Iam estis viro kaj virino, la viro estis tre stulteta. Kiam la virino foriris por viziti sian kuzinon, ŝi ordonis al sia edzo:
-Atentu pri la kokidoj, por ke milvo ne forrabu ilin, kriblu faruon kaj tie estas lakto faru el ĝi buteron! Kiam mi alvenos hejmen ĉio estu preta.
La viro por ke li povu kribli la farunon pli facile li kolektis la kokidojn kaj ilin li ligis al la kovanta kokino, tial ke la milvo ne povu forrabi ilin kaj li komencis kribli. Li rimarkis, kiam li kriblis sia sidvango movetas. Subite venis grandioza ideo. Li ligis la laktopoton estante el argilaĵo al ĝi kaj tiel li ŝparas tempon kaj energion. Li ne devos krome movigi la laktopoton por fari buteron. Samtempe pretiĝos ĉiu laboro.
Kiel li kriblis, subite venis milvo kaj tuj ekkaptas unu kokidon, sed ĝi estis ligita al la kovanta kokino, tiel ĝi forrabas ĉiom. Li ekkuris post ili. Kiel li kuris post la kokidoj li alĵetegis la argilopoton al la pordo, kiu rompiĝis. Pro tio li tre ektimis, ĉar ankaŭ la kokidoj estas forportitaj, pereiĝis la argilopoto, eĉ ankaŭ la faruno ne estas kribligita, baldaŭe alvenos hejmen la edzino. Kion fari nun? Li kaŝiĝis en la bakfornon.
Alvenante hejmen la virino vidas la faruno ne estas kribrita, ankaŭ la butero mankas, eĉ argilopoto, ŝi ne trovas sian edzon. Ŝi kriadas al li, sed la edzo silentas en la bakforno.Poste la virino pretigas la farunon, pason kaj ĉion. Ŝi serĉis pajlon por fari fajron en la bakforno. La viro plu silentis. Ekbruligante la alumeton kaj la viro aŭdis ĝian bruon tuj li ekkriis:
-He, edzinjo, mi estas tie ĉi ene!
Sed tiam jam estis malfrue, ĉar la virino ekbruligis la pajlon kaj ŝi diris:
-Vi estas senutila krom por fajraĵo
Apáti Kovács Béla