Iam vivis tri bonaj amikoj. Tiel komenciĝis ilia amikeco, ke ili naskiĝis en la sama tago, ili vizitis saman lernejon kaj ili ĉiam sidis unu apud la alia en la lernejo. Poste ilia sorto ekiris en tri direktojn, la unua fariĝis instruisto, la dua kuracisto kaj la tria klaŭno en cirko, ĉar li estis tre malalta.
La tri amikoj ofte renkontiĝis unu kun la alia ĝis ili ĉiuj tri suferis aŭtomobilan akcidenton. Antaŭ la pordego de la ĉielo ili renkontiĝis denove tre bonhumore.
-Vidu ni alvenis kune ankaŭ al la ĉielo, espereble nun jam ni ĉiuj estos kune por ĉiam – diris la unua.
-Ni kune estos antaŭ la juĝejo de Dio – diris la alia - ,ne timu ni havos bonegan sorton, kion ankoraŭ ni ne havis.
Nur la plej malgranda, la eta klaŭno diris nenion. Li kaŝiĝis en la ombro de siaj amikoj kaj li tre timis, ĉar li sentis tiel, ke la vivoli faris nenian bonon, ja li nur pajacumis. Antaŭ la Sinjoro li ĵetis sin teren kaj li petegis inuldon.
-Bone, filo mia – diris Jesuo al la unua – vi instruis nesciantojn dum via tuta vivo. Vi brilos en la ĉielo, kiel vesperstelo.
-Bone filo mia, kiam mi estis malsana vi vizitis min, eĉ vi kuracis min – alparolis Jesuo al la dua.
La eta klaŭno malfermis siajn okulojn kaj tiel li atendis la juĝon de la Sinjoro.
-La via estas la lando de la ĉieloj, eta klaŭno – diris Jesuo - ,ĉar anime vi restis infano. Kiam mi estis malĝoja vi ridigis min, kiam mi estis trista vi konsolis min.
La eta klaŭno ruladis sin rade kaj liaj amikoj ridetis, kiel anĝeloj.

La plej bonon tiu faras, kiu gajigas, ridigas siajn homfratojn.
-Imre Erődy-