Okazis ankoraŭ en la bazlernejo, - rakontis lernantino - kiam post korpoeduka horo mi kun mia amikino soifiĝis kaj ni kuregis al la unua etaĝo por trinki. Estis malmulte da tempo kaj jam preskaŭ oni sonorigis signante la komencon de la studhoro. Ni kuregis supren sur la ŝtuparo, antaŭ mi estis mia amikino. Mi diris al ŝi – Iru jam pli rapide! Vi estas tiom malrapida, kiel bradipo – mi forte ekpuŝegis nian matematikan instruistinon. Oni devas scii ne mia amikino iris antaŭ mi, sed ŝi venis malantaŭ mi. Ili havis saman buklan hararon…. Mi tiom hontis, ke preskaŭ mi sinkis profunden sub la teron. Mi estis ruĝa kiel kankro kaj longe mi petegis pardonon
….