En la arbaro la bestoj kunvenis por elekti komunan lingvon, ĉar ili ne komprenis unu la alian.
Helpe de interpretisto komenciĝis granda diskuto, ĉar ĉiu besto deziris sian lingvon.
La museto proponis: la musolingvo estas disvastiĝinta en la tuta mondo. Musoj estas ĉie en ĉiu lando. Do tiu ĉi lingvo estas taǔga por komuna lingvo.
Tamen al la aliaj bestoj ne plaĉis la ideo. Prefere ili elektus la lingvon de pli granda besto. Museto estas tro malgranda.
La elefanto eklevis sian rostron signante, ke ĝi deziras paroli.
-Mi estas sufiĉe granda, do elektu min! – ĝi diris milde.
-Jes vi estas granda, sed la via ne estas taǔga por komuna lingvo – diris la bestoj – ni devas elekti tiun lingvon, kiun ĉiu besto estimas.
Tiam neatendite el la densa arbustaro elkuregis la forta leono.
La bestoj ĉiuj ektimiĝante dissaltis, ĉar ili timis de ĝi.
Neniu kuraĝis kontraǔdiri la leonon. Ili obeeme akceptis ĝian proponon kaj diligente ĉiu tuj komencis lerni la lingvon de la leono.
Send a message
Search for members
Paŭl Peeraertspro says:
Béla Apáti Kovács says:
Anna Karlik says:
Mike59pro says:
V I Z I László* says:
"La malgrandaj bestoj vane ellernis la lingvon de la leono, ili ne fariĝis timindaj, nur rididaj. Kiam la kato - kiu estis severa en lingvaj aferoj - ekaŭdis la cincan prononcon de la muso, tuj kaptis ĝin, kaj pruvis, ke la miaŭa prononco tamen pli similas al la modela. Ekde tiam musoj ne ŝatas lerni la mondlingvon."
Fakte multaj pensas atingi plej altan prestiĝon per ellernado de la angla, kvankam denaskaj anglalingvanoj neniam respektos ilin pro tio.
V I Z I László* edited this comment 6 months ago.