February 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

November 2009 (2)
September 2009 (1)
July 2009 (2)
June 2009 (1)
May 2009 (3)
April 2009 (2)
March 2009 (5)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (8)
February 2008 (8)
January 2008 (6)
December 2007 (11)

February 4, 2008

Je la memoro de patrino

Knabeto staris ĉe la tombo kaj li amare ploris. El liaj okuloj la larmogutoj trarulis lian palan vangon.

Pro la ploro lia tuta korpo tremis.

Li estis sola en la tombejo. Ŝajnis, ke li estas tre trista kaj granda malĝojo sidas sur lia animo.

Kiu kuŝis en tiu tombo? La respondo estas facila. Lia patrino mortis neatendite antaŭ kelkaj tagoj. Ŝi forlasis por ĉiam sian fileton. Plurfoje ŝi jam ne karesados lian ĉarman kapeton. Ŝia voĉo ne tintos milde en liaj oreloj.

La morto forrabis ŝin.Vane estus ĉiu petego, la tombo ne redonas lian amatan patrinon.

Junaĝe li ekkonis la malĝojon. La funebro premas lian etan koron. Li perdis tiun, kiun li pleje amis. Neniam ili renkontiĝos en ĉi vivo. Ilin disigas la profundeco de la tombo.

Rapide forpasis la infanjaroj kaj ekde tio atendas lin la kruela vivo de la plenaĝuloj.

La knabeto nur ploris kaj ploris. Per siaj du molaj manoj li elfosus sian patrinon el la tombo, se Dio redonus ŝin al li kaj li denove povus ĉirkaŭbrakumi ŝin.

Li imagis, kiom bonege estus, se ŝi vivus kaj ili povus promenadi en flora parko kune mano en la mano, kiel antaŭe, kiam lia patrino ankoraŭ estis sana kaj ili ne pensis prila morto. Ili estis feliĉaj kaj gajaj.

Li denove komencis tremi kaj li preskaŭ sufokiĝis pro la plorego.

Mallaŭte li ripetadis:

-Panjo mia! Panjo mia! Revenu al via fileto. Mi promesas ĉiam mi estos bona kaj obeema knabo.

Sed la tombo ne respondis. Ĝi restis muta gardante sian loĝanton.

Aŭtune jam rapide malheliĝas. La malhelo subite enkovris la tombejon kaj en la malproksimo la lampoj lumis en la vilaĝo.

Li devis ekiri hejmen, kie jam lia patrino ne atendas lin.

Kiam li ekiris, ĉiu paŝo estis peza, kiel li malproksimiĝis de la tombo, kvazaŭ io retirus lin.

Fine li diris retrorigardante:

-Panjo mia,morgaŭ mi denove venos kaj vizitos vin. Ĝis mi vivos, ĉiutage mi estos ĉi tie.

 

Published at 21:46 / 5 comments / 814 visits
This post is public

February 6, 2008

Senespera amo

La urbo estis silenta. Sur la stratoj estis nur kelkaj homoj, sed ankaǔ ili rapidis ien. Fine la urbo tute senhomiĝis. Nur restis sur la strato rigardante la montrofenestrojn. Li ne volis hejmeniri, ĉar li timis de la soleco, kiu okupis la tutan domon post la foriro de Maria.

Ŝi forlasis lin sen adiaǔo. Li ne komprenas la kialon. Ili ĉiam estis feliĉaj kaj nenia antaǔsigno avertis, ke baldaǔ okazos tiu ĉi malgaja evento. Prefere li pasigus la tutan nokton sur la strato. Sed ĉirkaǔ noktomezo jam estis malvarma vetero, eĉ komenci pluveti. La frostaj pluvogutoj trarulis lian vangon kaj ili malheligis liajn okulojn intermiksiĝante kun la larmo.

Georgo estis tre malĝoja. Senĉese li devis pensi pri Maria. Ĉiam li vidis ŝian ridetantan vizaĝon antaǔ li kien ajn li rigardis.

Li haltis antaǔ granda montrofenestro. De sur la vitro respeguliĝis lia bildo, ankaǔ en ĝi li vidis la vizaĝon de Maria. Kvazaǔ ŝi rigardus al li. Li volis ektuŝi la bildon, sed antaǔ ol ĝi estus tuŝita la bildo subite malaperis. Lian tutan korpon ekskuis io kaj hontiĝante rapide retiris sian manon.

La bildo malaperis. Georgo nur rigardis la montrofenestron, sed li ne sciis kio estas ene. En lia cerbo memoroj zigzagis pri la knabino. Vane estis ĉiu klopodo, li ne povis forgesi ŝin. Li esperis, tre esperis, ke la tuta afero estas nur malbona sonĝo kaj li baldaǔe vekiĝos. Li denove rapidos, eĉ kuregos al ŝi, kiel antaǔe. Ili ĉirkaǔbrakumos unu la alian kaj ŝiaj kisoj bruligos lian lipon.

En la sekva momento denove dubo superis la esperon kaj komencis rezigni, ke lia karulino forlasis lin por ĉiam. Tiu ĉi estis tre amara penso. Li sentis, ŝia memoro ĉiam estos kun li kaj ĝi neniam malheliĝos. Ĝis li vivos ĉiam ŝi estos kun li kaj tage kaj nokte li  pensos pri tiu ĉi karega estaĵo.

Li sciis, la senespera amo iutage traboras lian koron kaj li mortos forlasante tiun ĉi tristan mondon. Sed li akceptis tion, ĉar por Maria li estus preta elektila ankaŭ la morton.

 

Published at 15:19 / 8 comments / 901 visits
This post is public

February 8, 2008

Donaco

 

En la ĝardeno kolektiĝis la gastoj. Ĉiuj estis bele vestitaj. Ili venis festi la naskiĝdatrevenon de la avino. Ĉi tage ŝi fariĝis naŭdek naŭjara. Ankoraŭ unu jaro kaj ŝi atingos la centan jaron. Kiom alta aĝo ĝi estas en la vivo de la homo! Sed oni ankoraŭ devas atendi unu jaron. La gastaro nun festas nur la naŭdek naŭjaran datrevenon. Ankaŭ ĝi estas bela aĝo. Malmulte da homoj atingas tiun ĉi aĝon.

Estis belega, somera vetero. Jam la sunradioj orumis la pinton de la proksima monto, kiam komenciĝis la kurtuŝa festo.

La avino malraide elvenis el domo kaj ŝi ĉirkaŭrigardis. Ŝi jam delonge ne vidis tiom da homoj ĉe sia dometo. Preskaŭ ĉiu estis konata por li.

Ekvidante ŝin,la ĉeestantoj laŭte komencis ĝojegi kaj aplaŭdi, la pragenepoj, eĉ saltadis, kiel etaj kapridoj.

Ŝi ridetis. En ŝiaj okuloj denove ekbrilis la flamo de la vivo. Jam delonge ŝi ne sentis, kiom bone vivi. Nun ŝi forgesis ĉiun doloron kaj malĝojon. Se tiun ĉi belan feston ankaŭ ŝia povintus vidi! Ŝi ekĝemis kaj per raŭka voĉo invitis la gastojn al la tablo, kiu estis riĉe primetita per bongustaj manĝaĵoj kaj nutraĵoj.

La tuta vilaĝo povus satiĝi per ĝi. Meze sur la tablo estis giganta, etaĝa torto. Ĝin la sukeraĵisto de la vilaĝo faris dumnokte. Sur la torto staris ronde naŭdek naŭ kandeletoj. Ĝi estis vera artaĵo.

La infanoj apenaŭ atendis, ke ili povu gustumi la torton kaj aliajn frandaĵojn, ĉar kompreneble tie estis ankoraŭ multaj aliaj. Sur la alia tablo viciĝis diversaj trinkaĵoj, fajnaj vinoj, bierojn kaj kompreneble ne mankis la ĉampano.

Post la mallonga salutparolo la gastoj kaj invititoj transdonis la donacojn. Multege da floroj kovris la tornacon. Oni ne sciis,kien meti ilin, ĉar en la domo estis malmultaj vazoj. Fine la floroj estis metitaj en manlavujojn. La tuta ĉirkaŭaĵo odoris pro la floroj.

La pragenepoj kantis por la praavino. Ili estis ĉarmaj kaj la kanto larmigis ŝin.

Unue la ŝi detale rigardadis, kio estas en la pakaĵoj, sed iom da tempo ĝi jam lacigis ŝin. Ŝi promesis, kiam la gastaro hejmeniros aŭ morgaŭ ŝi rigardos ĉiom.

En la malproksima angulo de la ĝardeno sidis virino kun bonda knabeto. Iomete ŝi flankentiriĝis de la festantoj.

Kiam la festado silentiĝis, ĉiun okupis la nutado kaj trinkado, la virino iris al la avino kaj mallaŭte diris:

-Vi ne rekonas nin. Ĉu ne? Mi estas Klara, la edzino de via plejaĝa pranepo Petro, kiu mortis pasintjare pro motorcikloakcidento. Mi venis malplenmane. Mi portis nur lian fileton Adaĉjo vian prapranepon.

La maljunulino ege ekmiris. Preskaŭ ŝi svenis pro la surprizo, sed fine ŝi reakiris sian forton kaj elbuŝigis:

-Oh,li estas la plej bela donaco okaze de mia naskiĝdatreveno. Espereble mi povos vivi ankoraŭ longe, eĉ mi povos danci dum lia nuptofesto.

Kiu estis proksime kaj aŭdis ŝin, ĉiu ridis kaj revante rigardis, kiel la avino feliĉe karesadis ka kapon de la knabeto. En ŝiaj okuloj nun li estis la pruvaĵo de la daŭro de la vivo.

 

 

 

 

 

 

 
Published at 13:23 / 6 comments / 738 visits
This post is public

February 12, 2008

Denove Vesperto

Onidire, mia modesta, reta eldonaĵo Vesperto ne estas elŝutebla en Impernity. Mi ne scias ĝian kialon.

Kiun ĝi interesas, tiu vizitu la sekvajn retadresojn:  http://www.heszperanto.hu/page.php?16  kaj  http://www.hetimix.hu/index1.html  de kie oni povas elŝuti facile.

Mi ĝojus, se Vi informus min, kielplaĉis al Vi mia eldonaĵo.

Amike kaj samideane,

Apáti Kovács Béla

 

 

 

 

Published at 11:49 / 3 comments / 432 visits
This post is public

February 14, 2008

Venu kun mi ludi!

Knabeto enuis en la parko. Li ne sciis kion fari. Fine li decidis serĉi ludkunulon. Li longe serĉadis ĝis li trovis knabon ludantan sola en la sablejo.
-Venu ludi kun mi! - diris la knabeto.
-Kion ni ludu?
-Ĉu vi ŝatas militludi? Mi proponas al vi militludon. Ĝi estas bonega ludo por knaboj.
-En la milito oni mortas.
-Kompreneble. Tial ĝi estas milito. Mi estos soldato kaj mi mortpafos vin. Vi mortos. Ĉu bone?
-Tion mi ne volas. Mi ne volas morti...
-Sed en milito iu devas morti.
-Ni elektu alian ludon!
-Mi nun volas militludi kaj vi mortos. Ĉu komprenite?
-Ne mi ne volas morti.
-Ĝi estas nur ludo. Post momento vi reviviĝos. Vi mortos nur lude. Ekvidu, ĝi estos grandioza ludo.
-Ni ludu, tiel, ke ni konstruas domojn, grandajn urbojn kaj sur la terglobo ĉie regas paco. Ni plantu florojn por ke ni povu ĝui la belecon de la naturo. Sur Tero estu paco kaj ni ne militludu!
-Vi ne estas vera knabo. Tiel ja parolas knabinoj. Vera knabo ŝatas militludi. Mi iras plu por serĉi alian knabon kiu ŝatas militludi - diris la knabeto kaj li trompiĝinte forlasis la knabon ludantan en la sablejo.

Published at 20:06 / 6 comments / 870 visits
This post is public

February 24, 2008

Survoje

 

 

úton
úton
 Viro iris sur la vojo kaj portis grandan valizon. Ŝajne la valizo estis peza, ĉar la viro ofte devis halti por ripozi.
Horojn li iris ĝis li renkontis alian viron, kiu staris apaud la vojo. La staranta viro demandis:
-Kien amiko? Kion Vi enhavas en tiu grandega valizo.
Li haltis kaj visxis la sxviton de sur sia frunto.
-En ĝi estas miaj memoroj - li respondis ekripozinte.
La valizo vekis la interesiĝon de la alia viro.
-Ĉu memoroj?
-Jes, memoroj. Ĉiu homo kunportas siajn memorojn.
-Interese mi ne havas memorojn.
-Vi eraras. Ĉiu havas memorojn. Eble la viaj estas en la poŝoj. Rigardu kaj serĉu viajn memorojn.
La viro metis sian manon en la poŝo kaj longe serĉadis. Fine li ekkriegis:
-Efektive mi havas memorojn. Ĝis nun mi ne sciis pri ili. Mi estas tre treege dankema al vi, kial vi helpis trovi miajn memorojn. Nun jam mia vivo estas rozkolora. Sed diru al mi, kial vi portas viajn memorojn en tiu ĉi grandega valizo.
-Ĉar mi havas multe da memoroj.
-Montru ilin al mi! Mi estas scivola je viaj memoroj.
-Volonte, sed promesu al mi, ke vi estos pacienca kaj ĉiujn finaŭskultos.
La viro promesis kaj la viro kun giganta valizo rakontis kaj rakontis siajn memorojn dum la tuta nokto al la fremda viro, kiu ĝis mateno ekkonis ĉiom da memoroj de la migranto.
Kiam la unuaj sunradioj ekaperis ili adiaŭis unu de la alia kaj la viro daŭrigis la migradon sur la vojo.

Published at 13:36 / 8 comments / 995 visits
This post is public

February 28, 2008

Lingvokreantoj

Kiam ni estis malgrandaj knaboj, apenaŭ ellerninte la abocon en la lernejo, ni decidis krei novan lingvon, kiun nur ni komprenas. Nia lingvo estus sekreta lingvo por ni.

Febre ni revadis pri ĝi. Antaŭ ni ekaperis la belega estonto. Neniu komprenos nin. Ni bonege povos babiladi kaj la plenaĝuloj scivole aŭskultos nian parolon en la nova lingvo. Ja, ĉiu infano havas sekreton. Ni ne volis tion, ke pri ĝi oni sciiĝu.

La laboro komenciĝis kaj ni faris la novan lingvon per vortokolektado. Vere ni ankoraŭ ne baptis nian lingvon. Ni ne sciis, kio estos ĝia nomo. Ni opiniis, ke sufiĉas, se ni eltrovos novajn vortojn .Tiam ankoraŭ ni ne sciis, sen gramatiko lingvo kreita estas kripla monstro kaj ĝi ne estos vivkapabla.

Tiutempe tio ne interesis nin. Laŭ ni lingvo povos ekzisti ankaŭ sen gramatiko. Vere ankaŭ eltrovi novajn vortojn ne estis facile. Komence ankoraŭ rapide ni diradis la novajn vortojn, sed post iom da tempo elĉerpiĝis la ideo. Multaj vortoj tre similis unu al la alia kaj ni sentis, tio ne estas tro bona, ĉar ĝi malfaciligas la lingvolernadon. Ni sciis, vane ni kreos novan lingvon, ĝin ni devos lerni, se per ĝi ni volas komuniki.

Efektive ni ne sciis, kiom da vortoj ekzistas en la hungara vortotrezoro , trovi por ĉiu taŭgan vorton estis giganta laboro. Se estis eltrovita unu vorto, tuj ekaperis aliaj dekkaj ili atendis sian novan signifon.

Senĉese ni faradis la novajn vortojn, kvazaŭ infano volus konstrui pluretaĝan loĝdomon. La unuajn vortojn ni ankoraŭ povis rememori, sed post iom da tempo ili elfalis el nia cerbo. Bonŝance, ni notis ilin en neuizitan kajeron.Ni plenigis ĝin preskaŭ tute. Nur kelke da paĝoj restis vaka.

Tamen ni bonege amuziĝis dum la someraj lernejaj ferioj. Ni tre ĝuis krei novan lingvon. Ĉi lingvo neniam pretiĝis, ĉar baldaŭ ni rekonis, ankaŭ nian lingvon ni devas lerni, se ni deziras uzi ĝin.

 Ankoraŭ nun mi larmokule pensas pri nia unusola artefarita lingvo, kiun ni knaboj elpensis, sed bedaŭrinde ĝi neniam pretiĝis kaj tiel la mondo fariĝis pli malriĉa. La homaro perdis lingvon porinfanan.

„ La infanaĝo estas la perlo de la homa vivo. „

Eble ĝi tiel sonus en nia lingvo:

„ KURABEA VARAMI A LOPERNAK CUMOKO. „

 

Published at 11:41 / 6 comments / 1023 visits
This post is public

February 29, 2008

Mia revo

 

Esperanto
Esperanto

Mi revadas, iam Esperanto fariĝos la dua gepatra lingvo de la homaro kaj ĉiu komprenas unu la alian. Malaperas la lingvaj bariloj.

Ĉu ĝi estas bela sonĝo?

Eble.

Sed kiom bonege estus, se ĉiu homo devus ellerni nur unu fremdan lingvon. Nuntempe la anglolingvanoj havas privilegon, ili ne estas necese lerni lingvojn, se ili deziras komuniki, komprenigi sin eksterlande.

Ekzistaj popoloj kies lingvo estas malgranda, la loĝantoj de tiuj ĉi popoloj devas ellerni plurajn lingvojn, ĉefe la anglan, se ili volas liberiĝi el inter la muroj de ilia lingvo. Kiom multe da laboro, kiom multe da tempo ellerni fremdan lingvon. Kiu neniam lernis lingvon, tiu ne scias. Tamen fine nur malmultaj lernantoj atingas la celon, la bonan lingvoscion. Ili granda nombro restas eterna komencanto, balbutanto, kiu apenaŭ povas komprenigi sin. Tiuj ĉi homoj ĉiam estos je malavantaĝo kaj ili vane klopodis ellerni la elektitan lingvon, la denaske parolantoj ĉiufoje superos ilin.

Tial estus necese, se ekzistus helplingvo, kiu solvus ĉi problemon.

Mi scias, ridinde diri al geesperantistoj: Lernu Esperanton! Ja, ni bone scias Esperanto estus kapabla plenumi tiun ĉi rolon.

Sed ni provu konvinki la mondon, ke la Zamenhofa lingvo estu akceptita sur ĉiu tereno kaj oni ne timu uzi ĝin ankaŭ en la ĉiutaga vivo!

Mi esperas, nia amata lingvo baldaŭe estos akceptita kaj tiam realiĝos la sonĝo de nia majstro doktoro Zamenhof kaj komprenble ankaŭ la nia: Falos la lingvaj bariloj kaj la homaro komprenos unu la alian. Eble tiam ankaŭ nia mondo estos pli paca kaj harmonia.

 

 

 

 

Published at 22:32 / 7 comments / 1096 visits
This post is public

( 8 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...