June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 2009 (1)
September 2009 (1)
July 2009 (2)
June 2009 (1)
May 2009 (3)
April 2009 (2)
March 2009 (5)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (8)
February 2008 (8)
January 2008 (6)
December 2007 (11)

June 8, 2008

Lingvoinsulo en Eŭropo

Ni hungaroj nepre devus ellerni Esperanton. Nia lingvo la hungara estas izolita en Eŭropo. Niaj lingvaj pranencoj vivas fore de ni kaj ankaŭ ili estas etlingvoj. Multaj el ili enfondiĝis la lokajn lingvojn dum jardekoj sur la teritorio de la imama teritorio de Sovetio.

Nia plej multnombra lingva pranenco estas la finno. La simileco inter la du lingvoj estas malgranda. Nur ĉe la gramatikaj radikoj estas trovebla pranenceco, kaj krome kelke da praaj vortoj pruvas, ke ambaŭ lingvoj devenas el sama familio.

Do, la hungara lingvo estas malgranda insulo en la oceano de la lingvoj kaj ĝi estas atakita, influita ĉiutage fare de aliaj lingvoj.

Dum jarcentoj la hungara lingvo transvivis diversajn reformojn, kiuj ebligis ĝian renoviĝon. Tiuj ĉi reformoj ĉiufoje donis novan vivforton al ĝi. Sed en la dua parto de la dudeka jarcento ĉio fariĝis pli rapida. La distancoj mallongiĝis inter kontinentoj kaj kulturoj. Tiu ĉi fenomeno daŭras ankoraŭ nun. Ĝi estas sentebla ankoraŭ ĉe la naciaj lingvoj. La malgrandajn lingvojn kaj kulturojn subpremas la grandaj. Vole nevole en la hungaran lingvon enŝteliĝas fremdaj vortoj kripligante ĝin.

Neŭtrala lingvo estus kapabla defendi la naciajn lingvojn kaj kulturojn. Ĝi helpus elimini la lingvan malegalecon.

Se ni deziras konservi la hungaran lingvon ankoraŭ por la sekvaj jarcentoj, tiam ni hungaroj unuanime devas apogi la ideon de Esperanto.

 

Published at 15:39 / 9 comments / 648 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...