Béla Apáti Kovács Published on May 3rd, 08
by Béla Apáti Kovács

Béla Apáti Kovács's blog

Browse posts
Kies lingvo estas la plej utila
Posted on June 22, 08
2 comments (latest 3 days ago)
Lingvonsulo en Eŭropo
Posted on June 8, 08
9 comments (latest 4 weeks ago)
Surstrate
Posted on May 25, 08
3 comments (latest 7 weeks ago)
Kapoŝvara Esperanto Centro
Posted on May 11, 08
3 comments (latest 2 months ago)
Ni eltrovu pontolingvon!
8 comments (latest 2 months ago)
La kato, kiu volis lerni la hundolingvon
Posted on April 24, 08
8 comments (latest 2 months ago)
LA MURO
Posted on April 19, 08
5 comments (latest 2 months ago)
Nia trezoro: la popolfabelo
Posted on April 16, 08
1 comment (latest 3 months ago)
Diskuto
Posted on April 12, 08
5 comments (latest 2 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 182 visits

Ni eltrovu pontolingvon!

Saturday May 3rd, 2008 at 01:11PM

Se Esperanto ne estus, oni devus eltrovi ĝin. Sen pontolingvo ni jam ne povas ekzisti. Ĉiutagaj estas la komunikado inter diverslingvaj homoj. De jaro al jaro kreskas la nombro de la turistoj, kiuj vizitadas fremdajn landojn.

Antaŭ ni estas grandega dilemo kiu lingvo estu elektita por la internacia komunikado. Se ni elektas la lingvon de iu nacio, tiam ĝia privilego danĝerigas la lingvon kaj kulturon de aliaj popoloj, precipe la etajn lingvojn.

Krome la pontolingvo devas esti facile ellernebla, logika kaj neŭtrala.

Kiu nacia lingvo povus plenumi tiun ĉi rolon?

Eble neniu.

La angla lingvo vane estas disvastiĝinta en la tuta mondo, ĝi ne estas facile ellernebla kaj neŭtrala. Sed ni povus diri tion ĉi ankaŭ pri la aliaj mondlingvoj.

Kion fari por eviti la lingvan ĥaoson?

La respondo estas facila: ni eltrovu pontolingvon! Aŭ almenaŭ ni vaste uzu la grandiozan lingvon de doktoro Zamenhof. Ja, li jam eltrovis ĝin anstataŭ ni.

 

8 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
La bona novaĵo, amiko, estas tio, ke ni jam ne nur eltrovis ĝin sed ankaŭ estas la respondeculoj pri ties konservado, pligrandigo kaj plibeligo...
Posted 2 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Mi dankas Vian opinion.
Posted 2 months ago. ( permalink )
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Ĉu vi diris ion novan? Ĉi supraj linioj povus esti skribitaj antaŭ 50 jaroj.

Kiom bone vi konas la realaĵojn de la vivo?

Jes ja, la angla ne estas tiom facila. Tamen ĝi estas treege lerninda ĉar ebligas legadon da milionoj da utilaj libroj kaj skribaj dokumentoj.

Facila Esperanto ebligas legi brokantaĵojn de landaj libroservoj... Kiom da io estas verkita pri fiziko, kemio, biologio? Kiom da fakaj gazetoj aperas?
Posted 2 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Karaj Béla kaj Navavar,

laŭ mi ĉi tie estas grava la ĝenro. Agrable simpla, mallonga teksto, kun tono tute ne
altrudema.

Oni ion taksas bona, sed oni lasas al vi mem juĝi. Antaŭ kvindek jaroj eble la tono estus iom alia. Certe estus alia ankaŭ la celata publiko. Béla parolas principe al neinformitoj,
sed ankaŭ al ni, informantoj, rekomendante sian tonon ankaŭ al ni.

Kara Navavar, vi estas tute prava pri manko de sufiĉa faka materialo. Do ni provu labori iom ankaux fake, ni rekomendetu tion ankaux al la novaj kaj estontaj generacioj, al ĉiamaj gejunuloj.
(Nu, rekomendi estas pli facile, ol efektivigi).

Ni vizitu (ankaŭ mi!) la retpaĝon de STEBo, produktitan de Kultura Esperanto-Asocio en en Budapeŝto, Hungarujo, kie oni stebas ŝtofojn por faka literaturo:

eventoj.freeweb.hu/steb/vortaroj/index vortaro.htm">eventoj.freeweb.hu/steb/vortaroj/index-vortaro.htm

Gratulon al Béla, fartu bone, karaj Béla kaj Navavar!


Amike

Blazio
Posted 2 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) edited this comment 2 months ago.
Béla Apáti Kovács says:
Navavar Vi tute pravas. Mi scias, ke mi ne skribis novan, tamen tiu cxi mallonga blogo deziris eligxi el mi.
Tamen, se la homaro dezirus Esperanton unuanime, tiam gxi povus atingi grandan kerieron. Cxu ne?
Posted 2 months ago. ( permalink )
Allan FINEBERG says:
Almenaŭ por ni, Esperanto jam venkis. Ĝi estas parto de niaj vivoj kiel manĝado kaj spirado estas parto nedisigebla de niaj vivoj. Ni uzas ĝin ĉiu-tage surrete, kaj kiam ni vojaĝas, ni havas la plezuron tuj amikiĝi kun samideanoj ĉie en la mondo. Eble aliaj homoj pensas ke Esperanto estas ia stranga fi-revo, tamen por ni ĝi ĉiu-tage ja sukcesas.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Bedauridne, estas granda diferenco, se oni vere povas veturadi, partoprenadi vere internaciajn arangxajxojn, aux se ne. Homo kiu partoprenadas nur propralandajn renkontigxojn, facile perdas
la emocian fonon. Esperanto postulas ankau certan ekonomian nivelon.

Ni fidu je iom-post-ioma altigxo de la gxenerala vivinivelo, ankau en nunaj malricxaj landoj, cxu jes?

Blazio
Posted 2 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Allan FINEBERG Mi dankas Viajn vortojn.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.