj nenio ŝanĝiĝas, nin sufokas la lingvoj. Ni ne komprenas nian homfraton. Ni nur balbutadas serĉante la ĝustajn vortojn. Ni nur esperas, iutage tamen ankaŭ ni homoj fariĝos la membro de la Kosma Lingva Asocio.

Published at 21:15 / 3 comments / 327 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...