April 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

November 2009 (2)
September 2009 (1)
July 2009 (2)
June 2009 (1)
May 2009 (3)
April 2009 (2)
March 2009 (5)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (8)
February 2008 (8)
January 2008 (6)
December 2007 (11)

April 6, 2008

La bonkora drako

Iam en la fabellando vivis drako. Ĉiu timis de ĝi, se   ekaperis en la urbo. Kvankam tiu ĉi drako ne estis timiga, ĝi amis la homojn. Sed tion neniu sciis pri ĝi.

Pro tio la drako malĝojis.  Li deziris, ke oni amu lin.

Okazis, ke la drako promenis en granda arbaro kaj neatendite ĝi renkontiĝis kun maljunulino. Ŝi tre ektimis kaj petegis:

-Kara drako, lasu mian vivon! Hejme min atendas miaj katido kaj kokinetoj.

La drako milde diris al la maljunulino:

-Onjo, ne timu  min! Mi volas helpi al vi. Permesu al mi, ke mi portu vian pezan pakaĵon.

Unue la maljunulino ne volis kredi al ĝi, ĉar en la fabelo la drakoj estas malbonaj bestoj. Sed nun okazis miraklo. La drako efektive bonkore helpis al la maljunulino.

Ili iris unu apud la alia mutaj. La homoj mire rigardis ilin, kaj ili atendis, kiam estos forrabita la maljunulino.

La homoj trompiĝis. La drako akompanis hejmen ŝin kaj dece adiaŭis de la maljunulino, kiu balbutante dankis la helpon.

-Mi dankas, kara drako. Mi ne pensis, ke vi estas tiom bonkora. Mi rakontos al ĉiu, ke la drakoj estas bonkoraj kaj helpas al ni, homoj. Espereble en la estonto ni vivos en paco kaj harmonio.

Aŭdante tiujn ĉi vortojn la drako fariĝis eksterordinare feliĉa kaj apenaŭ ĝi atendis, ke denove povu helpu al iu.

 

- Onklo Adalberto -

 

Published at 12:07 / 3 comments / 388 visits
This post is public

April 12, 2008

Diskuto

La bestoj diskutadis en la ĝangalo, kies lingvo estas la plej utila. Kiun uzas la plej multe da bestoj?

Ili ne povis interkosenti. Erupciis granda diskutado inter ili. Ĉiu asertis, ke sia propra lingvo estas la plej multnombre parolata kaj ĝi estas la plej konvena por iĝi helplingvo inter la bestoj.

Dum la tuta tago eĥis la ĝangalo pro ilia laŭta diskuto.

Ili jam preskaŭ kvereliĝas. Neniu aŭskultis la argumentojn de la alia.

Vesperiĝis, kiam el inter la densaĵo ekaperis la leono.

La bestoj tuj mutiĝis. Ili ne kuraĝis plu diskuti.

La leono haltis sur la maldensejo kaj rigore ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ ĝiaj okuloj dirintus:

-Mi estas la reĝo de la bestoj, do mia lingvo estas la unusola, kiu povas plenumi la rolon de la internacia lingvo en la ĝangalo.

Neniu besto kuraĝis kontraŭi la leonon, ĉar ĝi havis grandajn, akrajn dentojn kaj ĝi estis tre treege forta besto.

 

Published at 19:07 / 5 comments / 399 visits
This post is public

April 16, 2008

Nia trezoro: la popolfabelo

La infanoj ŝatas la popolfabelojn, ĉar ilia ĉarmo kaj riĉeco estas vera trezoro en la koro de ĉiu homo.

La popolfabelojn ne povas superi, eĉ la plej modernaj elektronikaj ludoj.

Legante ĉi frazojn vere estas infanoj, kiuj fiere argumentas super la popolfabeloj forflugis la tempo. Ili primokante diras: kiun interesas la plej juna filo de la malriĉulino, aŭ saĝa leporeto kaj aliaj bestofabeloj?

Fakte multaj infanoj prefere ludas per komputilaj programoj ol legi aŭ aŭskulti belajn fabelojn. Al ili mi mesaĝas, sen la popolfabeloj tiuj ĉi modernaj programoj ne povintus ekzisti, ĉar en la popolfabeloj radikiĝas nia homa kulturo.

Do, mi kuraĝigas vin, foje-foje flankeŝovu la komputilon kaj legu popolfabelojn! Eĉ proponu ĝin ankaŭ al viaj gepatroj, ĉar tiuj fabeloj helpas forgesiĝi pri la zorgoj de la mondo.

 

Published at 11:58 / 1 comment / 378 visits
This post is public

April 19, 2008

LA MURO

Sur la strato du homoj babiladis. Ili nun renkontiĝis unue kaj ili estis fremduloj.

-Bonan tagon ! – diris la pli alta viro.

-Bonan tagon ! – venis la respondo.

-Kio estas tiu ĉi muro?

-Kiu muro?

-Tiu ĉi, kiu staras inter ni. Ĉu vi ne vidas?

-Jes, mi vidas ĝin. Tiu ĉi muro estas alta kaj baras la vojon.

-Bedaŭrinde.

-Jes, bedaŭrinde.

-Ni devus forigi la muron.

-Mi konsentas.

-Kiu komencu?

-Laŭ mi ni ambaŭ.

-Ĉu komune?

-Jes. Komune estas pli facila kaj rapida.

-Vi pravas.

-Ĝis nun la muro baris la vojon inter ni kaj ĝi malhelpis la sinceran homan kontakton.

-Se ni komune forigos la muron, tiam en la estonto ni povos renkontiĝi pli ofte.

-Kion ni faros, se la vojo estos libera?

-Ni renkontiĝos ĉiutage.

-Ni ne estos fremduloj plu. Ni povos manpreni libere. Inter ni ne estos muro.

Ili feliĉe komencis malkonstrui la muron kaj antaŭ ili ŝvebis la ĉiela estonto, kiam malaperos la muro kaj la vojo estos libera. Jam nur kelkojn da brikoj ili devis forigi por la vojo estu libera, kiam laŭta homamaso alvenis.

-Kion vi faras? – ili demandis.

-Ni malkonstruas la muron, kiu malhelpis la sinceran homan kontakton.

-Grandioze! – eksaltis la gvidanto de la homamaso – Ni helpas. Ĉu ne ,homoj?

Ili ĉiuj unuanime jesis kaj ili inundis la iaman lokon de la muro. La du viroj vane protestis, ke jam la muro estas malkonstruita. La novalvenintoj ne aŭdis ilin. La du virojn ili forpuŝis de la postrestaĵoj de la muro kaj ili gaje festis la venkon super la muro. Ili ĉiuj estis konvinkiĝintaj, ke ili savis la homaron kaj ekde tiu ĉi tago la homoj estos liberaj. Inter ili ne staros muro, kiu malhelpis ĝis nun la homan kontakton.

-Vivu la libereco! – ili kriegadis kaj ĉie aŭdiĝis la kontenteco de la homamaso – Ni sukcese malkonstruis la muron, dank’ al nia amata gvidanto.

La gvidanto de la homamaso komencis paroli aplombe:

-Sed ni ne forgesu, inter ni estas fiuloj, kiuj plimalfaciligis nian laboron. Jen tie estas niaj malamikoj. Prijuĝu vi mem, ĉu ili meritas nian amikecon?

-Ne! Morton! Morton! – muĝis la homamaso – Ili estas niaj malamikoj. Ni ne lasu rifuĝi ilin! La Tribunalo de la Homamaso decidu pri ilia sorto!

-Inter ni ne estu tiaj homoj, kiuj malhelpas la progreson. Nia socio konsistu el obeemaj kaj laboremaj homoj. Tiuj friponuloj volis renversi nian trankvilon kaj kiam ni alvenis al la muro, ili kontraŭis nian volon, por ke ni malkonstruu la muron.

-Vi pravas -  ekmuĝis denove la homamaso – Ili estis kontraŭ ni. Ili malhelpis la malkonstruadon de la muro. Ili meritas la morton, ĉar ili estis kontraŭ ni.

La du viroj staris sub granda arbo hontigite kaj ne kuraĝis rigardi en la okulojn de siaj homfratoj. Ili jam tre bedaŭris, ke komencis malkonstrui la muron. Se ili ambaŭ preteririntus ĝin indiferente, tiam nun ankaŭ ili apartenus al la granda familio de la homamaso kaj neniu kolerus pri ili. Sed ili volis bonon por la homamaso. Ilin oni miskomprenis kaj nun neniu kredas ilin, eĉ en ili la homamaso vidas malamikon. Kiel pruvi la senkulpecon? Kiu kredus ilin?

Certe neniu.

La gvidanto de la homamaso sugestis, ke ili estas malbonaj homoj. Vane ili faris la grandan parton de la laboro. Vane en ilia kapo ekflagris la fajrero malkonstrui la muron. Tio jam neniun interesis. Ili gape aŭskultis la parolon de la gvidanto de la homamaso. Ĉiu estis konvinkiĝinta, ke li parolas vere kaj iliaj malamikoj estas la du viroj, kiuj volas malbonon al la homamaso.

La malfeliĉuloj estis starigitaj antaŭ la tribunalon, kie prezidis mem la gvidanto. La homamaso inundis la juĝejon. Preskaŭ diskreviĝis la muroj, tiom da scivolemuloj volis rigardi la proceson.

-Ĉu vi estas kulpuloj? – demandis la juĝisto.

-Ni ne estas kulpuloj – ili respondis.

La homamaso ekhurlis.

-Vi malhelpis la forigadon de la muro. Tio estas nepardonebla ago kontraŭ nia socio. Dum la malkonstruo de la muro vi perforte kontraŭstaris la progreson de la homamaso. Kion meritas tiuj ĉi friponuloj? – li demandis.

-Morton! Morton! – aŭdiĝis la unutona respondo kaj la homamaso skuadis siajn pugnojn timigante la du malfeliĉulojn, kies vivo en tiu momento valoris neniom, ĉar ĉiu estis kontraŭ ili.

La juĝeja proceso daŭris nur kelkajn minutojn. La gvidanto de la homamaso kondamnis ilin je tuja ekzekuto, kiun oni senprokraste plenumis kaj iliaj kadavroj estis ĵetitaj en sensignan tombon kaj la homamaso ĝojdancis sur ĝi festante la pereiĝon de la malamikoj.

 

Published at 16:34 / 6 comments / 409 visits
This post is public

April 24, 2008

La kato, kiu volis lerni la hundolingvon

Okazis antaŭ multaj jaroj, kiam mi estis infano nia virkato volis lerni la hundolingvon. Ĝin tre ĝenis, ke li ne komprenas eĉ unu vorton hunde.

Vere la pli aĝaj kaj pli saĝaj katoj diris al li: tion ĝi ne faru, ĉar ne estas bona, se la hundo kaj kato komprenas la alian lingvon.

Nia virkato ne aŭskultis ilin. Ĝi diligente komencis lerni la hundolingvon.

Jam ĝi sciis multajn vortojn kaj esprimojn, kiam ĝi decidis provi sian lingvoscion ankaŭ en la praktiko.

En la najbaro loĝis granda hundo. La kato iris al la barilo kaj vokadis la hundon.:

-Bonan tagon, kara najbaro! Ni babiladu iomete! Kiel vi fartas? Hodiaŭ estas bela vetero.

Unue la hundo pensis en la najbaro estas alia hundo kaj volonte akceptis la proksimiĝon.

-Estu salutate, amiko! Dankon, mi fartas bonege. Ĝuste nun mi alvenis hejmen el la katopelado.

-Ĉu vi pelis katon? – demandis timeme la virkato.

-Kompreneble. Ĉiu hundo ŝategas peli tiujn laktobuŝajn katojn. Ĉu ne?

-Oh, jes –balbutis la kato kaj volis foriri kaŝe por ke la hundo ne rimarku ĝin. Sed la hundo iris proksime al la barilo. Ĝi eksentis la katodoron kaj eksaltis:

-Mil diablaj hundoj, mi sentas katodoron. Ek, al la laboro! Venu kolego, ni pelu tiun aĉan beston el la mondo!

Ĝi tiom ektimis, ke plurfoje ne volis lerni la hundolingvon. Ĝi suprenkuris altan arbon kaj de tie ĝi kriegadis: „Help’!’ „Help’!”

Kompreneble kate.

 

Published at 21:35 / 8 comments / 527 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...