Post la laboro la homoj inundas la stratojn. Ĉiu rapidas. Ie infano ekploras. La patrino kolereme diras al la etuleto: -Hieraŭ vespere ni pritraktis ĉion detale. Post la infanoĝardenaj horoj ni iros por lerni anglan lingvon ĉe lingvoinstruistino. Ĉu vi forgesis? -Sed panjo! Mi ankoraŭ volas ludi kun miaj geamikoj. -Silentu! Ni iras al la lingvoinstruistino. Ankaŭ tie estos infanoj. Ĉiu moderna infano devas scii angle. Ĉu komprenite? -Panjo, kara, mi ne volas esti moderna infano. 
Send a message
Search for members
NAVAVAR ՆԱՒԱՎԱՐ says:
La dua penso: se la okazaĵo ne estas elpensita, tio signifas ke la instruistino estas maltaŭga. Eĉ se ŝi estus instruanta Esperanton, la infano same plorus.
Reza replies:
Raj says: