Ni hungaroj nepre devus ellerni Esperanton. Nia lingvo la hungara estas izolita en Eŭropo. Niaj lingvaj pranencoj vivas fore de ni kaj ankaŭ ili estas etlingvoj. Multaj el ili enfondiĝis la lokajn lingvojn dum jardekoj sur la teritorio de la imama teritorio de Sovetio.
Nia plej multnombra lingva pranenco estas la finno. La simileco inter la du lingvoj estas malgranda. Nur ĉe la gramatikaj radikoj estas trovebla pranenceco, kaj krome kelke da praaj vortoj pruvas, ke ambaŭ lingvoj devenas el sama familio.
Do, la hungara lingvo estas malgranda insulo en la oceano de la lingvoj kaj ĝi estas atakita, influita ĉiutage fare de aliaj lingvoj.
Dum jarcentoj la hungara lingvo transvivis diversajn reformojn, kiuj ebligis ĝian renoviĝon. Tiuj ĉi reformoj ĉiufoje donis novan vivforton al ĝi. Sed en la dua parto de la dudeka jarcento ĉio fariĝis pli rapida. La distancoj mallongiĝis inter kontinentoj kaj kulturoj. Tiu ĉi fenomeno daŭras ankoraŭ nun. Ĝi estas sentebla ankoraŭ ĉe la naciaj lingvoj. La malgrandajn lingvojn kaj kulturojn subpremas la grandaj. Vole nevole en la hungaran lingvon enŝteliĝas fremdaj vortoj kripligante ĝin.
Neŭtrala lingvo estus kapabla defendi la naciajn lingvojn kaj kulturojn. Ĝi helpus elimini la lingvan malegalecon.
Se ni deziras konservi la hungaran lingvon ankoraŭ por la sekvaj jarcentoj, tiam ni hungaroj unuanime devas apogi la ideon de Esperanto.

Send a message
Search for members
Dimitrije Janicic says:
Mi dankas al vi por mallonga klarigo de naturo de via lingvo. Kvankam miaj amikoj, hungaroj, parolis min pri tio, tamen ĉi tiu teksto estas por mi informa kaj utila.
ՀԻՆ ՀԱՌԱՉ says:
Maksim Griŝin says:
Sed estas sciencistoj kiuj trankviligas eferveskuloj kaj alvokas ne trogi la danĝerojn. Jam multfoje historie estis jam la lingvo rusa atakita per multegaj fremdaj vortoj.
Se vi scias, eĉ elito en Rusio en pasintaj jarcentoj malbone parolis en la rusa kaj preferis la francan kiam temis pri la vivo kaj kuturo, la germanan, kiam teknikumis, la anglan kiam ekonomikumadis :)
Multegaj vortoj sininimaj estas en la nuna rusa ek de tiam alirintaj el diversaj eŭropaj lingvoj kaj ili najbaras kun malnovaj rusaj vortoj... Ĉiuj alkutimiĝis al tio fakto ek de infaneco. Kaj eĉ ne supozas ke vortoj ĉiutage uzitaj de ili estas nedenaskaj rusaj
Oni diras ke lingvoj vivantaj kaj uzataj, sukcese digestas alvenaĵojn...
Estas ion simile ankaŭ en Esperanto, kiu prenas vortojn el multaj lingvoj sed adaptas ilin kaj bonvenas hejmen.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Se oni volas ne tro sensismteman adaptadon, oni devas (lerni kaj) instrui konsekvencan manieron de adaptado, almenau se oni volas, ke la skemeco de Esperanto (au alia planlingvo)
konservigxadu.
Blazio
Lars Sözüerpro says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Estas interese, ĉu oni iam atingis manieron pli informplene desegni la lingvo/etno-mapojn?.. Ĉu eble per denseco de koloro aŭ ankoraŭ iel?..
Lars Sözüerpro replies:
Lars Sözüerpro replies:
www.sasi.group.shef.ac.uk/worldmapper
En ilia tema indekso aperas ankaŭ 'lingvoj', sed tiu kategorio estas malplena :-(
Eble ili planas tiajn mapojn.
Ĉiukaze treege interesa retejo!
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Blazio