Suno arde brilas. La urbon ĉiu forlasis la homoj, nur kelkaj enuantoj promenadas nenionfarante.

Ĉi dimanĉe la urbanoj vojaĝis al riverbordoj, ĉar la varmego ne estas eltenebla en la betona ĝangalo. La loĝejoj estas veraj kahelfornoj.

Mi restis en la urbo kaj mi iris nenien. Sola mi iras sur la ombra flanko de la strato. Indiferente mi rigardadas la montrofenestrojn. Jam centfoje mi vidis ilin. Efektive ili ne interesas min. Sed kion fari dum dimanĉa posttagmezo. Ĉu dormi? La domo estas varmega. Nur vespere alvenas iom da refreŝiĝo.

La urbo estas malplena kaj silenta. Labortage la vizaĝo de tiu ĉi strato estas tute alia. Ĉie kaj ĉie homoj rapidantaj. Tiam bruas la urbo. Tamen mi ŝatas tiun ĉi dimanĉan urbon, kiam suno arde brilas kaj brilas fandigante ĉion, kio ĉirkaŭas nin.