May 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

November 2009 (2)
September 2009 (1)
July 2009 (2)
June 2009 (1)
May 2009 (3)
April 2009 (2)
March 2009 (5)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (8)
February 2008 (8)
January 2008 (6)
December 2007 (11)

May 3rd, 2008

Ni eltrovu pontolingvon!

Se Esperanto ne estus, oni devus eltrovi ĝin. Sen pontolingvo ni jam ne povas ekzisti. Ĉiutagaj estas la komunikado inter diverslingvaj homoj. De jaro al jaro kreskas la nombro de la turistoj, kiuj vizitadas fremdajn landojn.

Antaŭ ni estas grandega dilemo kiu lingvo estu elektita por la internacia komunikado. Se ni elektas la lingvon de iu nacio, tiam ĝia privilego danĝerigas la lingvon kaj kulturon de aliaj popoloj, precipe la etajn lingvojn.

Krome la pontolingvo devas esti facile ellernebla, logika kaj neŭtrala.

Kiu nacia lingvo povus plenumi tiun ĉi rolon?

Eble neniu.

La angla lingvo vane estas disvastiĝinta en la tuta mondo, ĝi ne estas facile ellernebla kaj neŭtrala. Sed ni povus diri tion ĉi ankaŭ pri la aliaj mondlingvoj.

Kion fari por eviti la lingvan ĥaoson?

La respondo estas facila: ni eltrovu pontolingvon! Aŭ almenaŭ ni vaste uzu la grandiozan lingvon de doktoro Zamenhof. Ja, li jam eltrovis ĝin anstataŭ ni.

 

Published at 13:11 / 8 comments / 540 visits
This post is public

May 11, 2008

Kapoŝvara Esperanto Centro

 

Antaŭ du jaroj fondiĝis KAPOŜVARA ESPERANTO CENTRO  por disvastigi Esperanton en Kaposvár kaj en la departamento Somogy.

KEC-o helpas la lernemulojn. Krome ni staras je la dispono de enlandaj kaj eksterlandaj geesperantistoj, kiuj vizitas nian urbon.

Nia celo, ke KEC-o fariĝu vera Esperanto centro kaj ni povu popularigi la Zamenhofan lingvon.

Nia kontaktadreso: Apáti Kovács Béla, Kaposvár, Béla király u.44., HU-7400 Hungario

Telefone: 82/410-664

Rete: espbela@t-online.hu

Se Vi deziras viziti la urbon Kaposvár petu informon, kaj laŭeble ni montros al Vi la urbon kaj ni helpas al Vi dum Via restado.

Bonvenon en Kaposvár!

 

En la nomo de KAPOŜVARA ESPERANTO CENTRO Apáti Kovács Béla

 

 

P.S. Rigardu miajn fotojn pri la urbo!

 

Published at 09:55 / 3 comments / 381 visits
This post is public

May 25, 2008

Surstrate

Post la laboro la homoj inundas la stratojn. Ĉiu rapidas. Ie infano ekploras. La patrino kolereme diras al la etuleto:

-Hieraŭ vespere ni pritraktis ĉion detale. Post la infanoĝardenaj horoj ni iros por lerni anglan lingvon ĉe lingvoinstruistino. Ĉu vi forgesis?

-Sed panjo! Mi ankoraŭ volas ludi kun miaj geamikoj.

-Silentu! Ni iras al la lingvoinstruistino. Ankaŭ tie estos infanoj. Ĉiu moderna infano devas scii angle. Ĉu komprenite?

-Panjo, kara, mi ne volas esti moderna infano.

 

 

Published at 15:21 / 3 comments / 433 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...