January 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

November 2009 (2)
September 2009 (1)
July 2009 (2)
June 2009 (1)
May 2009 (3)
April 2009 (2)
March 2009 (5)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (8)
February 2008 (8)
January 2008 (6)
December 2007 (11)

January 1st, 2008

La malgaja neĝulo

 

Peĉjo promenis en la vintra parko. Antaŭ tagoj neĝis kaj hieraŭ la geknaboj faris belan, grandan neĝulon. Sed ili forgesis surmeti ĝin nazon el ruĝa karoto.

Ĝi ploretis amare, kiam Peĉjo alvenis tien.

-Kial vi malĝojas? – demandis li.

-Mi ne havas nazon kaj la birdoj primokas min – Ĝi respondis.

-Mi volonte helpos al vi – diris Peĉjo.

-Kiel vi povus helpi al mi? – ekmiris la neĝulo

-En la proksima strato loĝas mia avinio. Mi petas de ŝi karoton. Certe ŝi donacos ĝin por vi.

Kiam la neĝulo ekvidis sian novan nazon, ĝi iĝis eksterordinare feliĉa. Nun jam ankaŭ ĝi havas nazon, kiel ĉiu neĝulo en la mondo. Ĝi ne devos honti antaŭ la birdoj.

Ĝi dankis la helpon al la knabeto kaj ekde tiu ĉi tago ili ĉiutage renkontiĝis en la parko kaj longe babiladis pri interesaj aferoj ĝis printempo, kiam la neĝulo adiaŭis kaj foriris norden, kie ĉiam estas frosto.

 

Published at 17:03 / 6 comments / 1395 visits
This post is public

January 3rd, 2008

Hundolingvo

Ĉiu scias, kato kaj hundo ne ŝatas unu la alian. Se hundo ekvidas katon, tiam ĝi furioze komencas peli la malfeliĉulon.

Efektive neniu scias, kial estas tiu ĉi grandega kolero? Kial ili ne povas repaciĝi? Ja, la mondo estas granda kaj ĉiu besto povus vivi unu kun la alia en paco.

Iun tagon okazis,la kato decidis lerni la hundolingvon.Ĝi esperis, se tiu ĉi lingvo estos perfekte ellernita, tiam ili povos komuniki, interŝanĝi pensojn kaj la lingvaj miskomprenoj estos eviteblaj.

Intense ĝi eklernis la hundolingvon. La kato tage kaj nokte lernis, ekzercis la vortojn kaj esprimojn.

Post monatoj ĝi sentis, ke jam ĝi ellernis ĉion kaj perfekte ĝi scias la hundolingvon, sed en la praktiko la nova lingvo ne estis elprovita.

Malpacience ĝi atendis la tagon, kiam falas la lingvaj bariloj inter ili kaj ĝi povos saluti la praan malamikon. Eble ilia malamikeco radikiĝas nur en malsamaj lingvoj, se ili komprenus unu la alian tiu ĉi fantomo ne ĝenus ilian amikecon.

La kato imagis, kiom multe ili povos babiladi kaj fine pritrakti la miskomprenojn. Poste ili fariĝos bonaj amikoj kaj la malagrablaĵoj estos nur malbona sonĝo. En la estonto ili kune promenados sur la strato aŭ dormetas sub la granda arbo en la ĝardeno.

Oh, kiom belega revo! – pensis la kato.

Alvenis la tago de la ekzameno. La kato kuraĝe proksimiĝis al la hundo, ĉar ĝi bone ellernis la lingvon de la hundo.La hundo kuŝis sub la granda arbo kaj dolĉe dormis, eble ĝi sonĝis pri granda osto, ĉar ofte ĝi lekis siajn lipojn kaj graŭladis, kvazaŭ iu volus depreni de ĝi la bongustan manĝaĵon.

-Estu salutate, kara amiko! – diris la kato – Mi ellernis vian lingvon kaj nun jam ni povas babiladi kaj pritrakti la miskomprenojn. Ni vivu unu kun la alia pace kaj harmonie!

La hundo surpiziĝis, ĉar ankoraŭ ĝi ne aŭdis paroli katon hunde. Ĝi nur rigardis mire per siaj grandaj, brunaj okuloj. Sed fine ĝi bojis kolereme:

-Vi alparolis min en alia dialekto.Vi ellernis la dialekton de la malgrandaj hundoj. Mi estas granda hundo kaj vi kondutis maldece. Kiel vi kuraĝis uzi alian dialekton, se vi volas paroli kun mi. Vi tre kolerigis min.

-Sed amiko mia,hundo! – ektimis la kato – Mi nur deziris amikiĝi kun vi. Mi ne sciis, ke vi parolas alian dialekton. Bonvolu ne koleri kaj pardonu min! Ni estu amikoj, malgraŭ tiu ĉi eta miskompreno. Ja, ni komprenos unu la alian ankaŭ en tiu ĉi dialekto.Kial ĝi ne povus fariĝi pontolingvo por ni? Ni ambaŭ parolas la dialekton de la malgrandaj hundoj. Almenaŭ estimu mian klopodon, ke mi ellernis hunde!

-Silentu! – ekbojis la hundo – Mi estas granda hundo kaj vi insultis min. Ellerni la dialekton de la malgrandaj hundoj! Ĝi estas skandalo! For de mi!

La kato ankoraŭ volis diri ion, sed vidante, ke la hundo estas tre treege kolerema, ĝi turnis sin kaj fulmrapide malaperis de antaŭ la hundo. Kurante ĝi amare ĝemadis:

-Kiom bonege estus, se ni bestoj havus komunan lingvon!

 

Published at 19:36 / 2 comments / 550 visits
This post is public

January 19, 2008

Malnova amo

La maljunulo promenis sur la riverbordo. Li estis sola kaj krom li neniu estis tie. Jam preskaŭ estis vespero. En la malproksimo vidiĝis la lumoj de la urbo.

Li tre ŝatis promenadi sur la riverbordo. La vidaĵo de la akvo ĉiam trankviligis lin. Ankaŭ nun li sidiĝis sur la riverbordon kaj mute rigardis la akvon.

La akvo malrapide movis portante ankaŭ al li malnovajn memoraĵojn.

Ne ĉiam li promenadis riverborde sola. Iam antaŭ multaj, multaj jaroj al tiaj promenadoj akompanis bela, blonda knabino kaj ili kune revadis rigardante la stelojn sur la ĉielo.

Sed ve, tiu tempo jam delonge forpasis. La rivero forportis ankaŭ la malnovan amon. Li restis sola. Tiu bela, blonda knabino malaperis por ĉiam el lia vivo. Tamen bone pensi pri ŝi kaj denove travivi tiujn karajn momentojn.

Li fermis la okulojn kaj pensis, ke ŝi estas kun li. La maljunulo volis ekpreni ŝian molan manon, sed li prenadis nur aron da herboj.

Eta larmoguto ekaperis en liaj okuloj kaj ekiris hejmen lasante memoraĵojn riverborde.

Published at 10:57 / 4 comments / 743 visits
This post is public

January 21, 2008

Medikamento

Vespere mi promenis sur la strato kaj neatendite ekaperis antaŭ mi malriĉulo en ĉifona vestaĵo.
"Kion li deziras?" -ekfulmis en mia cerbo la demando.
Li mute rigardis min kaj etendis manon al mia nazo. Li diris preskaŭ plorante:
-Mi petegas, sinjoro. Mi jam depost tagoj ne manĝis. Donu al mi kelke da moneroj.
Mi jam ĵus volis malfermi mian monujon, kiam en lia poŝo mi ekvidis botelon plenan kun brando apenaŭ mankanta el ĝi.
Mi koleriĝis. Mi estas kontraŭ la alkoholismo. Tiu ĉi homo certe elspezas ciom da mono por brando kaj aliaj drinkaĵoj. Eble pro ĝi li iĝis malriĉulo kaj koruptiĝis. Fine mi retiris mian manon.
-Ja, vi estas ebria - mi elbuŝigis.
-Mi petegas. Ne pensu tion. Mi ne estas ebriulo.
-Sed en via poŝo tie kaŝiĝas botelo da brando.
-Ĝi estas medikamento.
-Ĉu? - mi ekmiris
-Jes miaj okuloj estas malsanaj. Apenaŭ mi vidas.
-Ne ridigu min, amiko! Por kio servas la brando.
-Ĉiumatene per ĝi mi lavadas miajn malsanajn okulojn.
-Ĉu la brando kuracas la malsanajn okulojn?
La malriĉulo ekridetis kaj diris.
-Post la lavado mi vidas pli bele la mondon.

Published at 16:09 / 0 comments / 298 visits
This post is public

January 26, 2008

Surstrataj pensoj

La viro staris ĉe la stratangulo kaj rigardis la preterirantajn homojn.
Li faris nenion, li nur rigardis la homojn. Kiom multe da homoj iras sur tiu ĉi strato. Inter ili estas junaj kaj maljunaj. Ĉiu homo estas aparta mondo, universo en kiu miloj da steloj kaj planedoj cirkulas.
Ankaŭ li estas aparta mondo kaj li bone sciis, iam lia mondo neniiĝos. Li malaperos en la nigran profundon kaj liaj steloj estingiĝos por ĉiam.
Li timis  la morton kaj li ekprovis ne pensi pri ĝi. Sed ĝi estis tre malfacila, ĉar ĉiuminute la vivo memorigis lin al la morto. Estus bone iam forgesi ĝin kaj vivi ĉiam en la ĉieloj.
Se li malfermas la okulojn li vidas pli belan mondon. La imago plibeligas la realon. Tion li bone sciis, tamen li ege ŝatis revadi sur la strato, kiam homoj preteriras li kaj ilia ondado kaŭzas al li kapturniĝon.

Published at 22:32 / 2 comments / 656 visits
This post is public

January 28, 2008

Per Esperanto

 

Kial mi lernis Esperanton?

Oni multfoje demandis ĝin de mi. Efektive kial mi fariĝis esperantisto? Kio estis tiu ĉi forto, kiu tiris min al la Zamenhofa lingvo?

Kial mi ne lernis aliajn lingvojn? En la bazlernejo estis ebleco por mi ellerni la rusan lingvon.Tamen mi ne eluzis ĉi eblecon. Certe nun estus homoj, kiuj dirus, ke ili antaŭvidis la grandan politikan ŝanĝiĝon kaj ili rifuĝis de la lernado de la rusa lingvo.

Kiu asertas tion, tiu mensogas. Dum miaj lernejaj jaroj ankoraŭ neniu pensis pri ŝanĝiĝoj. Oni kredis la forton, kiu ĉirkaŭis nin kaj multaj homoj pensis, ke tiel estas bone.

Vere ankaŭ tiam oni lernis diversajn lingvojn. Ankaŭ mi estis delogita kaj ekprovis ellerni la germanan lingvon pensante per ĝi mi povos ekzisti, ja mi loĝis proksime al la Balatono ( ĝi estas granda lago. Ni volonte nomas ĝin la Hungara maro ). Tie ĉiusomere estis multaj germanoj ĉefe el la Orienta Germanio (DDR), sed krome ankaŭ el la socialistaj landoj alvenis germane parolantoj. Tiutempe sur la bordo de la Balatono ofte oni povis aŭdi germanan parolon ol la hungaran. La kelneroj, vendistoj, eĉ la surstrataj lokaj homoj parolis kaj komprenis la germanan lingvon.

Mode estis lerni la germanan lingvon. Ĉiu lernis aŭ ekprovis lerni ĝin.

Sed bone ellerni iun lingvon estas tre malfacila laboro. Tion ankaŭ mi baldaŭ spertis. Krome mia laboro ŝanĝiĝis kaj mi translokiĝis alian urbon, kie la scio de la germana lingvo ne estis tiel necesa. En tiu urbo mi ekkonis Esperanton. Fakte mi jam aŭdis pri ĝi ankaŭ infanaĝe. Kelkajn lecionojn el la lernolibro de Baghy mi ellernis, sed ĉiufoje mi devis ĉesi la lernadon pro diversaj kaŭzoj.

Poste komenciĝis mia esperantista kariero, ĉar per Esperanto mi ekkonis multe da grandiozaj homoj, mi vojaĝis al multaj landoj partoprenante Esperanto-kongresojn kaj aranĝojn.

Mi jam pasis kvindekjara, tamen mi ne pripentis, ke mi ellernis tiun ĉi lingvon, ja ĝi dolĉigis mian vivon kaj per ĝi mi atingis la ĉielon.

 

 

Published at 15:34 / 4 comments / 799 visits
This post is public

( 6 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...