May 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (8)
February 2008 (8)
January 2008 (6)
December 2007 (11)

May 3rd, 2008

Ni eltrovu pontolingvon!

Se Esperanto ne estus, oni devus eltrovi ĝin. Sen pontolingvo ni jam ne povas ekzisti. Ĉiutagaj estas la komunikado inter diverslingvaj homoj. De jaro al jaro kreskas la nombro de la turistoj, kiuj vizitadas fremdajn landojn.

Antaŭ ni estas grandega dilemo kiu lingvo estu elektita por la internacia komunikado. Se ni elektas la lingvon de iu nacio, tiam ĝia privilego danĝerigas la lingvon kaj kulturon de aliaj popoloj, precipe la etajn lingvojn.

Krome la pontolingvo devas esti facile ellernebla, logika kaj neŭtrala.

Kiu nacia lingvo povus plenumi tiun ĉi rolon?

Eble neniu.

La angla lingvo vane estas disvastiĝinta en la tuta mondo, ĝi ne estas facile ellernebla kaj neŭtrala. Sed ni povus diri tion ĉi ankaŭ pri la aliaj mondlingvoj.

Kion fari por eviti la lingvan ĥaoson?

La respondo estas facila: ni eltrovu pontolingvon! Aŭ almenaŭ ni vaste uzu la grandiozan lingvon de doktoro Zamenhof. Ja, li jam eltrovis ĝin anstataŭ ni.

 

© Published at 13:11 / 8 comments / 285 visits
This post is public

( 1 post )