Komence, kiel novbakita esperantista mi kredis, ke ĉiu ŝatas la Zamenhofan lingvon.La homoj unuanime akceptas ĝin, kiel helpilon, kiu povus solvi la grandan Babelan lingvoĥaoson.
Devis pasi pluraj jaroj, ĝis por mi klariĝis, ke Esperanton ne ŝatas ĉiu hungaro,eĉ ili forte atakas ĝin.Ofte mi estis primokita pro tio.Multaj homoj frapetadis miajn sultrojn dirante: „Bone amiko,lernu ĝin! Ĝi estas bonega ludilo.Vi estas ankoraŭ infano kaj se Vi plenkreskos ankaŭ vi spertos la lernita lingvo estas nur ludilo por kelkaj mil fanatikuloj”
Tio tre dolorigis min.Mi deziris konvinki ĉiun dubantoj kaj mi esperis per miaj predikoj povos ŝanĝigigi la mondon. La malamikoj de Esperanto amase alvenos al nia sandardo.
Domaĝe ne tiel okazis. Ili plu atakis intense nian amatan lingvon.
Por mi estas stranga, kial kontraŭi Esperanton, kiam sciante nia geptra lingvola hungara estas izolite en Eŭropo,kaj tiu ĉi neŭtrala, pli facile ellernebla lingvo povus helpi al ni.
Ne. Ekzistas hungaroj, kiuj devigas ĝian forigon el la instruado. Iu flustris al mi silente, la granda tendaro de la atakantoj apartenas al lingvoinstruistoj, ĉar Esperanto deprenas multe da mono el ilia monujo.
Oni devas scii en Hungario nur tiu ricevas diplomon, kiu havas ŝtatan lingvoekzamenon el unu aŭ du lingvoj. Sen ŝtata lingvoekzameno la studentoj ricevas nur atestilon pri la kvar aŭ kvin jaroj, ke ili lernis en tiu altlernejo aŭ universitato.
Bone ellerni iun nacian lingvon estas malfacila. Ne ĉiu estas kapabla fari mezan aŭ superan lingvoekzamenon.
Bele sonas la nomo de tiu lingvo, kies ellernado bezonas dekoble malmulte da tempo ol la grandaj mondlingvoj.
Se Esperanto estus forigita el la elekteblaj ekzamenolingvoj, tiam tiuj kiuj lernis la Zamenhofan lingvon nun devus lerni alian lingvon pliriĉigante la monujon de la lingvoinstruistoj.
Ĉiutage ekflugas misa informo, ke baldaŭe Esperanto estos forigita. Per tiuj ĉi informoj oni ekprovas ŝuti la dubojn, ĉu lerni aŭ ne lerni Esperanton.
Estus bone, se tiuj ĉi atakoj estus finitaj kaj oni vidus tiu ĉi lingvo estas por ni kaj per ĝi ni hungaroj povus malfermi grandan pordegon al la mondo.
Send a message
Search for members
Fernando Maia Jr. says:
Nu, kiel mi rigardas la aferon: dumkomence mi ja reagis al tiaj reagoj kaj ofte mi diskutadis. Nun, tamen, mi jam sufiĉe vivas Esperanton por ke tio ĝenu min. Mi lernis simple aŭdi kaj silenti, maksimume mi diras: "nu, se vi pensas tiel kaj ŝajne ne volas pensi maltiel, mi pensas, ke ne efikos, se mi montros mian vidpuntkon, sed, bone, ĝi ne estas kiel (la) via". Ofte tio malarmas la kontruaxulon, kelkfoje li-ŝi petas ne pensi tiel, petas de mi, ke mi daŭrigu ktp. Mi eĉ daŭrigas, sed mi kontrolas min, por ne tiome paroli. :-)
Kiel mi rigardas Esperanton: nu, unue mi rigardas ĝin kiel neŭtrala lingvo. Mi tre kontentas pro tio, ke mi ne devas ŝajni usonano por komunikiĝi kun hungaro ekz-e. Per Esperanto mi emas esti kiel mi estas laŭ tiulingva ebleco. Per la angla mi certe bezonus ŝajni usonano, se mi volus reprezenti min mem. Tamen ĉi tio estus memreprezentado? Certe ne. Tio evidente ne estas malamo al Usono. Mi tre admiras tiun povegan landon pro multaj el ĝiaj konkeroj kaj tie mi havas bonajn amikojn. Tio simple estas la gusto komunikiĝi per neŭtrala lingvo.
Due mi ŝatas Esperanton pro ties interna ideo. Ne sencas paroli Esperanton se ni ne celas pacon, amikecon inter la popoloj kaj sekve inter la homoj mem. Iam amiko mia (anglalingvo-instruisto) diris (jes, li uzis kvazaŭ heroan tonon), ke lingvo devas havi kulturon, ke Esperanto rindindas, ĉar ĝi tion ne havas. Mi trankvile respondis: "nu, ĉu ĝi ne havas aŭ ĉu vi ne konas? Esperanto havas multon da kulturon. Kaj mi ne parolas pri tio, kion oni jam produktis esperante, mi parolas pri kial kaj kiel la lingvo naskiĝis". Li demandis kial kaj kiel. Mi diris: li naskiĝis por pacan kaj amikecan komunikadon, kiu cetere plitrafe okazus per neŭtrala lingvo (kaj ĉar neŭtrala estas nur lingvo artefarita, tial oni planis Esperanton). Kaj li naskiĝis surbaze de la internacia kulturo, reprezentante multe da komunaĵoj al pluraj popoloj. Do li havas, krom pacan kaj amikecan kulturon, ankaŭ internacian". Bedaŭrinde li ridis kaj ja ne respektis, kion mi montris. Li klare fieris pri la propra penso. Homoj tiaj ne valoras pro fruktodona diskuto. Rezignu pri ili.
Homoj tiaj, same, tre malfacile sin malfermos por pacan kaj amikecan komunikadon. Ili fieros pri ili mem, rigardos la aŭdantaron nur kiel oportunon disvatigi la propran vantemon. Ne klopodu do konvinki ilin. Ili nur konvikitos de si mem kaj do vi perdintos vian tempon.
Dume ĝuu Esperanton kaj klopodu konstrui bonajn etosojn ene kaj for de ĝi, per kaj malper ĝi. Per tiuj pluraj manieroj vi helpos la Esperantan aferon. :-)
Esperantistan brakumon!
Mike59pro says:
Mi legis viajn tekstojn tre atente kaj deziras aldoni kelkajn frazojn, sed bonvolu pardoni miajn erarojn...
Dum 36 jaroj, mi instruis anglan en mezlernejo... De preskaŭ 30 jaroj, mia naska urbeto estas ĝemelata kun germana urbeto, kaj mi tre aktive partoprenis multajn interŝanĝojn , speciale inter niaj du mezlernejoj... Mi eĉ iom instruis germanan al kelkaj adoltoj por faciligi kaj plibonigi la relatoj inter niaj du vilaĝoj... De pli ol dek jaroj,la mezlernejo kie mi laboris aliĝas la eŭropa "Komenius Programo" kaj ni organizis interŝanĝojn kun 9 lernejoj en 7 landoj!
Eĉ se tiuj interŝanĝoj estis/as ĉiam mirindaj momentoj, neniam oni povis/as komuniki nek facile nek intense : plejparte, oni parolis/as nur pri banalaĵoj... kun oftaj miskomprenoj (kiuj kelkfoje okazigis konfliktojn!!!)
Kial do? ... Ĉar mankis/as ilo por kumuniki facile, vere kaj profunde...
Mi ege bedaŭras, ke mi ne studis esperanton pli frue... Nur de du aŭ tri jaroj, mi vere "laboras"... kaj uzas esperanton...
Kiam en liceo,ankaŭ mi mokis kamaradon kiu legis esperante, ĉar laŭ mi nur la angla estis internacia lingvo!...Tiam, mi eĉ sciis nenion pri Eo!!! Mi ankoraŭ hontas...
Neniam antaŭe mi ĝuis tiel lernante lingvon! (unu el miaj hobioj estas lerni lingvojn).
Neniam antaŭe mi povis tiel facile komuniki kun personoj de la tuta mondo!
Neniam antaŭe mi sentis min monda civitano!
... sed same kiel vi, Béla kaj Fernando, mi aŭdis tre malagrablajn komentojn pri eo... ĉefe de mia edzino, de mia familio... Ne gravas tiel! Ankaŭ mi lernis silenti, preferas silenti...
Jes ja, mi estas revulo, idealisto, pacifisto, ekologisto... ktp! Mankas al nia bela planedo homoj kiel Zamenhof!!!
Jes ja, mi sentas min pli feliĉa dank'al esperanto kaj mi povas diri fiere: "Mi estas esperantisto" aŭ "Mi estas samideano"...
Fernando Maia Jr. replies:
Karesema says:
Amikine Karesema.
Onklo says:
Peter Bowing says:
Az micsoda? Az nyelv? Hol beszelnek?
Esperanto mem ne estas paco, amikeco aǔ amo; tiuj estas sendependa de Esperanto. Nia lingvo estas nur instrumento, kiun hodiaǔ - speciale inter la junaro en Centra Eǔropo - volas malmultaj.
Kiel nia talmudo ni povas studadi la lingvon. Se morgaǔ iu volos nian lingvon, tiam por ili ĝi estos senkosta.
Oni staras tie, kie oni staras, ne ie ajn!
Az élet soha marshol van!
Andy Անդի says: