Antaŭ nelonge iu demandis min: Kial vi fariĝis esperantisto? Kial oni elektas Esperanton, kiam tiom da lingvoj ekzistas. Per la mondlingvoj oni povas pli utile orientiĝi, kaj ili estas pli vaste disvasiĝintaj.

Jam ankaŭ mi ofte meditis pri tio.Efektive mi ne scias la respondon. Mi nur sentas interne, profunde en mia koro, ke la Zamenhofa lingvo donas al mi pli multon ol la aliaj lingvoj.

Mi scias, tiu ĉi sento estas konata al ĉiuj geesperantistoj, kiujn trafis tiu ĉi grandioza ideo.

Nun mi povus paroli pri frateco kaj mondpaco. Ankaŭ ili estas veraj, se oni pensas pri Esperanto. Sed por mi estis tre grave, ke mi povis komprenigi min kun homoj, kiuj parolis malsaman lingvon.

En la lernejo mi lernis devigite la rusan lingvon. Sed post tiom da jaroj mia scio el tiu ĉi lingvo estas egala kun nulo. Mi apenaŭ scius elbuŝigi kelke da vortoj kaj simplaj frazetoj. Nun jam mi ege bedaŭras, ke mi ne ellernis la lingvon de Puŝkin kaj aliaj rusaj famuloj. Mi ne deziras serĉi obĵetojn. Fakte mi estis la kulpulo, kiu ne lernis diligente kaj pro tio ĝi ne iĝis mia propraĵo.

Neniu lernanto ŝatas la devigitajn lingvojn. Se mi lernintus alian lingvon devigite, tiam ankaŭ ĝi kaŭzus por mi problemojn. Ja, mi provadis lerni ankaŭ aliajn lingvojn, sed mi ne povis persisti kaj rapide mi rezignis serĉante kaŭzon, kial mi ne lernas ilin.

Kial mi sukcesis ellerni Esperanton?

Eble tial, ĉar mi tre volis. Mi decidis forte kaj mi lernis ĝin intense. Ia interna motoro instigis min, kaj io montris al mi la ĝustan vojon, en kiun direkton mi devas iri plu.

Antaŭ 37 jaroj mi komencis lerni Esperanton. Depost tio jam pasis multe da jaroj, tamen mi ne bedaŭras, ke mi elektis tiun ĉi grandiozan lingvon.