Béla Apáti Kovács Published on August 28, 2008
by Béla Apáti Kovács

Béla Apáti Kovács's blog

Browse posts
Nebula aŭtuno
Posted on November 15, 2008
1 comment (latest 12 months ago)
Esperanto por ni
Posted on October 23, 2008
6 comments (latest 13 months ago)
Aŭtunaj pensoj
Posted on September 25, 2008
4 comments (latest 13 months ago)
Esperanto estas atakata
Posted on September 3rd, 2008
7 comments (latest 14 months ago)
Meditado
3 comments (latest 14 months ago)
Kial mi fariĝis esperantisto?
Posted on August 21, 2008
6 comments (latest 14 months ago)
Lingvo sen landlimoj
Posted on August 3rd, 2008
3 comments (latest 15 months ago)
Dimanĉa posttagmezo
Posted on July 27, 2008
6 comments (latest 15 months ago)
Kies lingvo estas la plej utila
Posted on June 22, 2008
5 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 327 times

Meditado

Thursday August 28, 2008 at 09:15PM

Antaŭ nelonge mi meditadis.

Kial ekzistas tiom da lingvoj sur nia terglobo? Ĉu ankaŭ sur aliaj planedoj ekzistas multaj lingvoj, aŭ tiu ĉi fenomeno karakterizas nur la teran vivon. Se antaŭ la homaro malfermiĝos la kosma pordego, ĉu ni devos lerni la lingvojn de la planedoj?

Kiom da lingva ĥaoso estos, se ni deziros komuniki kun la „fremduloj” Eble la eksterteraj civilizoj jam eltrovis ion por solvi tiun ĉi ĝenan situacion.Verŝajne ili komunikas per cerbondoj kaj la pensoj libere flugas de kapo al kapo.El ilia mondo malaperis la lingvoj. Ĉiu komprenas la alian.

Tiom multe da diversaj lingvoj ekzistas nur sur nia olda terglobo, kiel la puno de Dio konate el Biblio. Pro tio la homo devas lerni lingvojn, se li deziras komprenigi sin kun diverslingvano. Nia raso estas ankoraŭ tro primitiva kaj ne ellernis la kosman lingvon per kiu ĉiu racia estaĵo komunikas.

En la universo estas miliardoj da steloj. Miliardoj da lingvoj, kiujn ni devas ellerni aŭ proprigila komunikilon de la eksterteruloj, se ni ne volas perdiĝi en la frosta kosmo.

Kiun vojon ni elektu por nia estonto. Ja, nin dividas multaj naciaj lingvoj, kiuj ofte tre malfaciligas nian vivon. Vane ni esperas, ke iu nacia lingvo povos plenumi la rolon de helplingvo. Tio estas nur iluzio. Dume jaroj kuras kaj nenio ŝanĝiĝas, nin sufokas la lingvoj. Ni ne komprenas nian homfraton. Ni nur balbutadas serĉante la ĝustajn vortojn. Ni nur esperas, iutage tamen ankaŭ ni homoj fariĝos la membro de la Kosma Lingva Asocio.

3 Comments / add your comment?

Stelo says:
Saluton Bela!
En la universo estas miliardoj da steloj. unua inter ili elkore salutas vin kaj konsentas kun via pensado :)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Esperanto estus bona ĝenerala helplingvo. Sed mi eĉ pli postulas, eble unuapaŝe,
ke ĝi estu normale konsiderata kiel unu el la transnacie (ja, fakte) uzazaj lingvoj. Do: oni rajtu ne ŝati Esperanton, sed oni ne plu rajtu ne percepti ĝian ekziston, ne havigi al ĝi la normalajn kondiĉojn de funkciado.

Ĉu Stelo estas nur unu el la steloj aŭ fakte la unua stelo (kun -a)? Nu jes, la unua en la
" respondolisto" de ni, al Béla.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 15 months ago.
Stelo replies:
Ha Blazio, mi bone skribis ĝuste tion kion mi pensis "unua inter steloj..." almenaŭ mia patro multfoje tion diris al mi. Eble vi ne konas mian veran nomon kaj ĝian signifon. Mia nomo Danica en serbokroata lingvo signifas matena stelo (Venus) kaj ĝi estas unua inter steloj kiu oni povas vidi vespere sur ĉielo (aŭtune kaj vintre) kaj la lasta matene (printempe kaj somere). Ne hazarde mi uzas tiun nomon en la reta korespondado.
Stelan ĉielon al vi, amike Stelo
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...