December 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

November 2009 (2)
September 2009 (1)
July 2009 (2)
June 2009 (1)
May 2009 (3)
April 2009 (2)
March 2009 (5)
February 2009 (1)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (2)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (3)
July 2008 (1)
June 2008 (2)
May 2008 (3)
April 2008 (5)
March 2008 (8)
February 2008 (8)
January 2008 (6)
December 2007 (11)

December 7, 2007

Kosma lingvo

Kiun lingvon oni parolos en la kosmo? Baldaŭe la homaro konkeros la proksimajn planedojn de la sunsistemo. Kun la homo ankaŭ la teraj lingvoj estos eksportitaj en la kosmon. Vole nevole la astronaŭtoj parolos la gepatran lingvon, malgraŭ tio, ke certe en la astronaŭtaj centroj estos elektita iu komuna lingvo, kiun ĉiu devos uzi dum la ekspedicioj.
Sed kiel pensos la diverslandaj astronaŭtoj? Ne ĉiu astronaŭto devenos el Usono aŭ Anglio. Multaj el ili venos el malgrandaj landoj, kies lingvo estos alia kaj fremda. Tiuj astronaŭtoj neniam povos disiĝi tute de la gepatra lingvo. Ili sonĝos ĉiam en tiu lingvo, kiun patrino instruis al ili.
Ni ne pensu, ke iu devigita lingvo plifaciligus la kosmajn vojaĝojn.
Verdire oni uzos ĝin amase, sed el la homa koro oni ne povos forigi la gepatran lingvon. Ĉiam estos momentoj, kiam la astronaŭtoj unue ekparolosen propra lingvo.
Neeble malpermesi la uzadon de la gepatra lingvo en la kosmo kaj devigi la astronaŭtojn, ke ili parolu nur la elektitan lingvon.
Laŭ mi ankaŭ en la kosmo elformiĝos diversaj lingvoj kaj dum plurjaraj kosmaj vojaĝoj aŭ, se ili estigos koloniojn sur fremda planedo,tiam la novkolonistoj kaj iliaj idoj komencos paroli novan lingvon.
Tio estas natura procezo. Ja tiel okazis antaŭ jarcentoj, kiam la homaro malkovris malproksimajn terenojn.
Vere ankoraŭ ni ne scias kiom rapide daŭros tiu ĉi evoluo, ĉar ĝin povos influi multaj aferoj. Ankaŭ la distaco de la gepatra planedo povos helpi aŭ malhelpi tiun ĉi fenomenon.
Ni nur povos esperi, ke ĝi ne kondukos al lingva ĥaoso kaj la homaro vivos pace unu kun la alia.

Published at 12:22 / 1 comment / 529 visits
This post is public

December 8, 2007

Mi forvendas Esperanton

 

 Mi decidis forvendi Esperanton.
Sinjorinoj kaj Sinjoroj, bonvolu aĉeti logikan, belsonan, facileellerblan lingvon. Ĝi estas preskaŭ senpaga. Ĝi estis eltrovita por Vi. Bonvolu aĉeti Esperanton!
Bonega negoco. Ne hezitu. Tuj aĉetu Esperanton.
Mi scias ĝi ankoraŭ mankas el Via kolektaĵo. Hejmenportu Esperanton kaj faru bonegan negocon.
Vi ankoraŭ ne posedas Esperanton. Nu, kaptu la okazon kaj aĉetu ĝin. Kial Vi hezitas? Aĉetu ĝin! Via najbaro jam aĉetis tiun ĉi grandiozan lingvon. Do, ankaŭ Vi surpizu Viajn familianojn per ĝi. Mi ne hezitus. Mi tuj aĉetus ĝin.
Ĉu Vi demandas, ĉu mi jam posedas ĝin. Jes, kompreneble mi havas Esperanton. Mi jam ne povus vivi sen ĝi.
Aŭskultu min, se ankaŭ Vi aĉetos Esperanton, baldaŭ ekvidos, Vi ne povos vivi sen ĉi Internacia Lingvo.Vi benos la momenton kaj orumos mian nomon, kial mi proponis Esperanton por Vi.
Ne serĉu argumentojn! Tuj aĉetu ĝin! Esperanto estas grandioza kaj utila lingvo. Morgaŭ la tuta homaro parolos ĝin. Ne Vi estu la lasta, kiu aĉetas la Zamenhofan lingvon. Do, ek! Vidu mi donas ĝin al Vi senpage. Aĉetu! Aĉetu! Tie ĉi estas bonega okazo por posedi Esperanton.
Eble morgaŭ jam estos malfrue. Sinjorinoj kaj Sinjoroj, aĉetu Esperanton, tiun ĉi belegan internacian lingvon!

Published at 22:58 / 5 comments / 664 visits
This post is public

December 10, 2007

Fabelo

 

Iam, antaŭ multaj, multaj jaroj vivis naljuna virino kun sia filo.
La knabo faris nenion dum la tuta tago, li nur sidis antaŭ la domo sur benketo.
Pro li la maljuna virino malĝojis multe, ĉar ŝia knabo volis fari nenion.
-Se almenaŭ vi laborus ĉirkaŭ la domo, sed ĉion mi devas fari. Mi melkas la bovinon, mi fosas, pioĉas en la ĝardeno. Vi volas fari nenion. Mi ne apogos vin plu. Iru en la mondon por trovi la bonŝancon.
La pigra knabo vole nevole devis ekiri. Lia patrino bakis por li pogaĉon en la olda bakforno kaj diris al li:
-Ne revenu ĝis laboro ne estos trovita!
La knabo iris tri tagojn kaj tri noktojn senhalte, kiam la trian vesperon li atingis grandan metropolon ĉe la mondofino.
Longe li vagadis en la metropolo, sed ne komprenis la lingvon de la tieaj homoj.
Sur la stratoj kaj ĉie la homoj parolis iun strangan lingvon.
Li tre malsatiĝis kaj eniris restoracion. Li petis vespermanĝon de la kelnero, sed tiu ne komprenis lin. Li ne povis komprenigi, kion li volas. La kelnero alportis al li anstataŭ vespermanĝo gazeton. Vane li klarigis en sia propra lingvo, ke li volas manĝi, ĉar li estas malsata, la kelnero ne komprenis lin.
Kion li faru? - cerbumis la knabo elirante el la resporacio kun malplena stomako. En tiu ĉi metropolo li ne povos komprenigi sin. Kion fari? Li estis senkonsila.
Tiam neatendite renkontis blankbarban maljunulon, kiu demandis de li en konata lingvo:
-Ĉu Vi ne komprenas la homojn en tiu ĉi giganta metropolo?
La knabo kapjesis malgaje.
-Verdire antaŭ multaj jaroj tie ĉi oni parolis malsamajn lingvojn kaj pro tio ofte okazis lingvaj miskomprenoj. Sed venis viro Panolio kaj kreis por ni Novan Lingvon Peranton kaj ekde tio el la metropolo malaperis la lingvaj miskomprenoj kaj ĉiu komprenas la alian. Mi proponas al Vi, ankaŭ vi ellernu ĉi utilan lingvon kaj mi garantias al vi via vivo tuj ŝanĝiĝos.
La knabo akceptis la proponon de la bankbarbulo kaj en la sekva tago lingvo li komencis lerni la lingvon Peranton. Apenaŭ pasis kelke da monatoj li jam perfekte sciis ĝin, ĉar Peranto estas tre facila kaj logika lingvo. Baldaŭe li spertis la utilojn de la lingvoscio, ĉar per la helpo de Peranto li trovis laboron li ne havis lingvajn malfacilaĵojn. Dank' al Peranto li baldaŭ riĉiĝis, aĉetis domon kaj ankaŭ sian patrinon li venigis en la metropolon, kie ili feliĉe vivis ĝis la morto.

Published at 21:25 / 3 comments / 602 visits
This post is public

December 13, 2007

Se Esperanto estus disvastiĝinta

Iu diris al mi, ke li volonte lernus la Zamenhofan lingvon, se li estus sciante en kiu lando oni parolas ĝin. Laŭ li la naciaj lingvoj estas pli valoraj, ĉar malantaŭ ili estas riĉa literaturo, kulturo.
Por li ne estis sufiĉa scii Esperanto povus iĝi la pontlingvo de la tuta homaro kaj se ĝi estus universale akceptita, tiam efektive la terglobo povus esti Esperantujo, kies civitanoj parolas saman helplingvon per kio ili kompranas unu la alian.
Jes ĝi estas hodiaŭ nur bela revo kaj multaj homoj prefere lernas malfacilajn lingvojn ol Esperanton.
Kiel konvinki la dubantojn pri la utiloj de
la Internacia Lingvo.
M
i konfesas, mi estas senkonsila. Se mi intense propagandas Esperanton, tiam miaj homfratoj rapide manifestas min je fanatikulo kaj en iliaj okuloj mi ŝajnas priridinda ulo kiu kriegas kontraŭ la ventego. Vane mi parolas kaj parolas pri Esperanto oni ne aŭskultas min.
Sed se mi mutas, miaj pensoj neniun atingas.
Kion mi faru?
Kiel mi konvinku la homojn?
La mondo estus pli simpla, se Esperanto disvastiĝus kaj ĝi estus parolata vaste en ĉiu lando.
Nun antaŭ mi ekaperas bela estonto. Ĉu homo devas scii nur du lingvojn la gepatran kaj Esperanton. La infanoj jam kun la gepatra lingvo ellernas
la Internacian Lingvon
kaj ĝia scio estas natura en ĉiu kapo. Neniu dubas kaj la homoj komprenas tiu ĉi lingvo estas por ili.
Bedaŭrinde ĉi bela bildo baldaŭe malheliĝas, ĉar en nia nuna mondo la bruego de la armiloj subpremas ĝian mildan voĉon.

Published at 22:56 / 4 comments / 637 visits
This post is public

December 15, 2007

Fremdulo el la kosmo

Kosmo
Kosmo

 

 La fremdulo alvenis flugtelere, sed neniu vidis lian alvenon, ĉar la flugtelero senrimarke surtereniĝis.
Tuj li iris al la urbo. Li estis vestite elegante, kiel la teraj homoj. La flugtelero estis lasita inter la arboj.
-Kie estas la urbodomo? - li haligis preteriranton.
-Ĉe la sekva strato turnu vin dekstren kaj tie vi ekvidos la urbodomon.
Li dankis la helpon kaj li iris plu, kiel la preteriranto proponis al li.
En la urbodomo li rekte iris al la urbestro.
-Bonan tagon! - li salutis dece la urbestron.
-Salut'! -li levis la kapon kaj mire rigardis al la fremdulo - KIon vi deziras?
-Mi venis de malproksima planedo kaj kunportis la saluton de nia planedo.
-Kio? - demandis la urbestro - Pri kio vi parolas? De kie vi venis?
-Mi venis de malproksima planedo - li ripetis.
-Ĉu mi aŭdis ĝuste, vi venis de malproksima planedo?
-Jes.
-Stultaĵo. Vi estas idioto. Malaperu tuj, ĉar mi vokas policiston. Kiel vi povis enveni?
-Antaŭ mi ĉio pordo malfermiĝas - respondis trankvile la fremdulo
La urbestro komprenis nenion kaj nervoze eklevis la telefonon.
-Iu venu, ĉar idioto ĝenas min. Tuj venu!
La fremdulo ekridetis kaj diris al la urbestro:
-Vi ne kredas min. Ĉu ne? Mi alportis al vi la mesaĝon de nia planedo. Ni volas amikiĝi kun vi, sed ŝajne vi ne akceptas nian proksimiĝon. Mi tre bedaŭras. Vi ankoraŭ ne maturiĝis je intergalaksia kontakto. - li turnis lin kaj mute forlasis la ĉambron de la urbestro antaŭ ol la urbodoma policisto alvenis.
Li trairis la ĉefstraton kaj post iom da promenado en la urbo li forflugis per la flugtelero.
Plurfoje neniu vidis lin.

Published at 21:54 / 2 comments / 636 visits
This post is public

December 18, 2007

Mia revo

 

Mi revadas, iam Esperanto fariĝos la dua gepatra lingvo de la homaro kaj ĉiu komprenas unu la alian. Malaperas la lingvaj bariloj.

Ĉu ĝi estas bela sonĝo?

Eble.

Sed kiom bonege estus, se ĉiu homo devus ellerni nur unu fremdan lingvon. Nuntempe la anglolingvanoj havas privilegon, ili ne estas necese lerni lingvojn, se ili deziras komuniki, komprenigi sin eksterlande.

Ekzistaj popoloj kies lingvo estas malgranda, la loĝantoj de tiuj ĉi popoloj devas ellerni plurajn lingvojn, ĉefe la anglan, se ili volas liberiĝi el inter la muroj de ilia lingvo. Kiom multe da laboro, kiom multe da tempo ellerni fremdan lingvon. Kiu neniam lernis lingvon, tiu ne scias. Tamen fine nur malmultaj lernantoj atingas la celon la bonan lingvoscion. Ili granda nombro restas eterna komencanto, balbutanto, kiu apenaŭ povas komprenigi sin. Tiuj ĉi homoj ĉiam estos je malavantaĝo kaj ili vane klopodis ellerni la elektitan lingvon, la denaske parolantoj ĉiufoje superos ilin.

Tial estus necese, se ekzistus helplingvo, kiu solvus ĉi problemon.

Mi scias, ridinde diri al geesperantistoj: Lernu Esperanton! Ja, ni bone scias Esperanto estus kapabla plenumi tiun ĉi rolon.

Sed ni provu konvinki la mondon, ke la Zamenhofa lingvo estu akceptita sur ĉiu tereno kaj oni ne timu uzi ĝin ankaŭ en la ĉiutaga vivo!

Mi esperas, nia amata lingvo baldaŭe estos akceptita kaj tiam realiĝos la sonĝo de nia majstro doktoro Zamenhof kaj komprenble ankaŭ la nia: Falos la lingvaj bariloj kaj la homaro komprenos unu la alian. Eble tiam ankaŭ nia mondo estos pli paca kaj harmonia.

 

Published at 08:31 / 8 comments / 845 visits
This post is public

December 23, 2007

Kontenta esperantisto

 

Hieraŭ mi renkontiĝis kun kontenta esperantisto.
Li estis mezaĝa, gaja viro, kiu vidis optimisme la estonton de
la Internacia Lingvo.
-Esperanto venkos - li diris - baldaŭ ĉiu parolos ĉi lingvon kaj ĝi iĝos la dua gepatra lingvo de la homaro.
Li longe vicigis la argumentojn kaj ne lasis al mi kontraŭdiri. Vere tion mi ne volis, ja ankaŭ mi estas fervora esperantisto, kiu kredas la finan venkon de Esperanto.
Tamen min surpizis lia fervoreco. En nia pesimisma mondo estas stranga tia homo, ĉiu kuras post la mono kaj lin interesas nur sia kariero.
Dume mia novbakita amiko nur parolis kaj parolis. Kvazaŭ min li volus konvinki pri la graveco de
la Internacia Lingvo.
Kial ĝuste min li volis konvinki, kiam ankaŭ mi mem estas esperantisto. Mi scias ĉi lingvo estas utila kaj facile, rapide ellernebla. Li devus konvinki la dubantojn kaj la malamikojn de Esperanto. Sed li nur parolis kaj parolis al mi. En liaj okuloj mi vidis la fajron de la kontenteco.
Jes ekzistas tiaj homoj. Ili estas la motoro de nia Esperanto Movado. Sen ili certe jam nia lingvo formortintus.
Ni ne koleru je ili, eĉ ilia kontenteco kaj senfina optimismo donu al ni forton. Ili helpas al ni venki la malfacilaĵojn kaj verŝas en nian koron esperon. Eble baldaŭ alvenos la tempo, kiam ankaŭ el ni iĝos tia kontenta esperantisto.

Published at 17:31 / 1 comment / 1411 visits
This post is public

December 27, 2007

La bandito

 

 

 

Vesperiĝis, kiam mi renkontigxis kun la bandito. Li estis forta, proksimume kvardekjara viro. Li staris cxe la stratangulo prenante en la mano baston kaj kiam mi alvenis lin li timige eklevis gxin kaj diris:

-Donu vian monon aux vi mortos!

Unue mi surpizigxis, cxar ankoraux mi ne estis prirabita surstrate. Venis grandioza ideo en mian cerbon, kiel somernokte la fulmotondro: „Kio okazus, se mi konvinkus la sinjoron banditon? Cxu li finauxkultus min?” – mi  ne sciis. - Mi devus ekprovi. Kion mi perdus?  - mi pensis kaj turnis min al la bandito, kiu sxajne konfuzigxis vidante mian kuragxecon. Certe aliaj viktimoj por ke rapide liberigxu tuj malplenigas sian monujon.

-Sinjoro, mi scias – mi komencis – certe nun vi estas en malbona situacio kaj pro tio vi devas fari tiun cxi ne tro amikecan agon kontraux via homfrato. Ni priparolu la aferon. Eble mi povus helpi al vi. Cxu vi deziras mian helpon? Mi povas helpi, se ankaux vi volas. Ni homoj ambauxflanke devas voli kaj tiam sukcesos…

Subite la bandito interrompis mian parolon kaj forte ekprenis la kolumon de mia cxemizo.

-Ne parolacxu pri stultajxoj, donu al mi la monon kaj for de mi!

-Sed sinjoro, vi estas en krizo kaj mi deziras helpi al vi. Lasu min!

La bandito prenis jam mian kolon kaj mi apenaux povis spiri kaj mi nur stertoris:

-Mi senpage instruas al vi Esperanton. Mi petegas ne sufoku min!

Tiam neatendite la bandito rigidigxis kaj gxoje cxirkauxbrakumis min. Li diris larmokule:

-Samideano, kial vi ne diris pli frue, ke ankaux vi estas esperantisto. Kompreneble mi indulgas al vi. Venu mi invitas vin por trinki ion en la proksima drinkejo. Oh, samideano, kiom mi gxojegas. Vivu Esperanto!

  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

  

 

 

 

 

 

 

 

 

  

 

 

 

 

 

 

 

  

 

 

 

 
Published at 21:57 / 4 comments / 776 visits
This post is public

December 28, 2007

LEGU MIAN ELDONAĴON VESPERTON!

 

 

 

Antaŭ pli ol dek kvin jaroj ekaperis la unua vesperto. Komence sur paperfolio skribante per tajpilo. Poste ĝi estis printita kaj mi dissendadis al miaj esperantistaj geamikoj kaj kiu petis ĝin.

Antaŭ kelkaj jaroj ĝi estas legebla ankaŭ sur la reto. Kaj nun estas ebleco montri ĝin ankaŭ tie ĉi.

Mi petas Vin, se mia Vesperto interesas, tiam legu ĝin.

De tempo al tempo mi alsxutas ankaŭ la antaŭajn numerojn, Vi povos elŝuti ilin, se Vi deziras.

Amike Via

 

-Apáti Kovács Béla-

 

Published at 20:31 / 0 comments / 172 visits
This post is public

December 28, 2007

Ruĝa pomo

Manjo vivis kun sia patrino en dometo.

Iutage la virino lasis sola la knabinon en la domo, ĉar ŝi devis iri al la urbo.

La etulino komence ludadis antaŭ la domo, kiam subite defalis de la proksima arbo bela, ruĝa pomo kaj ĝi rulis al la piedoj de la kbanino.

-Salut’, amikineto! – diris la pomo.

La knabino tre ekmiris, ĉar ankoraŭ ŝi ne aŭdis parolantan pomon.

-Ĉu vi povas paroli? – ŝi demandis.

-Kompreneble. Ni pomoj povas paroli, se ni trovas sinceran amikon. Ŝajne vi estas tia knabino. Ĉu vi volas por ke mi rakontu al vi pri mia familio?

-Jes. Ĉu ankaŭ viaj familianoj povas paroli?

-Ĝis ni estas sur la arbo ni ne paroas, sed kiam ni forlasas la arbobranĉojn ni ofte ekparolas, kiel mi. Ankaŭ mia patro babiladis hieraŭ kun vagabondo, kiu preteriris vian domon kaj li trovis mian patron sur la vojo.

-Ĉu kun via patro parolis tiu onklo, kiun mi vidis tie ĉi hieraŭ?

-Jes, jes. Mia patro babiladis kun li.

-Kaj poste kio okazis?

-La vagabondo manĝis ĝin.

-Bonega ideo – ekkriis la knabino kaj ŝi tuj enbuŝigis la belan, ruĝan pomon.

Antaŭ ol la pomo povintus ekparoli la knabino manĝis ĝin.

Kiam la patrino hejmenvenis, ŝi demandis de la knabino:

-Ĉu vi bone amuzis, kara mia?

-Jes, mi babiladis kun bela, ruĝa pomo.

La virino ekridetis kaj karesis ŝian kapon.

 

Published at 22:08 / 2 comments / 920 visits
This post is public

December 30, 2007

Fabeleto pri fiŝeto

 

 

 

 

 

Iam en fora maro vivis fiŝeto kun sia patrineto tre feliĉe. Dum la tuta tago ili naĝadis inter la blankaj ŝaŭmoj kaj rigardis la flugantajn birdetojn.

-Panjo mia, oh, se iam ankaŭ mi povus flugi! – diris la fiŝeto.

La fiŝopatrino ekridetis kaj diris nenon.

La fiŝeto revante rigardis la birdetojn.

Iutage ĝi ekvidis strangan birdon sur la ĉielo. Ĝi arĝente brilis kaj gracie flugis pli elegante ol la aliaj birdoj.

La fiŝeto nur rigardis la novan birdon.

-Panjo mia, kia birdo ĝi estas? – ĝi demandis.

-Kara mia ĝi ne estas birdo. Ĝi estas aeroplano kaj ĝin konstruis homo. Tiun ĉi aeroplanon direktas la pilotoj.

-Ĉu pilotoj? Oh, se iam ankaŭ mi povus iĝi piloto – revadis la fiŝeto – Mi ĉirkaŭflugus la terglobon kaj mi estus la plej feliĉa fiŝeto en la tuta mondo.

Tiel revadis la fiŝeto ĝis la aeroplano malaperis de sur la ĉielo. Ekde tiu ĉi tago, ĉiunokte ĝi sonĝis pri la aeroplano kaj pilotoj.

 

Published at 15:55 / 1 comment / 402 visits
This post is public

( 11 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...