Denove estas aŭtuno. La arbofolioj falviĝas. Melankolio ĉirkaŭbrakumas min. Sola mi promenadas en la parko kaj mi rememoras pri la ardaj, someraj tagoj, kiuj rapide forpasis.

Nun jam estas malvarme. Suno lacete iras sur la ĉiela vojo,ofte kaŝiĝante malantaŭ nuboj, eĉ foje –foje ankaŭ ekpluvetas. Monotona aŭtuna pluvo frapetas sur la fenestroj de la domoj. Trista melodio traboras mian koron.

La aŭtuno ĉarmigas min kaj venas pensoj en mian kapon. Ili estas aŭtunaj pensoj. Mi iras sur la vojo kovrita per flavaj kaj seka foliaro.

La homoj rapidas. Neniu rigardas la velkiĝantajn florojn. Antaŭ kelkaj semajnoj ili ankoraŭ pompis, ĉiu admiris la belegajn, kolorajn florojn.

Ĉio iutage forpasas kaj restas nur memoro.

La matenoj estas nebulaj kaj frostaj. La ĉielon grizaj nuboj flugas, kiel gigantaj birdoj timigante la homojn.

Tamen mi ŝatas la aŭtunon.Ĝi donas al mi karajn sentojn, belegajn kolorojn.

Estus bone kredi, ke ĉi aŭtuno estos longa kaj bela, ni homoj estos feliĉaj.